Friday, February 21, 2014

Diversaj statoj de l' animo en la vaganteco

1. Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi.  En la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon. Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon,  mi revenos  kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie mi estas. (Johano 14:1-3.)

2. La domo de la Patro estas la universo; la diversaj loĝejoj estas la mondoj, kiuj cirkulas en la senfina spaco kaj donas al la enkarniĝintaj Spiritoj loĝejojn respondajn al ilia grado da progreso. 

Sendepende de la diverseco de la mondoj, tiuj paroloj povas esti komprenataj ankaŭ pri la feliĉa aŭ malfeliĉa stato de la Spirito en la vaganteco. Laŭ tio, se li estas pli aŭ malpli purigita kaj liberigita de la materiaj ligiloj, la medio, kie li troviĝas, la aspekto de l' aĵoj, la sensacioj, kiujn li spertas, la perceptoj, kiujn li havas, diversas senlime; dum unuj ne povas malproksimiĝi de la sfero, kie ili vivis, aliaj altiĝas kaj trairas la spacojn kaj la mondojn; dum kulpaj Spiritoj vagadas en  mallumo, la feliĉuloj ĝuas brilegantan helecon kaj la subliman spektaklon de la senlima spaco; dum, fine, la malbonulo, turmentata de konsciencriproĉoj kaj de ĉagrenoj, ofte sola, sen konsolo, apartigita de l' objektoj de sia amo, ĝemas sub la ĉirkaŭpremo de la moralaj suferoj, la justulo, en la societo de tiuj, kiujn li amas, ĝuas la dolĉecon de neeldirebla feliĉo. Tiel ankaŭ estas diversaj loĝejoj, kvankam ili ne estas ĉirkaŭlimigitaj nek fikse lokitaj.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro III - Estas multe da loĝejoj en la domo de mia Patro - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment