Saturday, August 3, 2013

FIERO KAJ HUMILECO

La paco de la Sinjoro estu kun vi, miaj karaj amikoj! Mi venas al vi, por kuraĝigi vin sekvi la bonan vojon.

Al la mizeraj Spiritoj, kiuj iam loĝis sur la tero, Dio donis la mision veni instrui vin. Li estu glorata por la favorkoreco, kiun Li faras al ni, permesante, ke ni helpu vian pliboniĝon. La Sankta Spirito lumigu al mi kaj helpu min fari mian parolon komprenebla por ĉiuj! Vi, enkarniĝintoj, kiuj estas elprovataj kaj serĉas lumon, la volo de Dio helpu min por ĝin briligi antaŭ viaj okuloj!

La humileco estas virto tre forgesita inter vi; la grandaj ekzemploj de humileco, kiuj estas donitaj al vi, estas tre malofte sekvataj, kaj tamen, ĉu sen humileco vi povas esti karitemaj al via proksimulo? Ho ne, ĉar tiu sento samniveligas la homojn; ĝi diras al ili, ke ili estas fratoj, ke ili devas ami unuj aliajn, kaj admonas ilin al la bono. Sen humileco, vi ornamas vin per virtoj, kiujn vi ne havas, kvazaŭ vi portus veston, por kaŝi kriplaĵojn de via korpo. Pensu pri tiu, kiu savis nin; pensu pri lia humileco, kiu faris lin tiel granda kaj kiu lokis lin super ĉiuj profetoj.

La fiero estas la terura kontraŭulo de la humileco. Se la Kristo promesis la regnon de la ĉielo al la plej malriĉaj, tio estas tial, ke la surteraj granduloj pretendas, ke titoloj kaj riĉaĵoj estas rekompencoj donitaj al iliaj meritoj kaj ke ilia esenco estas pli pura, ol tiu de malriĉulo; ili kredas, ke tio estas ŝuldata al ili, kaj tial, kiam Dio reprenas tion de ili, ili akuzas Lin pri maljusteco. Ho! ridindeco kaj blindeco!  Ĉu Dio distingas inter vi laŭ la korpoj? Ĉu la envolvaĵo de malriĉulo ne estas la sama, kia tiu de riĉulo? Ĉu la Kreanto faris du specojn de homoj? Ĉio, kion Dio faras, estas granda kaj saĝa; ne atribuu al Li la ideojn, kiujn naskas viaj malhumilaj cerboj.

Ho riĉulo, dum ci dormas sub ciaj orumitaj baldakenoj, ŝirmite kontraŭ la malvarmo, ĉu ci ne scias, ke miloj el ciaj fratoj, kiuj valoras tiom kiom ci, kuŝas sur pajlo? Ĉu la malfeliĉulo, kiu suferas pro malsato, ne estas cia egalulo? Ĉe tiu ĉi vorto, cia fiero ribelas, mi ja scias; ci konsentos doni al li almozon, sed premi al li frate la manon, neniam! "Kio! ci diras; mi, nobelsanga, grandulo sur la tero, mi estus egala al tiu mizerulo kovrita per ĉifonaĵoj! Vana utopio de laŭdirajfilozofioj! Se ni estus egalaj, kial Dio lokis lin tiel malalte kaj min tiel alte?" 

Vere, viaj vestoj neniel similas; sed vi ambaŭ senvestigu vin: kia diferenco estos tiam inter vi? La nobeleco de la sango, ci diros; sed la ĥemio neniam trovis diferencon inter la sango de grandsinjoro kaj tiu de plebano; inter la sango de mastro kaj tiu de sklavo. Kiu diras al ci, ke ankaŭ ci jam ne estis mizerulo, kiel li? Ke ci iam ne petis almozon? Ke ci neniam ĝin petos al tiu sama, kiun ci malŝatas hodiaŭ? Ĉu la  riĉaĵoj estas eternaj? Ĉu ili ne finiĝas samtempe kun la korpo, pereema envolvaĵo de cia Spirito? Ho! revenu la humileco al ci! ĵetu fine rigardon al la realaĵoj de tiu ĉi mondo, al tio, kio faras la grandiĝon kaj malaltiĝon en la alia mondo; memoru, ke  la morto ne indulgos cin, kiel ĝi indulgas neniun; ciaj titoloj ne gardos cin kontraŭ la morto; ĝi povos frapi cin morgaŭ, hodiaŭ, post unu horo; kaj se ci enprofundiĝas en cian fieron, ho! tiam mi bedaŭras cian sorton, ĉar ci estos kompatinda!

Malhumiluloj! kio vi estis, antaŭ ol esti nobeloj kaj potenculoj?  Eble vi estis pli malaltaj, ol la lasta el viaj servistoj. Klinu do viajn fierajn fruntojn, kiujn Dio povas malaltigi en la momento, kiam vi ilin levas plej alten. Ĉiuj homoj estas egalaj en la dia pesilo; nur la virto distingas ilin antaŭ la okuloj de Dio. Ĉiuj Spiritoj estas el unu sama esenco, kaj el sama pasto estas kneditaj ĉiuj korpoj; ĉi tiujn viaj titoloj kaj viaj nomoj neniom ŝanĝas; la korpo restas en la tombo; titoloj kaj nomoj neniel kontribuas al tio, ke vi ĝuu la feliĉon promesitan al la elektitoj; karito kaj humileco estas la titoloj de nobeleco de l' elektitoj.

