Saturday, May 18, 2013

KRISTANAJ PRIVILEGIOJ

Tenadi ekstreman fidelecon al Dio.
Forgesi siajn proprajn dezirojn, konsiderante la Superajn Decidojn.
Humiliĝi, ke nur la mano de la Sinjoro estu glorata.
Konkeri sin mem.
Rezigni kun ĝojo, por la bono de aliaj.
Ĉerpi profitojn eternajn el perdoj forpasemaj.
Labori por la konstruado de la Dia Regno.
Esperi, kiam aliaj malesperas.
Penetri en la templon de l’ silento meze de voĉobruado.
Gardi fidon super la turmentado de l’ duboj.
Ĝustatempe silenti por ne vundi.
Paroli kun utileco.
Aŭskulti la Dian Amikon en plena soluleco.
Servi sen ia rekompenco.
Kuraĝe porti sian propran krucon.
Suferi, lernante kaj profitante.
Ami sen postuloj.
Sekrete helpi.
Semi kun la Kristo, ne alkroĉante sin al rezultatoj.
Ĉie trovi fratojn.
Nutri la plezuron esti utila.
Taksi la ĝustan valoron de la kaŭzoj kaj aĵoj.
Sanktigi la malbonon.
Sincere helpi la erarantojn.
Pardoni tiom, kiom necese.
Superi la malfacilaĵojn.
Konservi bonhumoron kaj mildecon.
Tenadi fortanimecon.
Liberiĝi el la iluzioj de la mondo, antaŭ ol la mondo seniluziigos nin.
Persisti en la bono ĝis la fino.


Ekstraktita el Ĉapitro 3 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

No comments:

Post a Comment