Thursday, May 23, 2013

LA KAŜITAJ MALFELIĈOJ

Ĉe la grandaj katastrofoj la karito emociiĝas kaj oni konstatas malavarajn impulsojn por la riparado de la ruinoj; sed, krom tiuj ĝeneralaj ruinoj, troviĝas ankaŭ miloj da privataj, nerimarkitaj malfeliĉoj, ĉe personoj, kiuj senplende kuŝas sur mizera lito. Tiajn silentajn, kaŝitajn malfeliĉojn la vera noblanimeco scias trovi, ne atendante peton pri helpo. 

Kiu estas tiu noblamiena sinjorino, zorge, sed simple vestita, akompanata de junulino en tiel modesta vesto?Ŝi eniras en malpuraspektan domon, kie sendube ŝi estas konata, ĉar ĉe la pordo oni ŝin salutas respekte. Kien ŝi iras? Ŝi supreniras ĝis la mansardo: tie kuŝas patrino ĉirkaŭita de siaj infanoj; ĉe ŝia alveno ĝojo brilas sur tiuj malgrasaj vizaĝoj; ŝi venas ja kvietigi ĉiujn tiujn dolorojn; ŝi alportas ĉion necesan, spicitan per dolĉaj kaj konsolaj vortoj al tiuj malfeliĉuloj, neprofesiaj almozpetantoj, kiu j, ne ruĝigante, akceptas la bonfaron. La patro estas en hospitalo, kaj dum tiu tempo la patrino ne sukcesas per sia laboro provizi sian familion per ĉio necesa. Dank´ al tiu bonkora sinjorino, tiuj kompatindaj infanoj ne suferos malvarmon nek malsaton; ili iros en la lernejon varme vestitaj, kaj ne sekiĝos la patrina sino, kiu nutras la plej junajn. Se unu el ili estas malsana, ŝi ŝparas al si neniajn materiajn zorgojn, kiujn tiu bezonas. De tie ŝi iras en la malsanulejon porti iajn dolĉaĵojn al la patro kaj trankviligi lin pri la sorto de la familio. Ĉe la angulo de la strato, ŝin atendas veturilo, vera magazeno de ĉio, kion ŝi destinas por siaj protektatoj, kiujn ŝi vizitas unu post alia; ŝi ne demandas pri ilia kredo, nek pri ilia opinio, ĉar ĉiujn homojn ŝi konsideras fratoj inter si kaj filoj de Dio. Fininte sian vizitadon, ŝi diras al si mem: Mi bone komencis mian tagon. Kiu estas ŝia nomo? Kie ŝi loĝas? Neniu scias; por la malfeliĉuloj ŝia nomo ne gravus; sed ŝi estas konsolanta anĝelo; kaj vespere koncerto de benoj por ŝi suprenflugas al la Kreanto: katolikoj, judoj, protestantoj, ĉiuj laŭdas ŝin. 

Kial tia simpla vesto? Ŝi ne volas per lukso ofendi la mizeron. Kial ŝi igas sian filinon akompani ŝin? Por instrui al la junulino, kiel oni devas pra ktiki la bonfaradon. Ŝia filino ankaŭ volas fari kariton, sed la patrino diras al ŝi: "Kion ci povas doni, mia filino, se ci nenion posedas? Se mi donos al ci ion, por ke ci ĝin transdonu al aliaj, kian meriton ci havos? Efektive, mi mem farus kariton kaj ci havus nenian meriton; tio ne estus justa. Kiam ni vizitas la malsanulojn, ci helpas al mi flegi ilin; nu doni flegadon estas doni ion. Ĉu tio ne ŝajnas al ci sufiĉa? nenio pli simpla; lernu fari utilajn laboraĵojn, kaj ci faros vestojn por tiuj infanoj; tiamaniere ci donos ion venantan de ci." Tiel, tiu vere kristana patrino edukas sian filinon por la praktikado de la virtoj instruitaj de la Kristo. Ĉu ŝi estas spiritistino? Tio ne gravas!

Hejme, ŝi estas monduma virino, ĉar ŝia pozicio tion postulas; sed oni ne scias, kion ŝi faras, ĉar ŝi volas nenian alian aprobon, ol tiun de Dio kaj de sia konscienco. Tamen unu tagon neantaŭvidita cirkonstanco kondukas al ŝia hejmo unu el ŝiaj protektatinoj, kiu alportas al ŝi laboraĵon; tiu virino ŝin tuj rekonas kaj volas danki sian bonfarantinon. "Silentu!" ŝi diras al la virino: "al neniu tion diru". Tiele instruadis Jesuo.


Ekstraktita el Ĉapitro XIII de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

No comments:

Post a Comment