Kompatinda kreito! ci estas patrino, ciaj infanoj suferas; ili havas malvarmon; ili malsatas; ci iras, kurbigite sub la pezo de cia kruco, humiliĝi por havigi al ili pecon da pano. Ho! mi kliniĝas antaŭ ci; kiel noble sankta kaj granda ci estas antaŭ miaj okuloj! Esperu kaj preĝu; la feliĉo ne apartenas ankoraŭ al tiu ĉi mondo. Al la kompatindaj subpremitoj, fidantaj al Li, Dio donas la regnon de la ĉielo.

Kaj ci, junulino, kompatinda infano ĵetita al la laboro, al la manko de vivnecesaĵoj, kial ci havas tiajn malgajajn pensojn? kial plori? Cia rigardo leviĝu pie kaj serene al Dio: al la birdetoj Li donas nutraĵon; fidu al Li, kaj Li ne forlasos cin. La bruo de la festoj, la plezuroj de la mondo batigas cian koron; ci ankaŭ volus ornami per floroj cian kapon kaj miksiĝi kun la feliĉuloj de sur la tero; ci diras al ci mem, ke ci povus, kiel tiuj virinoj pasantaj preter ci senzorgaj kaj ridantaj, esti ankaŭ riĉa. Ho! silentu, infano! Se ci scius, kiom da larmoj kaj doloroj estas kaŝitaj sub tiuj broditaj vestoj, kiom da ploroj estas sufokitaj sub la bruado de tiu gaja orkestro, ci preferus cian modestan rifuĝejon de la malriĉeco. Restu pura antaŭ la okuloj de Dio, se ci ne volas, ke cia gardanĝelo resupreniru al Li, kun la vizaĝo kaŝita sub la blankaj flugiloj, kaj lasu cin kun ciaj konsciencriproĉoj, sen gvidanto, sen subtenanto en tiu ĉi mondo, kie ci estos perdita, atendante cian punon en la alia.

Kaj vi ĉiuj, kiuj suferas maljustaĵojn de la homoj, estu indulgemaj por la kulpoj de viaj fratoj, konsiderante, ke vi ankaŭ ne estas senriproĉaj: tio estas karito, sed ĝi estas ankaŭ humileco. Se vi suferas pro kalumnioj, klinu la frunton sub tiun provon. Kian valoron havas por vi la kalumnioj de la mondo? Se via konduto estas pura, ĉu Dio ne povas vin rekompenci? Elteni kuraĝe la humiligojn, venantajn de la homoj, signifas esti humila kaj rekoni, ke nur Dio estas granda kaj potenca.

Ho mia Dio, ĉu estas necese, ke la Kristo revenu duan fojon sur la teron, por instrui al la homoj Ciajn leĝojn, kiujn ili forgesas? Ĉu li devos denove elpeli el la templo la vendistojn, kiuj malpurigas Cian domon, lokon nur por preĝo? Kaj kiu scias, ho homoj, se Dio farus al vi tiun favorkoraĵon, eble vi malkonfesus la Kriston, kiel iam; la Kriston vi nomus blasfemanto, ĉar li frakasus la fieron de la modernaj Fariseoj; eble vi devigus lin denove surgrimpi la vojon al Golgota.

Kiam Moseo iris al la monto Sinaj, por tie ricevi la ordonojn de Dio, la popolo de Izrael, lasita al si mem, forlasis la veran Dion; viroj kaj virinoj donis sian oron kaj siajn juvelojn, por konstrui idolon, kiun ili komencis adori. Civilizitaj homoj, vi faras kiel ili; la Kristo lasis al vi sian doktrinon; li donis al vi la ekzemplon de ĉiuj virtoj, kaj ĉion vi forlasis, ekzemplojn kaj regulojn; per viaj pasioj vi faris al vi ian Dion laŭ via plaĉo: laŭ unuj, teruran kaj sangavidan, laŭ aliaj, senzorgan pri la interesoj de la mondo. La Dio, kiun vi elpensis, estas ankoraŭ la bovido el oro, kiun ĉiu alkonformigas al siaj gustoj kaj ideoj.

Rekonsciiĝu, miaj fratoj, miaj amikoj; la voĉo de la Spiritoj tuŝu viajn korojn; estu grandanimaj kaj karitemaj sen parademo, tio estas, faru la bonon kun humileco; ĉiu malkonstruu iom post iom da altarojn, kiujn vi ĉiuj starigis al la malhumileco, unuvorte, estu kristanoj, kaj vi havos la regnon de la vero. Ne plu dubu pri la boneco de Dio, kiam Li donas al vi tiom da pruvoj pri ĝi. Ni venas prepari la vojon por la plenumo de la profetaj antaŭdiroj. Kiam la Sinjoro pli grandioze manifestos al vi Sian indulgemon, la ĉiela sendito trovu ĉe vi nur unu solan granda familion; viaj koroj, dolĉaj kaj humilaj, estu indaj aŭdi la dian parolon, kiun li venos alporti al vi; la elektito trovu sur sia vojo nur palmojn disĵetitajn, kiel pruvon pri via reveno al bono, al karito, al frateco; tiam via mondo fariĝos la surtera paradizo. Sed, se por vi restos nesentebla la voĉo de la Spiritoj senditaj por purigi, renovigi vian civilizitan socion, riĉan je sciencoj kaj tamen tiel malriĉan je bonaj sentoj, ve! al vi restos nur plori pri via sorto. Sed ne, ne estos tiel; revenu al Dio, via Patro, kaj tiam ni ĉiuj, kiuj kunhelpas por la plenumo de Lia volo, ni ekkantos la himnon de dankoj, por danki la Sinjoron por Lia neelĉerpebla boneco, kaj por glori Lin por la jarcentoj de jarcentoj. Tiel estu.

- Lacordaire (Spirito), Constantine, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro VII - Feliĉaj la malriĉaj en Spirito - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

No comments:

Post a Comment