Sunday, May 12, 2013

REGADO DE LA SPIRITO DE VERO

Mi venas, kiel iam, al la devojiĝintaj filoj de Izrael, alporti al vi veron kaj disbati la mallumon. Aŭskultu min. Spiritismo, kiel iam mia parolo, devas atentigi la nekredantojn al tio, ke super ili regas la neŝeanĝebla vero; la Dio bona, la Dio granda, kiu ĝermigas la planton kaj levas la ondegojn. Mi revelacias la dian doktrinon; kiel rikoltisto, mi ligis en garbojn la bonon dissemitan en la homaro, kaj mi diris: Venu al mi, vi ĉiuj, kiuj suferas!

Sed la sendankaj homoj deturniĝis de la vojo rekta kaj larĝa,  kiu kondukas al la regno de mia Patro, kaj prenis la malglatajn vojetojn de la malpieco. Mia Patro ne volas neniigi la homan rason; Li volas, ke, helpante unuj aliajn, mortintoj kaj vivantoj, tio estas mortintoj laŭ la karno, ĉar morto ne ekzistas, vi kunlaboru unuj kun la aliaj kaj ke ne plu la voĉo de la profetoj kaj de l' apostoloj, sed la voĉo de tiuj, kiuj jam ne estas sur la tero, admonu: Preĝu kaj kredu! ĉar la morto estas la reviviĝo, kaj la vivo estas provado elektita, dum kium la virtoj, kiujn vi okaze kulturadis, kreskos kaj disvolviĝos kiel la cedro.

Malfortaj homoj, kiuj komprenas la mallumon de viaj intelektoj, ne forpuŝu la torĉon, kiun la dia boneco metas en viajn manojn, por lumigi vian vojon kaj vin rekonduki, perditajn infanojn, al la sino de via Patro.

Mi estas tro tuŝita de kompato al viaj suferoj, al via grandega malforteco, por ne etendi helpeman manon al la malfeliĉaj devojiĝintoj, kiuj, vidante la ĉielon, falas en la abismon de l' eraro. Kredu, amu, meditu pri l' aferoj revelaciataj al vi; ne miksu la lokon kun la bona grajno, utopiojn kun veraĵoj. 

Spiritistoj! amu, jen la unua admono; instruu vin, jen la dua. Ĉiuj veraĵoj troviĝas en Kristanismo; la eraroj, enradikiĝintaj en ĝi, havas homan originion; kaj jen el trans la tombo, kiun vi opiniis la neniiĝo, voĉoj krias al vi: Fratoj! nenio pereas; Jesuo Kristo estas la venkanto de la malbono, estu venkantoj de la malpieco.

La Spirito de Vero
Parizo, 1860.


Ekstraktita el la Ĉapitro VI de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

No comments:

Post a Comment