Sunday, May 12, 2013

ANKSIECOJ

"Surĵetante sur Lin ĉian vian zorgon, ĉar Li zorgas pri vi." (I Petro, 5:7) 
La anksiecoj armas multajn krimojn kaj neniam edifas ion utila en la Tero.

Nevarie, la trorapida homo havas ĉiujn probablojn kontraŭ si.

Kontraŭante al la angoraj maltrankviloj, parolas la lecionoj de pacienco de la Naturo, en ĉiuj sektoroj de la homa vojo.

Se la homo naskiĝis por marŝi maltrankvila, estus diri, ke li venis al la mondo, ne en la kategorio de laboristo en sanktigante tasko, sed per senespera sen elaĉetado.

Se la kreito reflektus pli saĝe, ĝi rekonus la enhavon de servo, kiun la momentoj de ĉiu tago povas oferi al ĝi kaj scius vigli, kun emfaza valoro, la proprajn havojn.

Senduba ke la pejzaĝo ŝanĝos senĉese, incitante nin alfronti malagrablajn surprizojn, konsekvencaj de nia  malkonvena sinteno, en la ĝojo aŭ en la ĉagreno; tamen, reprezentas postulon de la leĝo nia devo de kontinuigi ĉiutage, en la direkto de la bono.

La anksieco klopodos violenti donacemajn korojn, ĉar la surteraj vojoj disfaldas multajn obskurajn angulojn kaj problemoj de malfacila solvo; tamen, ni ne forgesu de la recepto de Petro.

Ĵetu la zorgojn pri viaj esperoj sur Nia Ĉiela Patro, ĉar la Dia Amo zorgas pri la komforto de ni ĉiuj.

Ĝi estas justa deziri, firme, la venkon de la lumo, serĉi la pacon kun persistemo, discipliniĝi por la kunaĵo kun la superaj planoj, insisti  por agordiĝi kun la pli altaj sferoj. Ne forgesu, sed, ke la anksieco ĉiam antaŭas la agon de fali.


Ekstraktita el Ĉapitro 8 de "Pão Nosso (Nia Pano)" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

No comments:

Post a Comment