Thursday, November 28, 2013

Reviviĝo kaj reenkarniĝo (II)

5. Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, ĉefo inter la Judoj; tiu venis al li nokte, kaj diris al li: Rabeno, mi scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; ĉar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li. Jesuo respondis kaj diris al li:  Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio. Nikodemo diris al li: Kiel povas homo naskiĝi, kiam li estas maljuna? ĉu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi? 

Jesuo respondis: Vere,vere, mi diras al vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio. Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas el la Spirito, estas Spirito. Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj. La vento blovas, kie ĝi volas, kaj ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras; tia estas ĉiu, kiu estas naskita de la Spirito. Nikodemo respondis kaj diris al li: Kiel povas tio fariĝi? Jesuo respondis kaj diris al li: Vi estas instruisto en Izrael, kaj ĉu vi ne scias tion? Vere, vere, mi diras al vi: Kion ni scias, tion ni parolas, kaj kion ni vidis, tion ni atestas; kaj vi homoj ne akceptas nian ateston. Se mi aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel  vi kredos, se mi diros enĉielajn? (Johano, 3:1-12).

6. La penso, ke Johano, la Baptisto, estis Elija, kaj ke la profetoj povis revivi sur la tero, troviĝas en pluraj lokoj de l' Evangelioj, precipe en tiuj transskribitaj supre (§§ 1, 2, 3). Se tiu kredo estus eraro, Jesuo ne preterlasus kontraŭbatali ĝin, kiel li batalis kontraŭ tiom da aliaj; tute kontraŭe, li aprobis ĝin per sia tuta aŭtoritateco, kaj ĝin starigis kiel principon kaj kiel nepran kondiĉon, kiam li diris: "Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio"; kaj li insistis, aldonante:  "Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj".

7. Tiuj ĉi vortoj:  "Se homo ne estas naskita el akvo kaj Spirito" estis interpretitaj en la senco de la reformo per la akvo de  la bapto; sed la primitiva teksto estis nur:  Ne renaskiĝas el la akvo kaj la Spirito, dum en iuj tradukoj, kie estis el la Spirito, oni anstataŭigis per el la Sankta Spirito, kio jam ne estas la sama penso. Ĉi tiu ĉefa punkto rezultas el la unuaj komentarioj pri la Evangelio, kiel iam estos konstatite sen ia dubo (1).

8. Por kompreni la veran sencon de tiuj vortoj, oni devas atenti la signifon de la termino  akvo, kiu ne estas tie uzita en sia propra senco. 

La konoj de la anktivuloj pri la fizikaj sciencoj estis tre neperfektaj; ili kredis, ke la tero eliĝis el la akvoj, kaj tial ili rigardis la  akvon kiel la absolutan generantan elementon; tial en Genezo estas legate: "La spirito de Dio ŝvebis super la akvo; estu firmaĵo inter la akvo; kolektiĝu  la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; la akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo." 

Laŭ tiu kredo, la akvo fariĝis la simbolo de la materia naturo, same kiel la Spirito estis la simbolo de l' intelekta naturo. Tiuj ĉi vortoj: "Se la homo ne renaskiĝas el la akvo kaj el la Spirito, aŭ en akvo kaj en Spirito", signifas do: "Se la homo ne renaskiĝas kun sia korpo kaj sia animo." Ĝuste en ĉi tiu senco ili estis komprenataj en la komenco.

Cetere tiu interpreto estas pravigata de jenaj vortoj: Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas el la Spirito, estas Spirito. Tie ĉi Jesuo faras klaran distingon inter la Spirito kaj la korpo. Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno, klare signifas, ke  nur la korpo originas el la korpo, kaj ke la Spirito estas sendependa de la korpo.

9.  La vento (2) blovas, kie ĝi volas; kaj ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras: oni povus kompreni, ke temas  pri la Spirito de Dio, kiu donas la vivon al tiu, al kiu Li volas, aŭ pri  l' animo de la homo; en ĉi tiu lasta senco, "Vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras" signifas, ke oni ne scias, kio estis, nek kio estos la Spirito. Se la Spirito, aŭ animo, estus kreita samtempe kun la korpo, oni scius, de kie li venas, ĉar oni konus lian komencon. Kia ajn estas la interpreto, tiu teksto konfirmas la principon de la antaŭekzisto de l' animo kaj, sekve, de la plureco de la ekzistadoj.

10. Kaj de post la tagoj de Johano, la Baptisto, ĝis nun, la regno de la ĉielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas ĝin. Ĉar ĉiuj profetoj kaj la leĝo profetis ĝis Johano. Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estis Elija, kiu estis venonta. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu. (Mateo, 11:12-15).

11. Se la principo de la reenkarniĝo, esprimita en la Evangelio laŭ Sankta Johano, povis esti laŭvorte interpretita en senco pure mistika, ne sama okazas pri jena peco el la Evangelio laŭ Sankta Mateo, kiu permesas neniun konfuzon: tiu estis Elija, kiu estis venonta; ĉi tie ne estas figuro, nek alegorio: ĝi estas pozitiva aserto. – "De post la tagoj de Johano, la Baptisto, ĝis nun, la regno de la ĉielo estas perfortata." Kion signifus tiuj paroloj, se Johano, la Baptisto, ankoraŭ vivis en tiu momento? Jesuo klarigas la vortojn, dirante: "Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estis Elija, kiu estis venonta." Nu, ĉar Johano ne estis alia ol Elija, tial Jesuo aludas al la tempo, kiam Johano vivis kun la nomo Elija. "Ĝis nun, la regno de la ĉielo estas perfortata", estas ankoraŭ aludo al perforto de la Mosea leĝo, kiu ordonis la ekstermadon de la malfideluloj, por ke la elektita popolo havu la Promesitan Landon, la Paradizon de la Hebreoj, dum, laŭ la nova leĝo, oni gajnas la ĉielon per karito kaj dolĉeco.

Poste li aldonas:  Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu. Tiuj ĉi paroloj, tiel ofte ripetataj de Jesuo, klare diras, ke ne ĉiuj havis kapablojn, por kompreni iujn veraĵojn.

12. Reviviĝos Viaj mortintoj, miaj kadavroj releviĝos. Vekiĝu kaj  ĝoju vi, kuŝantaj en la tero; ĉar roso sur la kreskaĵoj estas Via roso, kaj la tero elĵetos la mortintojn. (Jesaja, 26:19).

13. Tiu ĉi peco de la teksto de Jesaja estas ankaŭ tute klara: "Reviviĝos Viaj mortintoj". Se la profeto intencus paroli pri la spirita vivo, se li volus diri, ke tiuj, kiujn oni mortigis, ne estas mortaj kiel Spiritoj, li estus dirinta: ili vivas ankoraŭ, kaj ne  ili reviviĝos. En spirita senco, tiuj vortoj estus malsaĝaj, ĉar ili subkomprenigus interrompon de la vivo de l' animo. En  la senco de morala reformo, ili estus la neo de l' eternaj punoj, ĉar ili starigas kiel principon, ke ĉiuj  mortintoj reviviĝos.

(1) La traduko de Osterwald estas konforma al la primitiva teksto; ĝi diras  ne renaskiĝas el la akvo kaj el la Spirito; la traduko de Sacy diras: el la Sankta-Spirito; la traduko de Lamennais: el la Spirito Sankta.

- Allan Kardec.

(2) En la Esperanta traduko estas  vento anstataŭ "spirito".


Ekstraktita el Ĉapitro IV - Neniu povos vidi la Regnon de Dio, se li ne naskiĝos denove - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment