Ne koleru kontraŭ senklerulo; certe li ne disponis la oportunajn okazojn, kiuj prilumis vian vojon.
Evitu kverelojn kun fanatikaj personoj; ili ankoraŭ restadas en la karcero de ekskluzivismo kaj meritas kompaton, kiel ĉiu katenito.
Ne konfuziĝu pro malbonedukito; malĝentila frato plej ofte havas difektitan hepaton kaj malsanajn nervojn.
Helpu ŝanceliĝantan kamaradon; eble li ne havas eĉ tion nepre necesan, dum vi havas superfluaĵojn.
Ne koleru kontraŭ sendankulo; li kredeble esta homo senkonsila aŭ sensperta.
Helpu eraranton; viaj piedoj paŝas sur tia sama tero kiel liaj, kaj se vi havas rimedojn por korekti, vi tamen ne rajtas mallaŭdi.
Senkulpigu defalinton; li estas malkuraĝulo, sed poste li revenos al la leciono.
Protektu malsanulon; danku al la Dia Povo por la ĝisnuna ekvilibro de viaj organoj.
Forgesu akuzanton; li ne konas vian aferon ekde ĝia komenco.
Pardonu maliculon; la vivo zorgos pri li.
Ekstraktita el Ĉapitro 6 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito André Luiz)
No comments:
Post a Comment