Thursday, August 22, 2013

MULTE AMU POR ESTI MULTE AMATAJ

Miaj karaj kunlernantoj, la Spiritoj nun ĉeestantaj diras al vi per mia voĉo: "Multe amu, por esti multe amataj". Tiu ĉi penso estas tiel prava, ke vi en ĝi trovos ĉion, kio konsolas kaj mildigas la penojn de ĉiu tago; aŭ pli bone, praktikante tiun saĝan konsilon, vi tiel altiĝos super la materio, ke vi vin liberigos el la materio antaŭ via elkarniĝo. Disvolvante vian komprenon pri l' estonteco, la spiritismaj studoj havigas al vi jenan certecon: ke vi marŝas al Dio, vidante efektivigitaj ĉiujn promesojn, respondantajn al la aspiroj de via animo; tial vi devas levi vin sufiĉe alte, por juĝi sen la baroj de la materio kaj por ne kondamni vian proksimulon, ne direktinte vian penson al Dio.

Ami signifas, en la profunda senco de la vorto, esti lojala, honesta, konscienca, por fari al la aliaj tion, kion oni volus por si mem; estas serĉi ĉirkaŭ si la intiman sencon de ĉiuj doloroj, kiuj subpremas viajn fratojn, por alporti al ili ian balzamon; estas rigardi la grandan homan familion kiel la sian, ĉar tiun familion vi retrovos post iom da tempo en mondoj pli progresintaj, kaj la Spiritoj, kiuj konsistigas ĝin, estas, kiel vi, filoj de Dio, destinitaj por altiĝi al la senlimo.

Tial vi ne povas rifuzi al viaj fratoj tion, kion Dio malavare donas al vi, ĉar viaflanke vi tre ĝojus, se viaj fratoj donus al vi tion, kion vi bezonas. Al ĉiuj suferoj eldiru parolon de espero kaj de apogo, por ke vi estu tute amo, tute justeco. 

Kredu, ke ĉi tiu saĝa admono: "Multe amu por esti multe amataj" trabatos al si vojon; ĝi estas revolucia kaj sekvas vojon fiksan, neŝanĝeblan. Sed vi jam gajnis, vi, kiuj aŭskultas min; vi estas multege pli bonaj, ol vi estis antaŭ cent jaroj; vi tiom pliboniĝis, ke vi jam akceptas sen kontraŭdiro amason da novaj ideoj pri libereco kaj frateco, kiujn vi pasintatempe forpuŝus; nu, de nun post cent jaroj, vi akceptos kun sama facileco la ideojn, kiuj ankoraŭ ne povis penetri en vian cerbon.

Hodiaŭ, kiam la spiritisma movado faris tian grandan paŝon, vidu kiel rapide la ideoj de justeco kaj de renovigo, entenataj en la diktaĵoj de la Spiritoj, estas akceptataj de duono de l' intelektularo; tio okazas, ĉar tiuj ideoj respondas al ĉio, kio estas dia en vi; ĉar vi estas preparitaj per fekunda semado: la lastjarcenta semado, kiu enplantis en la socion la grandajn ideojn de progreso; kaj ĉar ĉiuj aferoj interĉeniĝas sub la sceptro de la Plejaltulo, iuj lecionoj, ricevitaj kaj akceptitaj, estos enfermitaj en tiu universala interŝanĝo de amo al la proksimulo; per ĝi la enkarniĝintaj Spiritoj, pli bone juĝante kaj sentante, etendos la manojn unuj al aliaj ĝis la ekstremaĵoj de via planedo; ili kolektiĝos, por interkompreniĝi kaj por ami unuj aliajn, por detrui ĉiajn maljustaĵojn, ĉiajn kaŭzojn de miskompreno inter la popoloj.

Granda koncepto pri renovigo per Spiritismo, tiel bone priskribita en La Libro de la Spiritoj, ci faros la grandan miraklon de la venonta jarcento, la miraklon de la harmoniigo de ĉiuj materiaj kaj spiritaj interesoj de la homoj, per la aplikado de ĉi tiu maksimo ĝuste komprenata: Multe amu por esti multe amataj.  

- Sanson, eksmembro de la Spiritisma Societo de Parizo (Spirito). 
1863.


Ekstraktita el Ĉapitro XI - Ami sian proksimulon kiel sin mem - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment