Wednesday, November 27, 2013

Reviviĝo kaj reenkarniĝo

1. Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis siajn disĉiplojn, dirante: Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas? Kaj ili diris: Laŭ iuj: Johano, la Baptisto; laŭ aliaj: Elija, kaj laŭ aliaj: Jeremia, aŭ unu el la profetoj. Li diris al ili: Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas? Kaj responde Simon Petro diris: Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio. Kaj Jesuo responde diris al li: Feliĉa vi estas, Simon Bar-Jona; ĉar ne karno kaj sango tion malkaŝis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la ĉielo. (Mateo, 16:13-17).

2. Kaj la tetrarĵo Herodo aŭdis pri ĉio, kio fariĝis; kaj li embarasiĝis, ĉar iuj diris, ke Johano leviĝis el la mortintoj; kaj aliaj, ke Elija aperis, kaj aliaj, ke unu el la antikvaj profetoj releviĝis. Kaj Herodo diris: Johanon mi senkapigis, sed kiu estas ĉi tiu, pri kiu mi aŭdas tiujn aferojn? Kaj li deziris vidi lin. (Luko, 9:7-9).

3. (Post la transfiguriĝo). Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe? Kaj li responde diris: Vere Elija venas antaŭe, kaj restarigos ĉion; sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li ĉion, kion ili volis. Tiel ankaŭ la filo de la homo estas suferonta sub ili. Tiam la disĉiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto. (Mateo, 17:10-13).

4. La reenkarniĝo apartenas al la judaj dogmoj sub la nomo de  reviviĝo; nur la Sadukeoj, kiuj opiniis, ke ĉio finiĝas ĉe la morto, ne kredis al ĝi. La ideoj de la judoj pri tiu punkto, same kiel pri multaj aliaj, ne estis klare difinitaj, ĉar ili havis  nur malprecizajn kaj nekompletajn nociojn pri l' animo kaj ĝia kuniĝo kun la korpo. Ili kredis, ke homo jam vivinta povas reviviĝi, ne komprenante la precizan manieron, kiel tio povas efektiviĝi; ili nomis per la vorto  reviviĝo tion, kion Spiritismo nomas  pli prave  reenkarniĝo. Efektive, la reviviĝo supozigas la revenon de mortinta korpo al la vivo, pri kio la scienco pruvas, ke ĝi estas materiale neebla, precipe tiam, kiam la elementoj de tiu korpo estas jam de longe diserigitaj kaj sorbitaj. La  reenkarniĝo estas la reveno de l' animo aŭ Spirito al la enkorpa vivo, sed en alian korpon, estigitan speciale por ĝi, kaj tiu korpo havas nenion komunan kun la iama korpo. La vorto  reviviĝo povis do esti aplikata al Lazaro, sed ne al Elija, nek al aliaj profetoj. Se laŭ ilia kredo do Johano, la Baptisto, estis Elija, la korpo de Johano ne estis tiu de Elija, ĉar oni estis vidinta Johanon infano, kaj oni konis liajn gepatrojn. Johano povus do estis Elija reenkarniĝinta, sed ne  reviviĝinta. 

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro IV - Neniu povos vidi la Regnon de Dio, se li ne naskiĝos denove - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment