Sunday, May 12, 2013

DIFERENCOJ INTER SPIRITISMO KAJ SPIRITUALISMO

Kio estas la diferenco?

Spritismo estas enigita en la ĝenerala koncepto de Spiritualismo, tamen lia amplekso estas multe pli larĝa kaj samtempe multe pli specifa.

En "La Libro de la Spiritoj" (eldonita en 1857), Allan Kardec skribas:

"Efektive, spiritualismo estas la malo de materialismo; kiu kredas, ke li havas en si ion krom materio, tiu estas spiritualisto; sed el tio ne sekvas, ke li kredas la ekziston de Spiritoj kaj ties komunikadon kun la videbla mondo. Anstataŭ la vortoj spirita kaj spiritualismo, ni uzas, por nomi ĉi tiun kredon, la vortojn spiritista,  spiritisto, spiritisma kaj spiritismo, kies formo memorigas ties originon kaj radiksencon; tio havas la utilon, ke ili estas perfekte kompreneblaj; kaj, aliflanke, la vorto spiritualismo konservas sian propran kaj ĝustan signifon. [...] Ni do diras, ke la spiritisma doktrino, aŭ Spiritismo, havas kiel principon la rilatojn inter la materia mondo kaj la Spiritoj aŭ estuloj de la nevidebla mondo. La adeptoj de Spiritismo estas spiritistoj."


Spiritualismo:
  • Io krom materio;
  • Povas enhavi spiritoj;
  • Povas enhavi mediumeco;

Spiritismo:
  • Spiritoj;
  • Spirita korpo;
  • Reenkarniĝo;
  • Dia justeco;
  • Moralaj leĝoj;
  • Mediumeco;
  • Preĝo, pensoj;
  • Interago inter du regnoj;
  • Plureco de loĝataj mondoj;
  • Evoluo de la tuta kreitaro;

      kaj pli!

No comments:

Post a Comment