Monday, February 24, 2014

Diversaj kategorioj de loĝataj mondoj

3. El la instruado donata de la Spiritoj rezultas, ke la diversaj mondoj estas en kondiĉoj tre malsimilaj unuj de l' aliaj laŭ la grado da progreso aŭ da malsupereco de siaj loĝantoj. Inter ili estas mondoj, kies loĝantoj estas materie kaj morale malsuperaj, ol tiuj de la tero; aliaj staras en la sama rango, aliaj estas pli aŭ malpli altgrade superaj ol la tero en ĉiuj rilatoj. En la malsuperaj mondoj la ekzistado estas tute materia, la pasioj suverene regas, la morala vivo preskaŭ tute ne ekzistas. Laŭmezure kiel la morala vivo elvolviĝas, la influo de la materio malgrandiĝas en tia maniero, ke en la mondoj plej progresintaj la vivo estas, por tiel diri, tute spirita.

4. En la interaj mondoj estas miksaĵo el bono kaj malbono, al kiuj pli efikas unu aŭ la alia, laŭ la grado da progreso. Kvankam absoluta klasifiko de la diversaj mondoj ne povas esti farata, oni tamen povas, laŭ ilia stato kaj destino, baziĝante sur la plej kontrastaj nuancoj, dividi ilin en ĝenerala maniero jene: la primitivaj mondoj, destinataj al la unuaj enkarniĝoj de la homa animo; la mondoj por kulpelaĉetoj kaj provoj,  kie la malbono regas super la bono; la transiĝaj mondoj, kie la animoj, havantaj ankoraŭ kulpojn por elaĉeti, ĉerpas novajn fortojn, plene ripozante de siaj penoj; la mondoj feliĉaj, kie la bono superas la malbonon; la ĉielaj aŭ diaj mondoj, restadejo de la purigitaj Spiritoj, kie la bono tute plene regas. La tero apartenas al la kategorio de la mondoj por kulpelaĉeto kaj provoj, tial la homo tie estas senĉese turmentata  de tiom da afliktoj.

5. La Spiritoj, enkarniĝintaj en iu mondo, ne estas al ĝi alligitaj por ĉiam kaj ne plenumas tie ĉiujn fazojn de la progreso, kiujn ili devas trairi, por veni al la perfekteco. Kiam ili atingis en iu mondo la gradon da progreso, kiun tiu mondo ebligas, ili pasas al mondo pli progresinta kaj tiel plu, ĉiam antaŭen, ĝis ili atingos la staton de puraj Spiritoj. Tiuj mondoj estas restadejoj, en kiuj la Spiritoj trovas la elementojn de progreso proporciajn al ilia propra grado da evoluado. Por ili estas rekompenco pasi al mondo de pli alta ordo, kiel estas puno plilongigi la restadon en mondo malfeliĉa, aŭ esti forpelitaj en mondon ankoraŭ pli malfeliĉan ol tiu, kiun ili estas devigataj forlasi, kiam ili obstinas en la malbono.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro III - Estas multe da loĝejoj en la domo de mia Patro - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment