Saturday, February 8, 2014

Kuniĝo de la scienco kun la religio

8. La scienco kaj la religio estas la du leviloj de la homa intelekto; unu konigas la leĝojn de la materia mondo, la alia la leĝojn de la morala  mondo; sed  unuj kaj aliaj havas la saman principon, kiu estas Dio, kaj ne povas sin reciproke kontraŭdiri; se ili neas unu alian, unu estas nepre malprava kaj la alia estas prava, ĉar Dio ne povas voli detrui Sian propran verkon. La neakordigebleco, kiun  oni kvazaŭ vidas inter tiuj du ordoj da ideoj, troviĝas en nesufiĉa observado kaj en troa ekskluzivemo de ambaŭ flankoj; el tiu ekskluzivemo venas konflikto, kiu naskas nekredemon kaj netoleremon.

La tempo venis, kiam la instruoj de la Kristo devas esti kompletigitaj; kiam la vualo, intence ĵetita sur iujn partojn de tiu instruado, devas esti levita; kiam la scienco, ĉesante esti ekskluzive materialisma, devas kunkalkuli la spiritan elementon, kaj kiam la religio ne plu malatentos la organikajn kaj neŝanĝeblajn leĝojn de la materio; nun, tiuj du fortoj  — scienco kaj religio  — helpante unu alian kaj marŝante interkonsente, donos unu al alia sian apogon. Tiam la religio, ne plu ricevante la kontraŭdiron de la scienco, akiros neskueblan potencon, ĉar ĝi estos en akordo kun la racio, kaj oni ne povos kontraŭmeti al ĝi la nerezisteblan logikon de la faktoj.

La scienco kaj la religio ĝis nun ne povis interkompreniĝi, ĉar ĉiu el ili rigardis la aferojn el sia ekskluziva vidpunkto kaj reciproke sin forpuŝis. Mankis io por okupi la malplenan spacon, kiu apartigis ilin, mankis kuniga streketo por ilin kunligi; tiu streketo estas la konado de la leĝoj, kiuj kontrolas la spiritan mondon kaj ties rilatojn kun la korpa mondo, leĝoj tiel neŝanĝeblaj kiel la leĝoj, kiuj kontrolas la movadon de l' astroj kaj la ekziston de l' estuloj. Kiam tiuj rilatoj estos konfirmitaj per la sperto, nova lumo fariĝos: la kredo turnos sin al la racio, la racio nenion mallogikan trovos en la kredo, la materialismo estos venkita. Sed en tio, same kiel en ĉio, estas personoj, kiuj restas malantaŭe, ĝis ili estas kuntrenataj de la ĝenerala movado, kiu ilin frakasas, se ili volas kontraŭstari, anstataŭ iri kun ĝi. Tuta morala revolucio efektiviĝas en la nuna momento kaj prilaboras la  mensojn; post ellaborado dum pli ol dek ok jarcentoj, ĝi komencas sian plenumiĝon kaj signos novan epokon por la homaro. Estas facile antaŭvidi la sekvojn de tiu revolucio; ĝi devas alporti, en sociaj rilatoj, neeviteblajn modifojn, al kiuj neniu havos  la povon kontraŭstari, ĉar ili estas en la planoj de Dio kaj elvenas el la leĝo de la progreso, kiu estas unu el la leĝoj de Dio.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro I - Mi ne venis, por detrui la leĝon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment