Wednesday, May 22, 2013

ESTAS EN DANĜERO LA FRATOJ:

kiuj pretendas en unu tago plibonigi la proksimulon per parola vipado; 

kiuj eltrovas spritajn opiniojn kaj bonajn kosilojn por ĉiuj personoj, flanken metante siajn proprajn problemojn; 

kiuj lokas sian menson absolute en alia mondo, ne zorgante siajn devojn en la mondo, en kiu ili spiras; 

kiuj senĉese tenadas la fiksideon sin defendi; 

kiuj faras dek mirindajn projektojn en ĉiu tago, ne konkretigante eĉ unu en dek jaroj; 

kiuj rekonas la grandecon de la diaj veraĵoj, sed neniam havas tempon por ilin efektivigi favore al la klarigo de sia propra menso; 

kiuj senfine prokrastas ĝis morgaŭ la servon de komprenado kaj de amo al la proksimulo; 

kiuj konsideras sin kiel ekskluzivajn mastrojn de ĉiuj laboroj sur la kampo de karito, ne havigante al aliaj okazojn por servo; 

kiuj deklaras pardoni ofendon, sed neniam sukcesas forgesi la malbonon; 

kiuj trovas okazon tediĝi de la vivo.


Ekstraktita el Ĉapitro 8 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

No comments:

Post a Comment