Sunday, May 12, 2013

LA DIA ĜARDENISTO

Mi venas instrui kaj konsoli la nenio havajn malfeliĉulojn; mi venas diri, ke ili levu sian rezignacion al la nivelo de siaj provoj; ili ploru, ĉar la doloro estis sanktigita en la ĝardeno de l' Olivarboj; sed li esperu, ĉar la konsolantaj anĝeloj ankaŭ venos sekigi iliajn larmojn.

Plugistoj, fosu vian sulkon; rekomencu morgaŭ la krudan laboron de hodiaŭ; la laboro de viaj manoj liveras la surteran panon al viaj korpoj; sed viaj animoj ne restas fogesitaj; kaj mi, la dia ĝardenisto, kulturas ilin en la silento de viaj pensoj, kiam la horo de ripozo sonos, kiam la teksaĵo elglitos el viaj manoj kaj viaj okuloj fermiĝos antaŭ la lumo, vi sentos aperi kaj ĝermi en vi mian altvaloran semon. Nenio perdiĝas en la regno de nia Patro, kaj viaj ŝvitoj, viaj afliktoj formas la trezoron, kiu vin riĉigos en la superaj sferoj, kie la lumo anstataŭas la mallumon kaj kie la plej nuda el vi ĉiuj estos eble la plej brila.

Vere mi diras al vi, kiuj portas siajn ŝarĝojn kaj helpas siajn fratojn, tiuj estas miaj tre amataj; instruu vin mem en la altvalora doktrino, kiu detruas la eraron de la ribeloj kaj konigas al vi la subliman celon de la homa provado. Same kiel la vento balaas la polvon, la blovo de la Spiritoj forviŝu viajn ĵaluzojn kontraŭ la riĉuloj de la mondo, kiuj ofte estas tre mizeraj, ĉar iliaj provoj estas pli danĝeraj ol la viaj. Mi estas kun vi, kaj mia apostolo isntruas vin. Trinku el la vivanta fonto de l' amo kaj preparu vin, sklavoj de la vivo, por iam ĵeti vin, liberaj kaj ĝojantaj, en la sinon de Tiu, kiu kreis vin malfortaj, por fari vin perfektigeblaj, kaj kiu volas, ke vi mem prilaboru vian molan argilon, por ke vi mem estu la farantoj de via senmorteco. 

La Spirito de Vero
Parizo, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro VI de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

No comments:

Post a Comment