Friday, May 10, 2013

ALVENIS LA TEMPO

La Spiritoj de l' Eternulo, kiuj estas la Anĝeloj de la ĉielo, kvazaŭ grandega armeo, kiu ekmoviĝas, kiam ĝi ricevas ordonon por tio, disvastiĝas sur la tuta supraĵo de la tero; similaj al steloj, kiuj falas el la ĉielo, ili venas lumigi la vojon kaj malfermi la okulojn al la blindaj.

Laŭ la vero, mi diras al vi, alvenis la tempo, kiam ĉiuj aferoj devas esti restarigataj en sia vero senco por disigi la mallumon, konfuzi la fierulojn kaj glori justulojn.

La grandaj voĉoj de la ĉielo estas kvazaŭ sono de trumpeto, kaj la ĥoroj de l' anĝeloj kunvenas. Homoj, ni invitas vin al la dia koncerto; viaj manoj tenu la liron; viaj voĉoj unuiĝu, kaj en sankta himno ili etendiĝu kaj vibradu de unu al la alia ekstremo de l'universo.

Homoj, fratoj, kiujn ni amas, ni estas apud vi; amu vi ankaŭ unuj aliajn, kaj diru el la fundo de via koro, kontentigante ĉiun volon de la Patro, kiu estas en la ĉielo: Sinjoro! Sinjoro! kaj vi povas eniri en la regnon de la ĉielo.

- La Spirito de Vero.


Ekstraktita el la Antaŭparolo de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment