Tuesday, February 4, 2014

Moseo

1. Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi. Vere mi diras al vi: Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos. (Mateo, 5:17-18.)

2. Estas du malsamaj partoj en la mosea leĝo: la leĝo de Dio, ricevita sur la monto Sinaj, kaj la civila aŭ disciplina leĝo, starigita de Moseo; unu estas neŝanĝebla; la alia, konforma al  la kutimoj kaj al la karaktero de la popolo, varias kun la tempo.

La leĝo de Dio estas formulita en la jenaj dek ordonoj:

I. Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj (*) ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.
II. Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.
III. Observu la tagon sabatan, ke vi tenu ĝin sankta, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio. — Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek via azeno, nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel vi. Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per brako etendita; pro tio ordonas al vi la Eternulo, via Dio, observi la tagon sabatan.
IV. Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonas al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe daŭru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
V. Ne mortigu.
VI. Kaj ne adultu. 
VII. Kaj ne ŝtelu.
VIII. Kaj ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
IX. Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo.
X. Kaj ne deziru la. domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo (**).

Tiu leĝo estas de ĉiuj tempoj kaj de ĉiuj landoj, kaj tial ĝi havas dian karakteron. Ĉiuj aliaj leĝoj estis dekretitaj de Moseo, pro la neceso bridi per la timo popolon nature malkvietan kaj sendisciplinan, ĉe kiu li devis kontraŭbatali enradikiĝintajn malbonajn kutimojn kaj antaŭjuĝojn, ĉerpitajn el la servuteco en Egiptujo. Por doni aŭtoritatecon al siaj leĝoj, li devis atribui al ili dian originon, same kiel faris ĉiuj leĝdonintoj ĉe la primitivaj popoloj; la aŭtoritato de la homo devis apogi sin sur la aŭtoritato de Dio; sed nur la ideo pri iu terura Dio povis impresi malklerajn homojn, en kiuj la konscienco kaj la sento de rekta justeco estis ankoraŭ malmulte elvolviĝintaj. Estas evidente, ke Tiu, kiu metis en Siajn ordonojn: "Ne mortigu; ne agu malutile kontraŭ via proksimulo", ne povus kontraŭdiri Sin mem kaj krei la devon de ekstermado. La leĝoj ekskluzive moseaj havis do esence provizoran karakteron.

- Allan Kardec.

(*) Ĉi tie ni kopias la tradukon de  D-ro Zamenhof. Ĝi, same kiel la latina "Vulgata" kaj la Brazila Eldono de la Biblio, diras: "... punas sur la idoj en la tria kaj  kvara generacioj..." La angla kaj la tradukoj de Figueiredo kaj Almeida tekstas: "...punas sur la idoj ĝis la tria kaj kvara generacioj..." 

Tiu "ĝis" anstataŭ "en" estas evidenta eraro. Supozeble, tiuj ortodoksaj tradukintoj ne trovis sencon en la frazo, ĉar  ili ne komprenas la leĝon pri reenkarniĝoj, kaj opiniis, ke la puno falas sur la unuan, la duan, la trian, la kvaran generaciojn. Sed tie estas vualita la instruo pri la reenkarniĝoj: la kulpaj Spiritoj reenkarniĝas en la tria kaj kvara generacioj kaj ricevas la punojn pro la pekoj faritaj de ili mem, ne de iliaj patroj. En la unua kaj dua generacioj ili ankoraŭ ne reenkarniĝis. Dio ne punas senkulpan pranepon de pekinto, sed la pekinton mem en nova enkarniĝo. Sekve, la traduko de Zamenhof estas fidela. Nekredantoj al la reenkarniĝa doktrino ne povas kompreni tiun kaj multajn aliajn instruojn de la Biblio. 

— La Tradukinto. 

(**) El "Readmono", 5:6 -21; laŭ la traduko de L. L. Zamenhof. La Dek Ordonoj aperas ankaŭ en "Eliro", 20:2 -17, sed tie la redaktado ne estas precize la sama kaj mankas la naŭa ordono; tial ni preferis la tekston en "Readmono".  

—  La Tradukinto.


Ekstraktita el Ĉapitro I - Mi ne venis, por detrui la leĝon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment