Sunday, May 19, 2013

FAVORE AL VI MEM

Lernu cedi favore al multaj, por ke iuj venu helpe al vi en malagrablaj situacioj. 

Helpu sen postuloj, por ke aliaj vin helpu sen plendoj. 

Ne katenu vian najbaron al via pensmaniero; havigu al via kamarado la oportunan okazon preni la vivon tiel libere, kiel vi. 

Atentu, kiel vi parolas; en pluraj okazoj manieroj parolas pli elokvente ol vortoj. 

Kiel eble malmulte parolu pri vi; partoprenu frate en la ĝojo de via proksimulo. 

Evitu tro longan parolon; kiu konversacias sen interrompo, tiu lacigas la aŭskultanton. 

Lasu al via frato la aŭtorecon de la bonaj ideoj kaj ne ĉagreniĝu, se oni forgesos vin, konvinkite, ke la noblaj iniciatoj efektive ne apartenas al vi, ĉar ĉiu bono originas de Dio. 

Rigardu vian kontraŭulon kiel portanton de ekvilibro; se ni bezonas amikojn, kiuj nin stimulas, ni bezonas ankaŭ iun, kiu montras niajn erarojn. 

Diskutu trankvile; via opozicianto havas rajtojn egalajn al la viaj. 

Se vi tro alte taksis la kritikojn de malsuperulo, eltenu sen ĉagreno la trudojn de la rondo, en kiun vi vin ĵetis. 

Estu utila ĉie, sed ne pretendu plaĉi al ĉiuj; ne intencu tion, kion eĉ la Kristo ne sukcesis ankoraŭ realigi. 

Rimarkinte eraron, korektu ĝin unue en vi mem kaj poste en la aliaj, sen perforto kaj malamo. 

Se vin trafos perfido, rifuzu honori ĝin per indigno; pririgardu ĝin kun silenta rideto, trankvilanime esploru ĝian procedon kaj, post tio, faru el ĝi materialon indan je la vivo. 

Frate korektu enviulon; envio estas nemaskita honoraĵo al merito, kaj la ordinara homo, pagante tian tributon, sin turmentas kaj suferas. 

Alkutimiĝu al trankvilo kaj braveco en la rondoj de la homa lukto; sen tiuj konkeroj vi malfacile eliros el la sinsekvoj de la malsuperaj reenkarniĝoj.


Ekstraktita el Ĉapitro 4 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

No comments:

Post a Comment