Saturday, November 2, 2013

Feliĉo, kiun la preĝo alportas

23. Venu, vi, kiuj volas kredi: la ĉielaj Spiritoj alkuras, por anonci al vi grandajn aferojn; Dio, miaj infanoj, malfermas Siajn trezorojn, por doni al vi bonfarojn. Nekredemaj homoj! se vi scius, kiel la fido bonfaras al la koro kaj kondukas la animon al pento kaj la preĝo! La preĝo! ho! kiel kortuŝaj estas la paroloj el la buŝo en momento de preĝado! La preĝo estas la dia roso, mildiganta la tro fortan varmon de la pasioj; unuenaskita filino de la fido, ĝi gvidas nin sur la vojeton, kiu kondukas al Dio. En via enpensiĝo kaj en soleco, vi estas kun Dio; Li jam ne estas mistero: Li senvualigas Sin al vi. Apostoloj de la pensado, tio por vi estas la vivo, via animo disiĝas de la materio kaj flugas en tiujn mondojn senlimajn kaj eterajn, kiun la kompatindaj homoj ne konas.

Marŝu, marŝu sur la vojo de la preĝo, kaj vi aŭdos la voĉon de l' anĝeloj. Kia harmonio! Tie jam ne estas la konfuza bruo kaj la malagordaj sonoj de la tero; tie estas la liroj de la ĉefanĝeloj; tie estas la dolĉaj kaj mildaj voĉoj de la serafoj, pli delikataj ol la matenaj ventetoj, ludantaj en la foliaroj de viaj grandaj arbaroj. Meze en kiaj ĉarmoj vi marŝos! viaj lingvoj ne povos difini tiun feliĉon, ĉar ĝi eniras tra ĉiuj poroj, ĉar la fonto, el kiu oni trinkas dum preĝado, estas vivdona kaj refreŝiga! Dolĉaj voĉoj, ravaj parfumoj, kiujn la animo aŭdas kaj ĝue gustumas, flugante per la preĝo en tiujn nekonatajn kaj loĝatajn sferojn! 

Ne miksite kun karnaj deziroj, ĉiaj aspiroj estas diaj.

Vi ankaŭ preĝu, kiel preĝis la Kristo, portante sian krucon al Golgota aŭ Kalvario: portu vian krucon, kaj vi sentos la dolĉajn emociojn, kiuj trapasis lian animon, kvankam ŝarĝita per malhonoriga kruco; li iris al la morto, sed por vivi la ĉielan vivon en la hejmo de sia Patro. 

- Sankta Aŭgusteno (Spirito). 
Parizo, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro XXVII - Petu, kaj vi ricevos - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment