Tuesday, May 28, 2013

SENDUBE

Tempesto timigas. Tamen ĝi plifortigos nian rezistemon, se ni scios ĝin ricevi. 

Doloro disŝiras. Tamen ĝi plibonigos nian koron, se ni penos preni el ĝi profiton. 

Luktado konsternas. Tamen ĝi havigas al ni nekalkuleblajn bonaĵojn, se ni akceptas ĝian helpon. 

Nekompreno doloras. Tamen ĝi donas al ni bonegan okazon kompreni. 

Malespero detruas. Tamen en ĝi ni trovas okazon tenadi trankvilecon. 

Malamo nigrigas. Tamen ĝi senvualigas benatan horizonton por la elmontriĝo de amo. 

Aflikto frakasas. Tamen ĝi malfermas pordojn por konsola ago. 

Morala ekbato konsternas. Tamen el ĝi ni ĉerpas benindan renoviĝon. 

Elprovado torturas. Tamen sen ĝi lernado ne estas ebla. 

Malhelpaĵo ĉagrenas. Tamen ĝi estas efektiva faktoro de altigo kaj kapabligo.


Ekstraktita el Ĉapitro 13 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

No comments:

Post a Comment