Monday, May 13, 2013

FRATAJ SENTOJ

"Sed pri amo al la frataro, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi, ĉar vi mem estas instruistaj de Dio ami unu la alian." - Paŭlo (I Tesalonikanoj, 4:9)
Forta kontraŭsenco, kiu malaranĝas la homan kontribuon, en la dia konstruaĵo de la Kristanismo, estas la sektema impulso, kiu turmentas enormajn vicojn de siaj adeptoj.

Pli pripenso, pli atento al la instruado de Jesuo kaj ĉi tiuj nepravigebla bataloj estus por ĉiam elviŝitajn. 

Eĉ hodiaŭ, kun la manifestacioj de la spirita plano en la renovado de la mondo, ĉiumomente ekaperas grupojn kaj personecojn, pledante formulojn de la Transtombo por ke partopreni sin en la kampo de la pura frateco.

Kion esperas, tamen, la klarigitaj kunuloj por esti efektive fratoj unu la alian?

Multaj homoj forgesas sin, ke la legitima solidareco mankas en la medioj, kie la spirito de servo estas reduktita kaj kie restas la zorgo de kritiki. Rimarkindaj institucioj estas kondukitaj al la perturbo kaj al la ekstermo, pro la foresto de reciproka helpo, en la kampo de la kompreno, de la laboro kaj de la bonvolo.

Ĉu ĝi estas manko de asistado? Ne.

Ĉiu honesta kaj malavara faro reflektas en la pli altaj planoj, konkerante sindonajn kontribuistojn.

Kiam oni konstatu la invado de la malharmonio en la institutoj de la bono, ke la homaj agentoj akuzu sin mem per la dizertado en la akceptitaj kompromisoj aŭ per la indiferenteco al la akto de servi. Kaj ke neniu petu al la Ĉielo determinitajn receptojn de frateco, ĉar la sankta kaj neŝanĝebla formulo restas kun ni en la "amu vin, unuj la aliajn".


Ekstraktita el Ĉapitro 10 de "Pão Nosso (Nia Pano)" - Chico Xavier (de la Spirito Emmanuel)

No comments:

Post a Comment