Thursday, November 7, 2013

Spiritismo

5. Spiritismo estas la nova scienco, veninta revelacii al la homoj, per nerefuteblaj pruvoj, la ekziston kaj la naturon  de la spirita mondo, kaj ĝiajn rilatojn kun la korpa mondo. Spiritismo jam montras ĝin al ni, ne kiel supernaturaĵon, sed kontraŭe, kiel unu el la vivantaj kaj senĉese agantaj fortoj de la naturo, kiel la fonton de amaso da fenomenoj, ĝis nun ne komprenataj kaj tial forlasataj en la regionoj de fantazio kaj de mirindaĵoj. Pri tiuj faktoj la Kristo plurfoje parolis en diversaj cirkonstancoj, kaj multaj aferoj anoncitaj de li restis nekompreneblaj aŭ estis false interpretitaj, ĉar la fenomenoj ankoraŭ ne estis komprenataj. Spiritismo estas la ŝlosilo, per kies helpo ĉio facile klariĝas.

6. La Leĝo en la Malnova Testamento estas personigita en Moseo; en la Nova Testamento ĝi estas personigita en la Kristo; Spiritismo estas la tria revelacio de la leĝo de  Dio, sed ĝi ne estas personigita en iu individuo, ĉar ĝi estas la frukto de l' instruado donata, ne de unu homo, sed de la Spiritoj, kiuj estas  la voĉoj el la ĉielo, sur ĉiuj punktoj de la tero, per sennombra amaso da perantoj. Ĝi estas iamaniere kolektiva estulo, konsistanta el la aro de l' estuloj de la spirita mondo, ĉiu el kiuj venas alporti al la homoj la tributon de sia klereco, por konatigi al ili tiun mondon kaj la sorton, kiu ilin tie atendas.

7. Same kiel la Kristo diris: "Mi ne venis, por detrui la leĝon, sed por plenumi ĝin", Spiritismo simile diras: "Mi ne venis, por detrui la kristanan leĝon, sed por ĝin plenumi". Ĝi instruas nenion kontraŭan al la instruado de la Kristo, sed ĝi elvolvas, kompletigas kaj klarigas, per vortoj kompreneblaj por ĉiuj, tion, kio estas dirita nur en alegoria formo. Ĝi venas plenumi, en la antaŭdiritaj tempoj, tion, kion la Kristo anoncis, kaj prepari la plenumon de l' estontaj aferoj. Ĝi estas do verko de la Kristo, kiu mem prezidas, kiel li antaŭanoncis, la renoviĝon, kiu nun efektiviĝas, kaj preparas la regnon de Dio sur la tero.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro I - Mi ne venis, por detrui la leĝon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment