Tuesday, May 28, 2013

NECESAJ STACIOJ

"Pentu do, kaj konvertiĝu, por ke viaj pekoj estu forviŝitaj, por ke venu tempoj de refreŝiĝo per la ĉeesto de la Sinjoro." (Agoj, 3:19)
La maltrankvilaj kredantoj preskaŭ ĉiam agnoskas, ke la laboro de elaĉetado procesiĝas en kelkaj kondiĉaj determinoj kaj ke nur kun ia ekstera aktiveco ili jam troviĝas je posedo de la plej altaj titoloj, kune al la Diaj Senditoj.

La plimulto de la romanaj katolikoj pretendas la sendevigon de la malfacilaĵoj kun la eksteraj ceremonioj; multaj protestantoj kredas je la plena identigado kun la ĉielo sole per la elparolado de kelkaj himnoj, dum grandega procento de spiritistoj kredas sin en la intimeco de superegaj revelacioj nur pro la fakto de esti frekventita de kelkajn seancojn.

Ĉio ĉi konsistigas valorajn preparadojn, sed ne estas ĉio.

Estas iluminanta penado al la interno, sen kiu, neniu homo penetros la sanktejon de la Dia Vero.

La vorto de Petro al la populara maso enhavas la kompendion de la vasta programo de esenca transformo,  al kiu ĉiu kreito submetiĝos por la feliĉo de la kunaĵo kun Kristo. Estas nemalhaveblaj stacioj por la realigado, ĉar neniu tuj atingos la eternan helecon de la kulmino.

Antaŭ ĉio, estas neforigebla, ke la kulpulo pentu, rekonante la amplekson kaj la volumenon de la propraj kulpoj kaj ke ĝi konvertiĝu, por atingi la tempon de refreŝiĝo per la ĉeesto de la Sinjoro en si mem. Do, ĝi  kapabliĝos por la konstruaĵo de la Dia Regno en si mem.

Se, reale, vi jam komprenas la mision de la Evangelio, vi identigos la stacion en kiu vi troviĝos kaj vi estos informita pri la servoj, kiujn vi devas realigi por postuli la jenan.


Ekstraktita el Ĉapitro 13 de "Pão Nosso (Nia Pano)" - Chico Xavier (de la Spirito Emmanuel)

No comments:

Post a Comment