Saturday, August 31, 2013

AMU UNUJ ALIAJN

Miaj amikoj, mi ĉiam aŭdas plurajn el vi diri: Kiel mi faru kariton, se mi mem ofte havas nenian porvivaĵon?

Kariton, miaj amikoj, oni faras en multaj manieroj; vi povas fari kariton per pensoj, per paroloj kaj per agoj. Per pensoj: preĝante por la forlasitaj kompatinduloj, kiuj mortis, eĉ ne vidinte la lumon; preĝo elkora konsolas ilin.  Per paroloj: donante al viaj ĉiutagaj kunuloj bonajn konsilojn; diru al la homoj, kies humoron acidigis malespero kaj necesbezonoj kaj kiuj blasfemas kontraŭ la nomo de la Plejalta: "Mi estis kiel vi; mi suferis, mi estis malfeliĉa, sed mi kredis al Spiritismo, kaj vidu, nun mi estas feliĉa." Al la maljunuloj, kiuj diros al vi: "Tio estus senutila; mi troviĝas ĉe la fino de mia irado; mi mortos, kiel mi vivis", diru tamen: "Dio uzas por ni ĉiuj egalan justecon; memoru la laboristojn de la dek-unua horo." Al la infanoj jam malvirtigitaj de sia kunularo, sencele vagantaj kaj tuj falontaj, delogite de malbonaj tentoj, diru: "Dio vidas vin, miaj karaj etuloj", kaj senlace ripetu al ili tiujn dolĉajn vortojn, kiuj fine ĝermos en ilia juna intelekto, kaj anstataŭ fiuloj, vi faros el ili homojn.  Tio ankaŭ estas karito. 

Pluraj inter vi diras ankaŭ: "Ba! Ni estas tiom multaj sur la tero, ke Dio ne povas vidi nin ĉiujn." Aŭskultu bone tion ĉi, miaj amikoj: Kiam vi estas sur la supraĵo de monto, ĉu via rigardo ne ampleksas la miliardojn da sableroj kovrantaj la monton? Nu! same Dio vidas vin; Li lasas vian liberan volon agi, kiel vi lasas tiujn sablerojn iri laŭ la plaĉo de la vento, kiu ili disigas; la sola diferenco estas, ke Dio, per Sia senfina favorkoreco, metis en la fundon de via koro vigle atentan gardostaranton, kiun vi nomas  konscienco. Aŭskultu ĝin: ĝi donos al vi nur bonajn konsilojn. Kelkfoje vi malvigligas ĝin, kontraŭmetante al ĝi la senton de la malbono; tiam ĝi silentas; sed estu certaj, ke la kompatinda forlasito aŭdigos sian voĉon tuj, kiam vi permesos al ĝi percepti ian ombron da riproĉo. Aŭskultu ĝin, demandu ĝin, kaj ofte vi sentos vin konsolitaj per la ricevita konsilo.

Miaj amikoj, al ĉiu nova regimento la generalo donas novan standardon; al vi mi donas kiel devizon tiun ĉi maksimon de la Kristo: "Amu unuj aliajn." Praktiku tiun ĉi maksimon; kunvenu vi ĉiuj ĉirkaŭ tiu standardo, kaj el ĝi vi ricevos feliĉon kaj konsolon.

- Protektanta Spirito. 
Lyon, 1860.


Ekstraktita el Ĉapitro XIII - Via maldekstra mano ne sciu, kion donas via dekstra mano - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec. 

No comments:

Post a Comment