Monday, May 13, 2013

EKSTER KARITATO, NENIA SAVO

Miaj filoj, en la maskimo: Ekster karitato, nenia savo, estas entenataj la destinoj de la homoj sur la tero kaj en la ĉielo; sur la tero, ĉar en la ombro de tiu standaro ili vivos en paco; en la ĉielo, ĉar tiuj, kiuj ĝin praktikis, trovos gracon ĉe la Sinjoro. Tiu devizo estas la ĉiela torĉo, la luma kolono, kiu gvidas la homon tra la dezerto de la vivo al la Promesita Lando; ĝi brilas en la ĉielo kiel sankta aŭreolo sur la fruto de l' elektitoj, kar sur la tero ĝi estas gravurita en la koro de tiuj, al kiuj Jesuo diros: Iru dekstren, vi, benitoj de mia Patro. Vi rekonos ilin per la parfumo de karitato, kiun ili divastigas ĉirkaŭ si. Nenio pli ĝuste esprimas la penson de Jesuo, nenio pli bone difinas la devojn de la homoj, ol tiu maksimo de dia naturo; Spiritismo ne povus pli trafe pruvi sian originon, ol donante tiun maksimon kiel regulon, ĉar tiu devizo estas ia refiguraĵo de la plej pura Kristanismo; kun tia gvidilo, la homo neniam devojiĝos. Diligentu do, miaj amikoj, por kompreni ĝian profundan sencon kaj ĝiajn konsekvencojn, por trovi mem ĉiujn ĝiajn aplikojn. Submetu ĉiujn viajn agojn al la kontrolo de la karito, kaj via konscienco respondos al vi; ĝi ne nur evitos, ke vi faru malbonon, sed ĝi igos vin fari bonon; ĉar ia negativa virto ne sufiĉas, estas necesa virto agema; por fari bonon, estas ĉiam necesa la agado de la volo; por ne fari malbonon, ofte sufiĉas inerteco kaj malzorgemo.

Miaj amikoj, danku Dion, ke Li permesis al vi ĝui la lumon de Spiritismo; ne tial, ke povas esti savataj nur la homoj, kiuj posedas tiun lumon, sed tial, ke ĝi helpas vin pli bone kompreni la instruojn de la Kristo kaj faras vin pli bonaj kristanoj. Klopodu do, por ke, vin vidante, oni diru, ke vera spiritisto kaj vera kristano estas unu sama homo, ĉar ĉiuj, kiuj praktikas karitaton, estas disĉiploj de Jesuo, al kiu ajn sekto ili apartenas.

Paŭlo, Apostolo
Parizo, 1860.


Ekstraktita el Ĉapitro XV de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

No comments:

Post a Comment