Sunday, May 26, 2013

PREVENTA MEDIKAMENTO

Multe pensu, antaŭ ol diskuti. Diskutanto estas kelkfoje nura senpripensulo. 

Ne tro uzu kuraĝon. Troa kuraĝo ofte estas nur malsaĝeco.  

Atentu vian manieron praktiki la veron. Multaj homoj, kiuj supozas sin veramaj, estas portiloj de konfuzo kaj senkuraĝigo. 

Agu inteligente en ĉiaj situacioj; tamen ne forgesu, ke multaj inteligentaj homoj estas efektivaj friponoj. 

Estu fortanima en la ĉiutaga batalado; tamen ne forgesu, ke multaj bravaj kamaradoj estas senkonsciaj memmortigantoj. 

Estimu efikecon, tamen, pretekstante rapidecon, ne agu senpripense. 

Ne alfrontu danĝeron, sen rimedoj por ĝin nuligi. Kion ni rigardas kiel kuraĝon, tio ofte estas nur frenezaĵo. 

Estu ĉiam brava en via sintenado. Memoru tamen, ke braveco ne konsistas en ajna venko, sed ja en tio, ke oni gajnu al si la kontraŭulon per paca laboro. 

Estu bonanima, tamen modera en viaj entreprenoj. Inter aŭdaco kaj krimo estas la distanco de nur kelke da paŝoj. 

Montru vin afabla kaj milda sur via vojo. Ne konsumu tamen vian tempon per senutila babilado.


Ekstraktita el Ĉapitro 11 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

No comments:

Post a Comment