Thursday, May 16, 2013

SAVANTAJ PRINCIPOJ

Ne forgesu, ke Dio estas la lasta celo de niaj destinoj.
Deziru feliĉon al la aliaj tiom, kiom vi deziras vian propran feliĉon.
Interkonsentu senprokraste kun viaj kontraŭuloj.
Respektu la opinion de viaj najbaroj.
Evitu malagrablajn kverelojn.
Pruntedonu, ne atendante redonon.
Donu kun ĝojo vian kunlaboradon por la bonaj verkoj.
Ne zorgu pri la kalumniantoj.
Danku la malamikon pro la valoro, kiun li atribuas al vi.
Helpu la infanojn.
Ne forlasu la maljunulojn kaj malsanulojn.
Pensu pri vi la lasta en ĉia interkonkurado de bonfaroj.
Senkulpigu sincere.
Riproĉu neniun.
Rebonigu viajn mizeraĵojn, antaŭ ol korekti la aliulajn.
Uzu fidon kaj saĝon.
Lernu semi, preparante bonan rikolton.
Ne petu vinberojn de dornarbeto.
Liberigu vin de la pezo de troaj formalaĵoj.
Praktiku la simplecon.
Parolu kiel eble plej malmulte pri vi kaj viaj problemoj.
Stimulu la noblajn kvalitojn de viaj kunuloj.
Laboru por la bono de ĉiuj.
Valorigu la tempon.
Aranĝu metode vian laboron, sciante, ke ĉiu tago alportas siajn taskojn.
Ne afliktiĝu.
Servu al ĉiuj sen ligiĝo.
Estu gajhumora, justa kaj dankema.
Neniam trudu viajn vidpunktojn.
Memoru, ke la mondo ne estas farita nur por vi.

La hodiaŭaj sociaj sciencoj prezentas ĉi tiujn principojn kiel novaĵojn. Tamen ili estas malnovaj. Ili venis sur la Teron pere de la Kristo, antaŭ preskaŭ dudek jarcentoj. Sed ni, Spiritoj kun malgranda komprenpovo, malfruas kun ilia praktikado.


Ekstraktita el Ĉapitro 2 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

No comments:

Post a Comment