Saturday, May 25, 2013

EN GRAVAJ MOMENTOJ

Estu flegma. La vivo povas esti bona stato de lukto, sed militstato neniam estos bona vivo. 

Ne tro rapide decidu. La cirkonstancoj, fruktoj de la Superaj Planoj, ĉiuminute aliigas niajn spertojn. 

Evitu neoportunajn larmojn. Ploro povas kompliki la enigmojn, anstataŭ ilin solvi. 

Se vi grave eraris, ne ĵetu vin en malesperon. Restariĝo estas la plej bona rimedo de la falinto. 

Estu pacienca. Se vi ne sukcesas vin regi, vi vane klopodos pri kompreno ĉe iu, kiu vin ankoraŭ ne komprenas. 

Se via afero estas tro kompleksa, atendu ankoraŭ unu tagon aŭ unu semajnon, por solvi ĝin. La tempo ne vane pasas. 

Pretekstante defendi iun, ne enŝoviĝu en bruantan rondon. Kelkaj homoj faras multe da bruo pro simpla afero de gusto. 

Estu modera en viaj decidoj kaj sintenoj. En gravaj momentoj nia spirita realeco estas pli videbla. 

Pri ĉia konsiderado de la personeco de viaj kunparolantoj aŭ de aliaj homoj estu singarda. En aliaj okazoj, aliaj personoj estos vokitaj paroli pri vi. 

Neniam proklamu viajn proprajn meritojn, ĉar ĉia bonega kvalito estas duba en la kadro de niaj akiraĵoj. Memoru, ke virto estas ne voĉo parolanta, sed potenco disradianta.


Ekstraktita el Ĉapitro 10 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

No comments:

Post a Comment