Sunday, August 11, 2013

OBEEMO KAJ REZIGNACIO

La doktrino de Jesuo instruas ĉie la obeemon kaj rezignacion, du virtojn kunirantajn kun dolĉeco kaj tre viglajn, kvankam la homoj erare ilin konfuzas kun la negacio de la sento kaj de la volo.  La obeemo estas la konsento de la racio; la rezignacio estas la konsento de la koro; ambaŭ estas agantaj fortoj, ĉar ili portas la ŝarĝon de la provoj, kiun la malprudenta ribelo igas la homon delasi. La malkuraĝulo ne povas esti rezignaciema, same kiel la fierulo kaj  la egoisto ne povas esti obeemaj. Jesuo estis la enkonrpiĝo de tiuj virtoj malŝatataj de materialistaj antikvuloj. Li venis en la momento, kiam la roma socio estis pereanta en la svenoj de la koruptado; li venis, por briligi en la sino de la senfortiĝinta homaro la venkojn de la sinofero kaj de la karna rezigno.

Ĉiu epoko estas do markita per la stampo de la virto aŭ de la malvirto, kiu devas ĝin savi aŭ pereigi. La virto de via generacio estas la intelekta aktiveco; ĝia malvirto estas la morala indiferenteco. Mi diras nur "aktiveco", ĉar la genio elstariĝas subite kaj eltrovas tute sola la horizontojn, kiujn la amaso nur poste vidos, dum la aktiveco estas kuniĝo de ĉies klopodoj al celo malpli brila, tamen pruvo de intelekta nivelo de iu epoko. Submetiĝu al la impulso, kiun ni venas doni al viaj Spiritoj; obeu la grandan leĝon de la progreso, kiu estas la vorto de via generacio. Ve al la malagema Spirito, kiu ĉirkaŭbaras sian komprenpovon! ĉar ni, kiuj estas gvidantoj de la marŝanta homaro, ni  frapos lin per vipo kaj subpremos lian ribeleman volon per la duobla agado de brido kaj sprono; ĉiu fiera kontraŭstaro pli aŭ malpli baldaŭ devos cedi; sed feliĉaj tiuj, kiuj estas dolĉaj, ĉar ili klinos mildan orelon al la instruoj.

- Lazaro (Spirito). 
Parizo, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro IX - Feliĉaj tiuj, kiuj estas mildaj kaj pacamaj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment