Monday, August 26, 2013

KARITO AL LA KRIMULOJ

La vera karito estas unu el la plej sublimaj instruoj, kiujn Dio donis al la mondo. Inter la veraj disĉiploj de Lia doktrino devas regi perfekta frateco. Vi devas ami la malfeliĉulojn, la  krimulojn, kiel kreitojn de Dio, al kiuj la pardono kaj la favoro estas konsentataj, se ili pentas, kiel ankaŭ al vi, por la kulpoj, kiujn vi faras kontraŭ Lia leĝo. Meditu, ke vi estas pli riproĉindaj, pli kulpaj, ol tiuj, al kiuj vi rifuzas pardonon kaj kompaton, ĉar plej ofte ili ne konis Dion kiel vi Lin konas, kaj el ili estos postulate malpli, ol el vi.

Ne juĝu, ho! neniel juĝu, miaj karaj amikoj, ĉar la juĝo, kiun vi eldiros, estos pli severe aplikata al vi, kaj vi bezonas indulgon por la pekoj, kiujn vi senĉese faras. Ĉu vi ne scias, ke multaj agoj estas krimoj en la okuloj de Dio, la pureco mem, kaj tamen tiujn la mondo ne rigardas kiel eĉ malgravajn kulpojn?

La vera karito ne konsistas nur en la almozo, kiun vi donas, nek ankaŭ en la konsolaj vortoj, kiujn vi tiam aldiras; ne, ne nur tion Dio postulas de vi. La sublima karito, instruita de Jesuo, konsistas ankaŭ en la bonvolemo, kiun vi en ĉiuj okazoj kaj pri ĉiuj aferoj uzos por via proksimulo. Vi povas praktiki tiun subliman virton por la bono de multaj homoj, bezonantaj nenian al mozon, sed kiujn paroloj de amo, de konsolo, de kuraĝigo gvidos al la Sinjoro.

La tempo estas proksima, mi tion rediras, kiam la granda frateco reĝos sur tiu ĉi globo; kiam la leĝo de la Kristo regos la homojn: nur ĝi estos la brido kaj la espero, kaj kondukos la animojn al la feliĉaj loĝejoj. Amu do unuj aliajn kiel idoj de la sama Patro; neniel distingu inter la aliaj malfeliĉuloj, ĉar Dio volas, ke ĉiuj estu egalaj; neniun do malŝatu; Dio permesas, ke grandaj krimuloj estu inter vi, por ke ili estu por vi kiel instruaĵo. Baldaŭ, kiam la homojn kondukos la veraj leĝoj de Dio, tiaj instruoj jam ne estos necesaj, kaj ĉiuj Spiritoj malpuraj kaj ribelemaj estos forpuŝitaj en la malsuperajn mondojn, konformajn kun ties inklinoj. 

Al tiuj , pri kiuj mi parolas, vi ŝuldas la helpon de viaj preĝoj: tio estas la vera karito. Oni neniel devas diri pri krimulo: "Li estas fiulo; estas necese elpurigi la teron el tiaj homoj; la morto, kiun oni donas al li, estas nur tro milda por tiaspeca estulo." Ne, ne tiel vi devas paroli. Rigardu vian modelon, Jesuon; kion li dirus, se li vidus tian malfeliĉulon apud si? Jesuo kompatus lin; Jesuo konsiderus lin tre kompatinda malsanulo; li etendus la manon al tia homo. Vere vi ne povas tiel agi, sed vi povas almenaŭ preĝi por li, helpi lian Spiriton dum la malmultaj momentoj, kiujn li devas ankoraŭ pasigi sur la tero. La pento povos tuŝi lian koron, se vi preĝos kun fido. Li estas via proksimulo, same kiel la plej bona el la homoj; lia animo, devojiĝinta kaj ribelinta, estas kreita kiel la via, por perfektiĝi; helpu lin do eliri el la ŝlimo kaj preĝu por li.

- Elizabeta de Francujo (Spirito).
Le Havre, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro XI - Ami sian proksimulon kiel sin mem - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment