Friday, November 1, 2013

Maniero preĝi

22. La unua devo de ĉiu homa kreito, la unua ago, kiu devas signi lian revenon al la aktiva ĉiutaga vivo, estas la preĝo. Preskaŭ ĉiuj vi preĝas, sed kiom malmultaj scias preĝi! Kiom interesas al la Sinjoro la frazoj, kiujn vi sekvigas unujn post aliaj mekanike, pro la kutimo, plenumante devon, kiu pezas sur vi, kiel ĉiu devo? 

La preĝo de la kristano, de la  Spiritisto, al kiu ajn kulto li apartenas, devas esti farata tuj, de kiam la Spirito reprenis la jugon de la karno; ĝi devas humile leviĝi el la profundo de la koro al la piedoj de la Dia Majesto, en impeto de dankemo pro la bonfaroj ricevitaj ĝis tiu tago, pro la forpasinta nokto, dum kiu estis al vi permesite, kvankam sen via scio, reveni al viaj amikoj, al viaj gvidantoj, por ĉerpi ĉe ilia kontakto pli da forto kaj da persistemo. Ĝi devas humile altiĝi al la piedoj de la Sinjoro, por al Li  rekomendi vian malfortecon, peti de Li apogon, indulgon, favorkorecon. Ĝi devas flugi el la profundo de la koro, ĉar via animo devas supreniri al la Kreanto, transfiguriĝi kiel Jesuo sur la monto Tabor, por tien veni blanka kaj radianta de espero kaj amo. 

Via preĝo devas enhavi peton de la gracoj, kiujn vi bezonas, sed kiujn vi efektive bezonas. Senutile estus do peti la Sinjoron mallongigi viajn provojn, doni al vi ĝojojn kaj riĉecon; petu de Li konsenti al vi pli altvalorajn bonaĵojn, kiaj estas pacienco, rezignacio kaj fido. Ne diru, kiel kelkaj el vi: "Neniom valoras preĝi, ĉar Dio ne aŭskultas min." Kion vi plej ofte petas de Dio? Ĉu vi iam ekpensis peti de Li vian moralan pliboniĝon: Ho! ne, tre malofte. Vi prefere ekpensas peti de Li  la sukceson  en viaj surteraj entreprenoj,  kaj vi ekkrias: "Dio ne okupiĝas pri ni; se Li atentus nin, ne fariĝus tiom da maljustaĵoj." Malsaĝaj! sendankaj! Se vi irus ĝis la fundo de via konscienco, vi tie preskaŭ ĉiam trovus la elirpunkton de viaj malfeliĉoj, pri kiuj vi plendas; petu do, antaŭ ĉio, vian pliboniĝon, kaj vi vidos, kia torento da gracoj kaj konsoloj verŝiĝos sur vin.

Vi devas senĉese preĝadi, ne bezonante por tio retiriĝi en vian preĝoĉambron aŭ surgenuiĝi en la publikaj lokoj. La dumtaga  preĝado estas la plenumo de viaj devoj, escepte de neniu, kiaj ajn ili estas. Ĉu ne estas ago de amo al la Sinjoro helpi viajn fratojn en iu bezono, morala aŭ fizika? Ĉu ne estas ago de dankemo levi vian penson al Li, kiam io feliĉa okazas al vi, kiam iu  akcidento estas evitita, kiam iu ĉagreno apenaŭ tuŝas vin, se vi diras per la penso:  Estu glorata, mia Patro!? Ĉu ne estas ago de pento humiliĝi antaŭ la suverena Juĝanto, kiam vi sentas, ke vi pekis kaj, eĉ nur per rapida penso, vi al Li diras:  Pardonu min, Dio mia, ĉar mi pekis  (pro fiero, pro egoismo aŭ pro manko de karito);  donu al mi forton, pro ne refali, kaj kuraĝon, por kompensi mian eraron? 

Tio estas sendenpenda de la kutimaj matenaj kaj vesperaj preĝoj, kiel ankaŭ de la ekleziaj festotagoj; kiel vi vidas, la preĝo povas esti farata en iu ajn momento, trudante nenian interrompon de la laboro; kontraŭe, la preĝo sanktigas ĝin. Estu tute certaj, ke unu sola el tiuj pensoj, elirintaj el la koro, estas pli favore aŭskultata de via ĉiela Patro, ol la  longaj preĝoj dirataj pro kutimo, ofte sen ia difinita kaŭzo, kaj al kiuj nur  la kutima horo vin maŝine vokas. 

- V. Monod (Spirito). 
Bordeaux, 1862.


Ekstraktita el Ĉapitro XXVII - Petu, kaj vi ricevos - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment