Wednesday, May 29, 2013

DUM...

Penu agi por la bono, dum vi disponas tempon. Estas danĝere havi la kapon ĉiam plena de revoj, sed la manojn senokupaj.  

Ekbruligu vian lampon, dum estas hele ĉirkaŭ viaj paŝoj. Neniu vojiranto evitos la surprizojn de la nokto. 

Helpu vian proksimulon, dum estas al vi eble. Venos momento, kiam vi devos akcepti lian helpon.  

Uzu vian fizikan korpon por ricevi la benojn de la Plej Alta Vivo, dum ĝiaj organoj harmonie fukcias. Vazo enhavinta malvulgarajn esencojn, eĉ forlasite, ankoraŭ elspiras parfumon. 

Raportu saĝe la lecionojn, kiujn vi ricevas en la lernejo de la vivo, dum vi disponas la karnan libron de ekzamenoj. Lerni estas beno, kaj miloj da fratoj, ne malproksime de vi, atendas stipendion por la enkarna lernejo.  

Realigu viajn kontojn kun la najbaro, dum la horo estas favora. Morgaŭ ĉiuj bildoj povos aperi transformitaj. 

Neniu devas esti profeto pri la morto nek imiti noktuon malbonaŭguran. Sed dum vi havas okazon kolekti al vi superajn rimedojn por la spirita vivo, pligrandigu viajn proprajn meritojn kaj akiru trezorojn de la animo, konvinkite, ke via transiro en alispecan ekzistadon estas neevitebla.


Ekstraktita el Ĉapitro 14 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

No comments:

Post a Comment