Monday, May 27, 2013

HELPU ĈIAM

Fronte al la nokto, ne akuzu mallumon. Lernu fari lumon. 

Vi vane kondamnus marĉon. Helpu ĝin puriĝi. 

Sur ŝtonplena vojo, ne ĵetu ŝtonojn sur la aliajn. Faru el la ŝtonoj utilaĵojn.  

Ne malbenu aliulan voĉbruadon. Donu ian profitan lecionon per via silento.  

En malfacilaj situacioj ne estu perpleksa. Alfrontu ilin kun pura konscienco. 

Vi vane kritikus dornarbeton. Forigu ĝin bonkore. 

Ne riproĉu sterilan grundon. Anstataŭ tio, donu al ĝi sterkon. 

Ne malbenu dezerton. Helpu fosi puton tra ĝia brulanta sablo. 

Elmontras nenian superecon malaprobi tiam, kiam ĉiuj malaprobis. Helpu vian fraton per bona parolo. 

Estas ĉiam facile rimarki la malbonon kaj trovi ĝian farinton. Tamen tio, kion la Kristo atendas de ni, estas eltrovi kaj faradi la bonon, por ke la Dia Amo estu glorata.


Ekstraktita el Ĉapitro 12 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

No comments:

Post a Comment