Friday, May 24, 2013

DUM LA KONVERSACIOJ

Ne koleru kontraŭvia kunparolanto, kiam li ne respondas al via atendo. Eble vi ne uzis sufiĉe klaran esprimon. 

Se demandito ne tuj atentas vin, ne protestu. Li eble estas balbutulo, kaj se li ne estas tio, lia malĝentileco per si mem estas malfeliĉo. 

Kiam iu ne donos al vi la petitan informon kun la preteco, kiun vi deziras, ne ĉagreniĝu. Rememorigu al vi, ke surdeco povas atingi ĉiujn. 

Evitu temojn, kiuj malplaĉas al aŭdanto. Ni ĉiuj bedaŭrinde havas dolorigajn punktojn, pri kiuj ni bezonas silenti.  

Ne sencele demandu. Kiu multe demandas, tiu forte vundas. 

Estu ĝentila al la oficistoj en ia ajn institucio aŭ establejo, kie vi troviĝas. En tiuj lokoj via menso ne estas premata de zorgoj kaj ne konas la problemojn de tiu, kiu venas servi al vi. 

Estu lojala, tamen detenu vin de vundanta malkaŝemo. 

Sub la preteksto esti realisto, ne volu esti pli vera ol Dio, nur de kies Amplena Aŭtoritato ni ricevas la revelaciojn kaj laborojn de ĉiu tago. 

Se iu via amiko vundas al vi la orelon per respondo ne ĝentila, tenu vin trankvile kaj atendu la tempon. Li eble jam ĝentile respondis naŭdek naŭfojojn al aliaj personoj aŭeble ĵus suferis gravan perdon.  

Helpu konversaciante. Bona parolo ĉiam bonefikas.  

Memoru, ke la malbono neniam meritas komentarion.


Ekstraktita el Ĉapitro 9 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)

No comments:

Post a Comment