Tuesday, November 5, 2013

Moseo

1. Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi. Vere mi diras al vi: Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos. (Mateo, 5:17-18.)

2. Estas du malsamaj partoj en la mosea leĝo: la leĝo de Dio, ricevita sur la monto Sinaj, kaj la civila aŭ disciplina leĝo, starigita de Moseo; unu estas neŝanĝebla; la alia, konforma al  la kutimoj kaj al la karaktero de la popolo, varias kun la tempo.

La leĝo de Dio estas formulita en la jenaj dek ordonoj:

I. Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi. Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo supre aŭ sur la tero malsupre aŭ en la akvo sub la tero; ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj, kaj kiu faras favorkoraĵon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.

II. Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.

III. Observu la tagon sabatan, ke vi tenu ĝin sankta, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio.

IV. Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonas al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe daŭru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

V. Ne mortigu.

VI. Kaj ne adultu.

VII. Kaj ne ŝtelu.

VIII. Kaj ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.

IX. Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo.

X.  Kaj ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

Tiu leĝo estas de ĉiuj tempoj kaj de ĉiuj landoj, kaj tial ĝi havas dian karakteron. Ĉiuj aliaj leĝoj estis dekretitaj de Moseo, pro la neceso bridi per la timo popolon nature malkvietan kaj sendisciplinan, ĉe kiu li devis kontraŭbatali enradikiĝintajn malbonajn kutimojn kaj antaŭjuĝojn, ĉerpitajn el la servuteco en Egiptujo. Por doni aŭtoritatecon al siaj leĝoj, li devis atribui al ili dian originon, same kiel faris ĉiuj leĝdonintoj ĉe la primitivaj popoloj; la aŭtoritato de la homo devis apogi sin sur la aŭtoritato de Dio; sed nur la ideo pri iu terura Dio povis impresi malklerajn homojn, en kiuj la konscienco kaj la sento de rekta justeco estis ankoraŭ malmulte elvolviĝintaj. Estas evidente, ke Tiu, kiu metis en Siajn ordonojn: "Ne mortigu; ne agu malutile kontraŭ via proksimulo", ne povus kontraŭdiri Sin mem kaj krei la devon de ekstermado. La leĝoj ekskluzive moseaj havis do esence provizoran karakteron. 

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro I - Mi ne venis, por detrui la leĝon - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment