Sunday, December 1, 2013

Ligiloj de familio, fortigataj de la reenkarniĝo kaj rompataj de l' unusoleco de l' ekzistado

18. La ligiloj de familio neniel estas detruataj de la reenkarniĝo, kiel pensas iuj personoj; male, ili estas fortigataj kaj restreĉataj; la kontraŭa principo ilin ja detruas.

La Spiritoj formas en la spaco grupojn aŭ familiojn, interplektitajn per amo, simpatio kaj simileco de inklinoj. Tiuj Spiritoj, feliĉaj esti kune, serĉas unuj aliajn; la enkarniĝo nur momente apartigas ilin, ĉar, reenirinte en la vagantecon, ili denove renkontas unuj aliajn, kiel amikoj, revenintaj post vojaĝo. Ofte ili eĉ akompanas unuj aliajn en sia enkarniĝo, kaj ĉi tie ili kolektiĝas en unu sama familio, aŭ en unu sama rondo, por la celo kune labori por sia reciproka progresado. Se unuj enkarniĝis kaj aliaj ne, ĉiuj tamen estas kunigitaj per la penso; la liberaj zorgas pri la malliberaj; la pli progresintaj klopodas, por progresigi la aliajn. Post ĉiu ekzistado ili ĉiuj faris paŝon sur la vojo de la perfektiĝo; ju malpli alligitaj ili estas al la materio, des pli granda ilia reciproka amo ĝuste tial, ke dank’ al ĝia pli granda subtileco tiun amon jam ne konfuzas egoismo nek la nuboj de la pasioj. Tiel ili povas do trapasi senliman nombron da enkorpaj ekzistadoj sen ia ajn rompo de ilia reciproka amo.

Estu bone komprenate, ke ni parolas tie ĉi pri la reala amo, de animo al animo, la sola, kiu postvivas la detruadon de la korpo, ĉar la estuloj, alligitaj sur la tero nur per la sentumoj, havas nenian motivon, por serĉi unu la alian en la mondo de la Spiritoj. Daŭraj estas nur la  spiritaj inklinoj; la karnaj inklinoj estingiĝas kun la kaŭzo, kiu ilin naskas; nu, tia kaŭzo ne ekzistas en la mondo la de Spiritoj, sed la animo ekzistas ĉiam. Koncerne la personojn, kuniĝintajn nur por ia intereso, tiuj vere nenio estas unu por la alia;  la morto ilin disigas sur la tero kaj en la ĉielo.

19. La alligiteco kaj la korinklino, ekzistantaj inter parencoj, estas signo de l' antaŭa simpatio, kiu alproksimigis ilin; tial oni diras pri persono, kies karaktero, gustoj kaj inklinoj havas nenian similecon kun tiuj de liaj, aŭ ŝiaj, parencoj, ke li, aŭ ŝi, ne apartenas al la familio. Tion dirante, oni esprimas veron pli grandan, ol kiel oni kredas. Dio permesas en la familioj tiujn enkarniĝojn de Spiritoj antipatiaj aŭ fremdaj, por la duobla celo, ke ili servu kiel provo por unuj kaj kiel rimedo de progreso por aliaj. Ĉar la maliculoj iom post iom perfektiĝas en la kontakto kun la bonuloj per la zorgoj, kiujn ili ricevas de ĉi tiuj lastaj; ilia karaktero mildiĝas, iliaj moroj puriĝas, la antipatioj estingiĝas; tiel efektiviĝas la kunfandiĝo de la diversaj kategorioj de Spiritoj, same kiel sur la tero kunfandiĝas la rasoj kaj popoloj. 

20. La timo al la senfina grandiĝado de la parencaro, sekve de la reenkarniĝo, havas egoisman fundon; ĝi nur pruvas, ke oni ne sentas amon sufiĉe larĝan, por ampleksi grandan nombron da personoj. Ĉu patro, kiu havas plurajn infanojn, amas ilin malpli, ol se li havus nur unu? Sed la egoistoj trankviliĝu, tia timo ne havas fundamenton. El la fakto, ke iu homo havis dek enkarniĝojn, ne sekvas, ke li trovos en la mondo de la Spiritoj dek patrojn, dek patrinojn, dek edzinojn, kaj proporcian nombron da infanoj kaj da aliaj parencoj; li tie retrovos ĉiam la samajn objektojn de sia amo, kun kiuj li sur la tero rilatis per ligiloj de malsamaj naturoj aŭ, eble, de la sama naturo.

21. Ni vidu nun la sekvojn de la doktrino kontraŭ la reenkarniĝo. Tiu doktrino nepre nuligas la antaŭekziston de l' animo; ĉar la animoj estus kreataj samtempe kiel la korpo, nenia antaŭa ligilo ekzistus inter ili; ili estus tute fremdaj unuj al la aliaj; la patro estus fremda al sia filo; la parenco ĉe la familioj, sekve de tio, estus limigita nur al la korpa parenceco, sen ia spirita ligilo. Estus do nenia motivo, por ke iu gloru sin, ke li havis kiel prapatrojn eminentajn personojn. Laŭ la reenkarniĝa doktrino, prapatroj kaj posteuloj eble estis konatoj unuj de aliaj, eble vivis kune, amis unuj aliajn, kaj troviĝas kune denove por restreĉigi siajn simpatiajn ligilojn.

22. Tio pri la pasinteco. Pri l' estonteco, laŭ la fundamentaj dogmoj, elfluantaj el la ne-reenkarniĝo, la sorto de l' animoj estas neŝanĝeble fiksita post unu sola ekzistado. La definitiva fiksado de la sorto rezultigas la ĉeson de ĉiu progreso, ĉar, se fariĝas iu ajn progreso, jam ne estas definitiva sorto; laŭ tio, se ili bone aŭ malbone vivis, la animoj iras tuj en la loĝejon de la feliĉuloj aŭ en la eternan inferon; ili estas do tuj apartigataj por ĉiam kaj sen ia espero iam realproksmiĝi, kaj tial, patroj, patrinoj  kaj infanoj, edzoj kaj edzinoj, fratoj, fratinoj, amikoj, neniam estas certaj revidi unuj aliajn: tio estas la plej absoluta rompo de la ligiloj de familio.  

Per la reenkarniĝo kaj la progreso, kiu estas ĝia sekvo, ĉiuj, kiuj sin reciproke amis, retrovos unuj aliajn sur la tero kaj en la spaco, kaj kune gravitos al Dio. Se iuj falis sur la vojon, tiuj malfruigas sian progreson kaj sian feliĉon, sed la espero neniel perdiĝas; helpataj, kuraĝigataj kaj subtenataj de tiuj, kiuj amas ilin, ili iam eliros el la ŝlimejo, en kiun ili falis. Per la reenkarniĝo, fine, ekzistas porĉiama solidareco inter la enkarniĝintoj kaj la elkarniĝintoj, kaj de tiu solidareco venas plistreĉiĝo de l' amligiloj.

23. Resume, kvar alternativoj prezentiĝas al la homo pri lia posttomba estonteco:  1-e, la neniiĝo, laŭ la materialisma doktrino;  2-e, la ensorbiĝo en la uni versalan tutaĵon, laŭ la panteisma doktrino;  3-e, la individueco kun definitiva fikseco de la sorto, laŭ la doktrino de la Kristanaj Eklezioj;  4-e, la individueco kun senlima progresado, laŭ la spiritisma doktrino. Laŭ la du unuaj, la ligiloj de familio estas rompataj ĉe la morto, kaj al la animoj restas nenia espero retrovi unuj aliajn; laŭ la tria, la animoj havas la eblon de reciproka revido, kondiĉe, ke ili iru en la saman medion, kaj tiu medio povas esti tiel la infero, kiel la paradizo; laŭ la plureco de l' ekzistadoj, kiu estas nedisigebla de l' iompost-ioma progresado, estas certeco pri la kontinueco de la rilatoj inter homoj, kiuj amis unuj aliajn, kaj  ĝuste tio formas la veran familion.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro IV - Neniu povos vidi la Regnon de Dio, se li ne naskiĝos denove - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

No comments:

Post a Comment