Wednesday, February 5, 2014

La Kristo

3. Jesuo ne venis, por detrui la leĝon, tio estas, la leĝon de Dio; li venis, por plenumi ĝin, tio estas, por ĝin elvolvi, montri ĝian veran signifon kaj ĝin alkonformigi al la grado da progreso de la homoj; tial oni trovas en tiu leĝo la principon de la devoj al Dio kaj al la proksimulo, la bazon de lia doktrino. Koncerne la leĝojn de Moseo mem, Jesuo, kontraŭe, profunde ŝanĝis ilin, tiom en la fundo, kiom en  la formo. Li konstante bataladis kontraŭ la ekscesoj de l' eksteraj formalaĵoj kaj la falsaj interpretoj, kaj li ne povus pli profunde ilin reformi, ol reduktante ilin al la jena ordono: "Amu Dion super ĉiuj aĵoj kaj vian proksimulon kiel vin mem", kaj aldirante: tio estas la tuta leĝo kaj la profetoj . 

Per ĉi tiuj paroloj: "Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto, nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos", Jesuo intencis diri, ke estas necese, ke la leĝo de Dio ricevu sian tutan plenumon, tio estas, estu praktikata sur la tuta tero, en sia pureco, kun ĉiuj elvolviĝoj kaj ĉiuj sekvoj; ĉar, al kio utilus la starigo de tiu leĝo, se ĝi devus esti la privilegio de iuj homoj aŭ de unu sola popolo? Ĉiuj homoj estas filoj de Dio kaj rajtas sendistinge ricevi la saman prizorgadon.

4. Sed la rolo de Jesuo ne estis nur tiu de nura morala leĝdonanto, sen alia aŭtoritato ol la parolo; li venis plenumi la profetajn antaŭdirojn, kiuj anoncis lian venon. Li havis sian aŭtoritatecon el la escepta naturo de sia Spirito kaj el sia dia misio. Li venis, por instrui al la homoj, ke la vera vivo ne estas sur la tero, sed en la regno de la ĉielo; instrui al ili la vojon, kiu tien kondukas, la rimedojn por sin reharmoniigi kun Dio, kaj antaŭinstrui ilin pri la marŝo de l' okazontaĵoj, por la plenumo de la homaj destinoj. Tamen li ne diris ĉion, kaj pri multaj punktoj li nur ĵetis la ĝermon de la veraĵoj, kiujn, li mem deklaris, ne povus ankoraŭ esti komprenataj. Li parolis pri ĉio, sed per paroloj pli aŭ malpli klare esprimitaj; por la kapto de la kaŝita senco de iuj  paroloj, estis necese, ke novaj ideoj kaj novaj konoj venu doni la ŝlosilon, kaj tiuj ideoj ne povus veni, antaŭ ol la homa Spirito estus atinginta difinitan gradon da matureco. La scienco devis  potence kunlabori por la naskiĝo kaj elvolviĝo de tiuj ideoj. Estis do necese doni al la scienco la tempon por progresi. 

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro I - Mi ne venis, por detrui la leĝon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment