Sunday, May 12, 2013

LA LEVO DE LA VUALO

Rigardante la homaron matura por penetri la misteron de sia destino kaj sentime kontempli novajn mirindaĵojn, Dio permesis la levon de la vualo, kiu apartigis la videblan de la nevidebla mondo. La manifestaĝoj havas nenion eksterhoman; tio estas la spirita homaro, kiu venas interparoli kun la korpa homaro kaj diri al ili:

"Ni ekzistas, do ne ekzsitas la nenio; jen kio ni estas kaj kio vi iam estos; la estonteco apartenas al vi, same kiel al ni. Vi paŝas en mallumo, ni venas klarigi al vi la vojon kaj starigi al vi la itineron; vi iras sencele, ni montras al vi la celon. La surtera vivo ĉion signifis por vi, ĉar vi nenion vidis transe de ĝi; ni venas diri al vi, montrante la spiritan vivon: la surtera vivo estas nenio. Via vivado haltis ĉe la tombo; ni malfermas al vi transan, splendan horizonton. Vi ne sciis, kial vi suferas sur la Tero; nun, en la sufero vi vidas la justecon de Dio. La bono ŝajnis doni nenian frukton en la estonteco, sed de nun ĝi havos celon kaj ja estos necesa; la frateco estis nenio alia krom bela teorio, sed nun ĝi sidas sur natura leĝo. Sub la regado de l' kredo, ke ĉio finiĝas kun la vivo, la senlimaĵo estas malplena, egoismo mastre regas inter vi, kaj via devizo estas: "Ĉiu por si!". Ĉe la certeco pri la estonto, la senfinaj spacoj senlime loĝatiĝas kaj nenie ekzistas malpleno kaj soleco; solidareco interligas ĉiujn estaĵojn trans kaj cis la tombo. Tio estas la regno de la karitato, portanta la devizon: "Unu por ĉiuj kaj ĉiuj por unu". Fine, ĉe la estingiĝo de la vivo, vi diradis porĉiaman adiaŭon al viaj karuloj; nun vi diras al ili: "Ĝis baldaŭa revido!"


Ekstraktita el la Ĉapitro I de "La Genezo" - Allan Kardec

No comments:

Post a Comment