Thursday, May 16, 2013

LA GRANDA KURACISTO DE L' ANIMOJ

Mi estas la granda kuracisto de l' animoj, kaj mi venas alporti la kuracilon, kiu devas vin resanigi; la malfortuloj, la suferantoj kaj la malsanuloj estas miaj preferataj filoj, kaj mi venas savi ilin. Venu do al mi, vi ĉiuj, kiuj suferas estas ŝarĝitaj, kaj vi estos malŝarĝitaj kaj konsolataj; ne serĉu aliloke forton kaj konsolon, ĉar la mondo estas senpova por ilin doni. Dio faras al viaj koroj superan alvokon per Spiritismo; aŭskultu ĝin. Malpieco, mensogo, eraro, nekredemo estu elradikitaj el viaj dolorantaj animoj; ili estas monstroj, kiuj elsuĉas vian plej puran sangon kaj faras en vi vundojn preskaŭ ĉiam mortigajn. En la estonteco, humilaj kaj submetitaj al la Kreanto, vi praktiku la dian leĝon. Amu kaj preĝu; estu obeemaj al la Spiritoj de la Sinjoro; voku Lin el la fundo de via koro; tiam Li sendos al vi Sian Filon tre amatan, por instr ui vin kaj diri al vi ĉi tiujn bonajn vortojn: Jen mi estas; mi venas al vi, ĉar vi min vokis. 

La Spirito de Vero
Bordeaux, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro VI de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

No comments:

Post a Comment