Sunday, October 6, 2013

LA FALSAJ PROFETOJ

Se oni diras al vi: "La Kristo estas tie ĉi", ne iru tien, sed, kontraŭe, gardu vin, ĉar falsaj profetoj estos multenombraj. Ĉu vi ne vidas, ke la folioj de la figarbo ekblankiĝas; ĉu vi ne vidas, ke ĝiaj multenombraj burĝonoj atendas la epokon de florado, kaj ĉu la Kristo ne diris al vi: Oni ekkonas la arbon laŭ ĝiaj fruktoj? Se do la fruktoj estas amaraj, konstatu, ke la arbo estas malbona; sed, se ili estas dolĉaj kaj sanigaj, diru: Nenio pura povas veni el malbona fonto.

Tiel vi juĝu, miaj fratoj, ekzamenante la verkojn. Se la homoj, deklarantaj, ke ili ricevis dian povon, montras signojn de ia alta misio, tio estas, se ili posedas en plej alta grado la kristanajn kaj eternajn virtojn: kariton, amon, indulgemon, la bonecon, kiu pacigas ĉiujn korojn; se, por apogi siajn parolojn, ili aldonas faktojn, vi do povos diri: Ĉi tiuj estas ja senditoj de Dio. 

Sed malfidu la mielajn vortojn, malfidu la Skribistojn kaj Fariseojn, kiuj en longaj roboj, preĝas sur la publikaj lokoj. Malfidu tiujn, kiuj arogas al si la monopolon de la vero!

Ne, ne, la Kristo ne troviĝas ĉe tiaj homoj, ĉar tiuj, kiujn li sendas, por disvastigi lian sanktan doktrinon kaj revirtigi lian popolon, estas, super ĉio, laŭ la ekzemplo de la Majstro, dolĉaj kaj humilaj laŭ koro; tiuj, kiuj devas per siaj ekzemploj kaj konsiloj savi la homaron, glitantan al pereo kaj vagantan sur tordaj vojoj, estos, precipe, modestaj kaj humilaj. De ĉio, kio montras eĉ atomon da fiero, forkuru, kvazaŭ de infekta lepro, kiu putrigas ĉion, kion ĝi tuŝas. Memoru, ke ĉiu homo portas sur sia frunto, kaj precipe en siaj agoj, la stampon de sia grandeco aŭ malsupereco.

Iru do, miaj karaj infanoj, marŝu sen hezitoj, sen kaŝitaj pensoj, sur la benata vojo, kiun vi ekprenis. Iru, iru ĉiam sentime; kuraĝe forigu ĉion, kio povus bari vian marŝon al la eterna celo. Vojaĝantoj, dum tre mallonga tempo vi restos ankoraŭ en la mallumo kaj en la doloroj de la provado, se vi malfermos viajn korojn al tiu dolĉa doktrino, kiu venas konigi al vi la eternajn leĝojn kaj kontentigi ĉiujn aspirojn de via animo al la nekonataĵo. De nun vi povas korpigi tiujn eterecajn elfojn, kiujn vi ofte  vidis preterpasantaj en viaj sonĝoj, kaj kiuj, efemeraj, povis nur ĉarmi vian Spiriton, sed nenion diris al via koro. Nun, miaj amataj, la morto malaperis kaj cedis sian lokon al la lumradia anĝelo, kiun vi konas, al la anĝelo de la revido kaj de la rekuniĝo! Nun, vi, kiuj bone plenumis la taskon komisiitan al vi de la Kreanto, vi nenion pli havas por timi de Lia justeco, ĉar Li estas patro kaj ĉiam pardonas Siajn devojiĝintajn infanojn, kiuj petas favorkorecon. Plue do antaŭeniru senĉese; via devizo estu  la devizo de la progreso, de la kontinua progreso en ĉio, ĝis vi fine atingos la feliĉan limon, kie vin atendas viaj amikoj, venintaj pli frue ol vi.

- Ludoviko (Spirito). 
Bordeaux, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro XXI - Estos falsaj Kristoj kaj falsaj profetoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment