Thursday, October 31, 2013

Pri la preĝo por la mortintoj kaj la suferantoj Spiritoj

18. La suferantaj Spiritoj petas preĝon; ĝi estas utila al ili, ĉar, konstatante, ke oni pri ili pensas, ili sentas sin malpli forlasitaj, malpli malfeliĉaj. Sed la preĝo faras sur ilin pli rektan agadon: ĝi relevas ilian kuraĝon, instigas en ili la deziron altiĝi per pento kaj repago, kaj eble ĝi deturnas de la malbono ilian penson; en tiu ĉi senco ĝi povas ne nur mildigi, sed ankaŭ malplidaŭrigi iliajn suferojn.

19. Iuj personoj ne konsentas pri la preĝo por la mortintoj, ĉar, laŭ ilia kredo, la animo havas unu nuran alternativon, nome, esti savita aŭ kondaminita al eternaj suferoj; en ambaŭ okazoj la preĝo estas do senutila. Ne diskutante la valoron de tia opinio, ni konsentu por momento pri la realeco de l' eternaj suferoj pro nepardonindaj kulpoj kaj ke niaj preĝoj estas senpovaj, por meti finon al tiuj suferoj. Ni demandas, ĉu en tiu hipotezo estas logike, kariteme kaj kristane rifuzi la preĝon por la kondamnitoj? Kiom ajn senpovaj por liberigi ilin, ĉu niaj preĝoj  ne estus por tiuj malfeliĉaj Spiritoj montro de kompato, kapabla mildigi iliajn suferojn? Sur la tero, kiam iu estas kondamnita al dumviva punlaboro, eĉ tiam, se ekzistas nenia espero, ke estos konsentita al li pardono, ĉu estas malpermesite al iu karitema persono helpi lin treni siajn katenojn, por ĉi tiujn malplipezigi?  Kiam iu estas trafita de nekuracebla malsano, ĉu oni lin forlasu sen ia malakrigo de liaj doloroj, nur tial, ke neniom da espero oni havas por lia resaniĝo?  Ĉu oni devas forlasi lin sen ia konsolo? Ekpensu, ke inter la kondaminitoj povas troviĝi persono, kiu estis al vi kara, iu amiko, eble patro, patrino aŭ filo: ĉar, laŭ via opinio, li ne povas esperi pardonon, ĉu tial vi rifuzus al li glason da akvo, por kvietigi lian soifon? ian balzamon, por sekigi liajn vundojn? ĉu vi ne farus por li tion, kion vi farus por dumviva kondamnito? ĉu vi ne donus al li ateston de amo, de konsolo? Sendube, ĉar tiel vi kondutus kies kristano. Kredo, kiu ŝtonigas la koron, ne povas harmonii kun la kredo je iu Dio, kiu lokas en la unua rango de la devoj la amon al la proksimulo. 

La neeterneco de la suferoj ne neprigas la malkonfirmon de puno dumtempa, ĉar Dio, per Sia justeco, ne povas intermiksi bonon kaj malbonon; nu, nei en tiu okazo la efikecon de la  preĝo estus nei la efikecon de la konsolo, de la kuraĝigoj kaj de la bonaj konsiloj; estus nei la forton, kiun ni ĉerpas el la morala helpo de la homoj, kiuj volas nian bonon.

20. Aliaj sin bazas sur pli verŝajna motivo: la nefleksebleco de la diaj dekretoj. Dio, ili diras, ne povas ŝanĝi Siajn decidojn laŭ peto de Siaj kreitoj; alie, nenio estus fiksa en la mondo. La homo nenion do havus por peti de Dio, sed devus nur submetiĝi kaj adori Lin.  

En ĉi tiu rezonado montriĝas falsa apliko de la neŝanĝebleco de la dia leĝo, aŭ pli bone, nescio pri la leĝo koncerne la estontan punon. Tiun leĝon malkaŝas la Spiritoj de la Sinjoro, hodiaŭ, kiam la homo estas matura por kompreni, kio en la kredo estas konforma aŭ kontraŭ al la diaj atributoj.

Laŭ la dogmoj  de l' absoluta eterneco de la suferoj, ne estas konsiderataj favore al la kulpulo ties konsciencriproĉoj kaj pento; por li ĉia deziro je pliboniĝo estas senutila: li estas kondamnita restadi por eterne ĉe la malbono. Se li estas kondamnita por difinita tempo, la puno ĉesos tuj, kiam tiu tempo forpasos; sed kiu diras, ke li tiam ekhavos pli bonajn sentojn?  Kiu diras, ke laŭ la ekzemplo de multaj kondamnitoj de sur la tero, ĉe ilia eliro el la malliberejo, li ne estos tiel malbona, kiel antaŭe? En la unua  okazo, oni konservus en la doloro de la puno homon revenintan al la bono; en la dua okazo, oni pardonus tiun, kiu restas kulpa. La leĝo de Dio estas pli antaŭvidema; ĉiam justa, senpartia kaj favorkora, ĝi fiksas nenian daŭron por la puno, kia ajn ĉi tiu estas; ĝi resume konsistas en la jeno:

21. "La homo suferas ĉiam la konsekvencon de siaj kulpoj: nenia malobeo je la leĝo de Dio restas nepunita. 

"La severeco de la puno estas proporcia al la graveco de la kulpo.

"La daŭro de la puno pro ia ajn kulpo estas nedifinita; ĝi dependas de la pento de la kulpulo kaj de ties reveno al bono;  la puno daŭras tiel longe kiel la obstinado en malbono; ĝi estus eterna, se la obstinado estus eterna; ĝi estas mallongedaŭra, se la pento rapidas. 

"Tuj kiam  la kulpulo petas kompaton, Dio aŭdas kaj sendas al li la esperon. Sed la simpla bedaŭro pro la farita malbono ne sufiĉas: repago estas necesa; tial la kulpulo estas submetata al aliaj provoj, en kiuj li povas, ĉiam per sia volo, fari la bonon, por repagi la malbonon, kiun li kaŭzis. 

"Tiel la homo estas konstante la arbitracianto de sia propra sorto; koncernas lin mem mallongigi aŭ senlime daŭrigi sian turmenton; lia feliĉo, aŭ malfeliĉo, dependas de lia volo fari bonon."

Tia estas la leĝo, leĝo neŝanĝebla kaj konforma al la boneco kaj la justeco de Dio.

La kulpa kaj malfeliĉa Spirito ĉiam povas do savi sin mem: la leĝo de Dio diras, sub kia kondiĉo li povas tion fari. Kio plej ofte mankas al li, tio estas volo, forto, kuraĝo; se, per niaj preĝoj, ni inspiras al li tiun volon, ni subtenas kaj kuraĝigas lin; se, per niaj konsiloj, ni al li donas la lumon, kiun li bezonas, anstataŭ peti Dion rompi Sian leĝon, ni fariĝas instrumentoj por la plenumo de Lia Leĝo de amo kaj karito, en kiu Li permesas al ni partopreni, por ke ni donu mem pruvon de karito.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXVII - Petu, kaj vi ricevos - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Wednesday, October 30, 2013

Kompreneblaj preĝoj

16. Se do mi ne scios la signifon de la voĉo, mi estos rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro. — Ĉar se mi preĝas per lingvo, mia spirito preĝas, sed mia intelekto estas senfrukta. — Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen ĉe via dankesprimo? ĉar li ne scias, kion vi diras. — Ĉar vi ja bone dankesprimas, sed la alia ne estas edifata. (Paŭlo, I. Korintanoj, 14:11, 14, l6, l7.) 

17. La preĝo havas valoron nur laŭ la penso, kiun oni alligas al ĝi; nu, ne estas eble alligi penson al io, kion oni ne komprenas, ĉar, kion oni ne komprenas, tio ne povas tuŝi la koron. Por la granda plimulto, la preĝoj, en lingvo, kiun la aŭdantaro ne komprenas, estas nur amaso da vortoj, nenion dirantaj al la spirito. Por ke la preĝo tuŝu la koron, ĉiu vorto devas veki ian ideon, sed, se oni ne komprenas la vorton, nenian ideon ĝi povas naski. Oni ĝin diras kiel simplan formulon, kiu estas pli aŭ malpli efika, laŭ la nombro de la ripetoj; multaj preĝas pro devo, kelkaj eĉ pro konformeco al la moro; tial ili kredas sin kvitaj, preĝinte difinitan nombron da fojoj kaj laŭ tia aŭ alia ordo. Dio legas en la fundo de la koroj; Li vidas la penson kaj la sincerecon. Opinii, ke Li estas pli sentema por la formo ol por la fundo, estas malaltigi Lin.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXVII - Petu, kaj vi ricevos - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Tuesday, October 29, 2013

Agado de la preĝo

9. La preĝo estas alvoko; per ĝi la homo ekrilatas, per la penso, kun la estulo, al kiu li sin turnas. Ĝia celo povas esti peto, danko aŭ laŭdo. Oni povas peti por si mem aŭ por alia, por la vivantoj aŭ por la mortintoj. La preĝoj, adresataj al Dio, estas aŭskultataj de la Spiritoj, komisiitaj por plenumi Lian volon; la preĝoj adresataj al la bonaj Spiritoj estas transportataj al Dio. Kiam oni preĝas al estuloj aliaj ol Dio, oni turnas sin al simplaj perantoj aŭ propetantoj, ĉar nenio povas fariĝi sen la volo de Dio.

10. Spiritismo komprenigas la agadon de la preĝo, klarigante la manieron de transsendo de la penso, ĉu la estulo, al kiu ni preĝas, kontentigas nian vokon, ĉu nia penso nur atingas lin. Por kompreni, kio okazas en tiu momento, ni devas prezenti al ni ĉiujn enkarniĝintajn kaj elkarniĝintajn estulojn entenataj en la universa fluidaĵo, kiu plenigas la spacon, same kiel sur la tero nin tute ĉirkaŭas la atmosfero. Tiu fluidaĵo ricevas de la volo ioman impulson; ĝi estas la kondukilo de la penso, same kiel la aero estas kondukilo de la sono, kun tiu diferenco, ke la vibroj de l' aero estas ĉirkaŭlimigitaj, dum la vibroj de l' universa fluidaĵo disetendiĝas senfine. Kiam do la penso estas direktata al iu ajn estulo, sur la tero aŭ en la spaco, de enkarniĝinto al elkarniĝinto, aŭ inverse, de unu al la alia ekestas ia fluidaĵa fluo, kiu transportas la penson, same kiel la aero transigas la sonon.

La energio de la fluo estas proporcia al la energio de la penso kaj de la volo. Tiel la preĝo, direktata al la Spiritoj, estas aŭdata de ĉi tiuj, kie ajn ili troviĝas; tiel la Spiritoj komunikiĝas inter si, ili sendas al ni siajn inspirojn, telepatiaj interrilatoj efektiviĝas inter enkarniĝintoj.  

Tiu ĉi klarigo koncernas precipe la homojn, kiuj ne komprenas la utilecon de la preĝo pure mistika; ĝi ne celas materialigi la preĝon, sed komprenigi ties efikon, montrante, ke la preĝo povas rekte kaj efektive agi; tiu agado tamen estas ĉiam subordigita al la volo de Dio, la superega juĝanto, la sola kapabla fari ĝin efika.

11. Per la preĝo, la homo vokas al si la helpon de la bonaj Spiritoj, kiuj venas subteni lin en liaj bonaj decidoj kaj inspiri al li bonajn  pensojn; li tiel akiras la moralan forton, kiun li bezonas, por venki la malfacilaĵojn kaj por repreni la rektan vojon, se li dekliniĝis; per ĝi li povas ankaŭ deturni de si la malbonaĵojn, kiujn li altirus al si per sia propra kulpo. Ekzemple: homo vidas sian sanon ruinigita pro ekscesoj, al kiuj li sin fordonis, kaj trenas ĝis la fino de siaj tagoj vivon de suferoj; ĉu li rajtas lamenti, se li ne sukcesas resaniĝi? Ne, ĉar li povus trovi en la preĝo forton kontraŭ la tentoj.

12. Se oni dividos la malbonaĵojn de la vivo en du klasojn, el kiuj la unua konsistos el la malbonaĵojn, kiujn la homo ne povas eviti, kaj la dua el la ĉagrenoj, kies unua kaŭzo estas li mem pro siaj senzorgeco kaj ekscesoj, oni vidos, ke la dua klaso estas multe pli granda ol la unua. Estas do evidente, ke la homo estas la aŭtoro de la plimulto el siaj afliktoj, kaj ke li povus ilin ŝpari al si, agante ĉiam saĝe kaj prudente. 

Ne malpli evidente estas, ke tiuj malfeliĉoj estas rezultato de nia malobeo al la leĝoj de Dio, kaj ke se ni severe sekvus tiujn leĝojn, ni estus tute feliĉaj. Se ni ne transpaŝus la limon de la neceseco en la kontentigo de niaj bezonoj, ni ne spertus la malsanojn, kiuj estas sekvoj de la ekscesoj, nek la suferojn, kuntrenatajn de tiuj malsanoj; se ni limigus nian ambicion, ni ne timus la ruinon; se ni ne volus supreniri pli alten, ol kiom ni povas, ni ne timus falon; se ni estus humilaj, ni ne suferus la elreviĝojn de la disbato de nia fiero; se ni praktikadus la leĝon de karito, ni ne estusklaĉemaj, enviemaj, ĵaluzaj, kaj ni evitus disputojn kaj malkonkordojn; se al neniu ni farus malbonon, ni ne timus venĝojn, ktp.

Ni konsentu, ke la homo nenion povas fari kontraŭ la aliklasaj malbonaĵoj; ke ĉiu preĝo estas senefika, por ke li ilin evitu: ĉu li ne estas ja tre feliĉa, ke li liberiĝas de ĉiuj malbonaĵoj naskitaj de lia konduto mem? Nu, pri tiuj ĉi la agado de la preĝo estas facile komprenebla, ĉar ĝi havas kiel efikon voki la edifan inspiron de la bonaj Spiritoj, peti de ili forton por kontraŭstari al la malbonaj pensoj, kies plenumiĝo povas esti al ni pereiga. En ĉi tiu okazo,  ilia klopodo ne celas, ĝustadire, deturni de ni la malbonaĵon, sed al ni mem evitigi la penson, kiu povas altiri la malbonaĵon; ili neniel malhelpas la plenumon de la dekretoj de Dio, nek rompas la validecon de la naturaj leĝoj; ili nur detenas nin de malobeo je tiuj leĝoj, gvidante nian liberan volon,  sed tion ili faras sen nia scio, en neperceptebla maniero, por ne kateni nian volon. La homo troviĝas tiam en la situacio de iu, kiu petas bonajn konsilojn kaj ilin praktikas, sed kiu estas ĉiam libera sekvi, aŭ ne, la konsilojn; Dio volas, ke tiel estu, por ke la homo havu la respondecon por siaj agoj kaj la meriton de l' elekto inter bono kaj malbono. Jen tio, kion la homo estas ĉiam certa ricevi, se li petas fervore, kaj precipe al kio oni povas apliki jenajn vortojn: "Petu, kaj vi ricevos."

Eĉ se la efikeco de la preĝo estus reduktita ĝis tia grado, ĉu ĝi ne donus grandegan rezultaton? Estis destinite al Spiritismo pruvi al ni la agmanieron de la preĝo, per la malkaŝo de la rilatoj inter la korpa kaj la spirita mondoj. Sed ĝiaj efikoj ne limiĝas nur je tio.  

Ĉiuj Spiritoj ĝin rekomendas; malakcepti la preĝon estas ne rekoni la bonecon de Dio; estas rifuzi al si mem la helpon de la Spiritoj, kaj al aliaj la bonon, kiun oni povas fari al ili.

13. Cedante al peto adresita al Li, Dio ofte celas rekompenci la intencon, la sindonemon kaj la fidon de la preĝanto; jen kial la preĝo de virtulo havas pli da merito en la okuloj de Dio kaj ĉiam pli da efikeco, ĉar malvirta kaj malica homo ne povas preĝi kun tiaj fervoro kaj fido, kiajn donas nur la vera pieco. El la koro de egoisto, de iu, kiu preĝas nur el la lipoj, povus eliri nur paroloj,  ne la impetoj de karito, kiuj al  la preĝo donas ĝian tutan povon. Oni tiel klare komprenas tion, ke, per instinkta movo, oni prefere rekomendas sin al la preĝoj de la personoj, kies konduton oni opinias plaĉa al Dio, ĉar tiuj personoj estas pli volonte aŭskultataj. 

14. Ĉar la preĝo plenumas agon kvazaŭ magnetisman, oni povus tial kredi, ke ĝia efikeco dependas de l' emanpotenco; sed ne estas tiel. Per tia magnetisma influo super la homoj, la Spiritoj, kiam necese, helpas la nesufiĉan povon de la preĝanto, aŭ agante rekte en lia nomo, aŭ donante al li momente esceptan forton, kiam ili opinias lin inda je tiu favoro, aŭ kiam la afero povas esti utila.

La homo, kiu ne konsideras sin sufiĉe bona, por havi favoran influon, sin ne detenu preĝi por alia, pro la penso, ke li ne indas aŭskulton. La konscio pri la propra malsupereco estas montro de humileco ĉiam agrabla al Dio, kiu taksas laŭmerite la kariteman intencon, kiu animas la homon. Ties fervoro kaj fido je Dio estas unua paŝo al lia reboniĝo, kiun la bonaj Spiritoj ĝojas stimuli. Forpuŝata estas nur la preĝo de  fierulo, kiu fidas sian povon kaj siajn meritojn kaj kiu opinias, ke li povas superforti la volon de l' Eternulo.

15. La povo de la preĝo kuŝas en la penso; paroloj, loko, momento ne gravas. Oni povas do preĝi ie kaj iam ajn, sola aŭ kune kun aliaj. La influo de loko kaj tempo dependas de la cirkonstancoj, kiuj povas favori la enpensiĝon.  La preĝo en kuneco plenumas pli povan agadon tiam, kiam ĉiuj preĝantoj elkore ligiĝas al sama penso kaj al sama celo,  ĉar fariĝas, kvazaŭ multaj krius samtempe kaj unisone. Sed, kion helpas, ke granda nombro da personoj kolektiĝas por preĝi, se ĉiu agas izole kaj individue? Cent homoj kunigitaj povas preĝi kiel egoistoj, dum du aŭ tri, unuigitaj en komuna aspiro, preĝas kiel veraj fratoj per  Dio, kaj ilia preĝo havos pli da povo, ol tiu de la cent aliaj.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXVII - Petu, kaj vi ricevos - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Monday, October 28, 2013

Efikeco de la preĝo

5. Pro tio mi diras al vi: Kion ajn vi petos, preĝante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ĝin havos. (Marko, 11:24).

6. Kelkaj personoj neas la efikecon de la preĝo, sin bazante sur la principo, ke, ĉar Dio konas niajn bezonojn, tial estas superflue ilin prezenti al Li. Tiuj personoj aldonas, ke ĉiujn aferojn en la universo interĉenas eternaj leĝoj kaj, sekve, ke niaj petoj  ne povas ŝanĝi la dekretojn de Dio.  

Sen ia dubo ekzistas naturaj kaj neŝanĝeblaj leĝoj, kiujn Dio ne povas nuligi laŭ la kaprico de ĉiu homo; sed de tio ĝis la kredo, ke ĉiuj cirkonstancoj de la vivo estas submetitaj al la fatalo, estas granda distanco. Se estus tiel, la homo estus nenio krom ia pasiva instrumento, sen libera volo kaj sen iniciativo. En ĉi tiu hipotezo, restus al li nur klini sian kapon sub la batoj de l' okazaĵoj, ne penante ilin eviti; li ne devus esti serĉinta ian rimedon por deturni  la fulmon. Li ne ricevis de Dio prudenton kaj intelekton por ilin ne uzi, volon por ne voli, agemon por sidi neaktive. La homo estas libera agi en unu direkto aŭ en alia, kaj tial liaj agoj havas por li mem kaj por aliaj sekvojn konformajn al tio, kion li  faras aŭ ne faras; per lia iniciativo fariĝos do okazoj, kiuj havas nenion komunan kun la fatalo kaj kiuj ne detruas la harmonion de l' universaj leĝoj, same kiel la trorapideco aŭ la malrapideco de montrilo de horloĝo ne nuligas la movadoleĝon, laŭ kiu estas konstruita ties mecanismo. Dio povas do cedi al iaj petoj, ne nuligante la nevariemon de la leĝoj, laŭ kiuj estas regata la tuto, ĉar Lia cedo restas ĉiam subordigita al Lia volo.

7. Estus mallogike konkludi el jena maksimo: "Kion ajn vi petos per la preĝo, tio estos donita al vi", ke sufiĉas peti por ricevi, kaj maljuste estus akuzi la Providencon, se Li ne plenumas ĉian peton, ĉar Li pli ĝuste ol ni scias, kio estas por nia bono. Tiel agas saĝa patro, kiu rifuzas al sia filo ion kontraŭan al ties intereso. Ordinare la homo vidas nur la nunan tempon; nu, se la sufero estas utila al estonta feliĉo de la homo, Dio lasos lin suferi, same kiel la kirurgo lasas pacienton suferi de operacio, kiu rehavigos al tiu la sanon.

Kion Dio donas al la homo, se ĉi tiu turnas sin al Li kun fido, tio estas kuraĝo, pacienco kaj rezignacio. Li konsentas ankaŭ la rimedojn, por ke la homo malimplikiĝu mem el embarasoj per ideoj inspiritaj de la bonaj Spiritoj: tiel, Dio lasas al la homo la meriton de ties propra konduto. Li helpas tiujn, kiuj helpas sin mem, laŭ la maksimo: "Helpu cin, kaj la ĉielo cin helpos", kaj ne tiujn, kiuj ĉion atendas de fremda helpo, ne uzante siajn proprajn kapablojn; sed plej ofte la homo preferus esti helpata per miraklo, farante nenian penon.

8. Ni prenu ekzemplon. Homo estas perdita en dezerto; li suferas teruran soifon; li svenas kaj falas sur la teron; li petegas Dion pri helpo, kaj atendas; sed neniu anĝelo venas alporti al li ion por trinki. Tamen bona Spirito  inspiras  al li la penson leviĝi kaj laŭiri unu el la vojetoj antaŭ li; tiam per ia mekanika ekmovo, streĉante ĉiujn siajn fortojn, li stariĝas kaj hazarde marŝas.  Alveninte al altaĵo, li ekvidas malproksime rivereton; ĉe tio, li reprenas kuraĝon.  Se li havas fidon, li ekkrios: "Dankon, Dio mia, pro la penso, kiun Vi inspiris al mi, kaj pro la forto, kiun Vi donis al mi." Se li ne havas fidon, li diros: "Kian bonan penson  mi mem havis!  Kian  bonan ŝancon  mi havis, preninte la dekstran, anstataŭ la maldekstra vojeto: la hazardo ja bonege servas al ni kelkfoje! Kiel feliĉa mi opinias min pro mia braveco kaj pro tio, ke mi ne senkuraĝiĝis!"

Sed, oni diros, kial la bona Spirito ne klare diris al la homo: "Sekvu tiun ĉi vojeton, kaj ĉe ties ekstremo vi trovos,  kion vi bezonas?" Kial la Spirito ne montriĝis al li, por lin gvidi kaj subteni en lia senhelpeco? Tiamaniere la Spirito estus konvinkinta lin pri la helpo de la Providenco. Unue, la Spirito tiel kondutis, por instrui al la homo helpi sin mem kaj uzi siajn proprajn fortojn; due, per la necerteco, Dio elprovas la fidon al Li kaj la submetiĝon al Lia volo. Tiu homo estis en la situacio de infano, kiu falis kaj kiu, se ĝi ekvidas iun, krias kaj atendas, ĝis tiu ĝin levos; sed, se ĝi vidas neniun, ĝi klopodas kaj ekstaras mem. 

Se la anĝelo, kiu akompanis Tobijan, dirus al li: "Mi estas sendita de Dio, por gvidi cin dum cia vojaĝo kaj por antaŭrigardi cin kontraŭ ĉia danĝero", Tobija havus nenian meriton; fidante nur al sia kunulo, li eĉ ne bezonus pensi; tial la anĝelo malkaŝis sian identecon nur ĉe la reveno.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXVII - Petu, kaj vi ricevos - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Sunday, October 27, 2013

Kvalitoj de la preĝo

1. Kiam vi preĝas, ne estu kiel la hipokrituloj; ĉar ili amas preĝi, starante en la sinagogoj kaj ĉe la anguloj de la stratoj, aŭ montri sin al homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon. Sed vi, kiam vi preĝas, eniru en vian ĉambreton, kaj ŝlosinte vian pordon, preĝu al via Patro, kiu estas en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos. Kaj dum via preĝado ne vante ripetadu, kiel la nacianoj; ĉar ili supozas, ke ili estos aŭskultitaj pro sia multvorteco. Ne estu similaj al ili; ĉar via Patro scias, kion vi bezonas, antaŭ ol vi petas de Li. (Mateo, 6:5-8).

2. Kaj kiam vi staras preĝante, pardonu, se vi havas ion kontraŭ iu; por ke ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, pardonu al vi viajn erarojn. Sed se vi ne pardonos, ankaŭ via Patro, kiu estas en la ĉielo, ne pardonos viajn erarojn. (Marko, 11:25-26).

3. Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaŭ por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn: Du homoj supreniris en la templon, por preĝi: unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto. La Fariseo, starante, preĝis kun si jene: Ho Dio, mi vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek eĉ kiel ĉi tiu impostisto. Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonaĵon el ĉio, kion mi akiras. Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis eĉ levi la okulojn al la ĉielo, sed batadis sian bruston, dirante: Ho Dio, estu favora al mi pekulo. Mi diras al vi: Ĉi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita. (Luko, 18: 9-14.)

4. La kvalitoj de la preĝo tie estas klare difinitaj de Jesuo: kiam vi preĝas, li diras, ne elmontriĝu publike, sed preĝu en sekreto; ne ŝajnigu, kvazaŭ vi multe preĝas, ĉar ne pro la multeco, sed pro la sincereco de la vortoj, vi estos aŭskultitaj; antaŭ ol preĝi, se vi havas ion kontraŭ iu, pardonu lin, ĉar preĝo ne povas plaĉi al Dio, se ĝi ne venas el koro, purigita de ĉia sento kontraŭ la karito; fine, preĝu humile, kiel la impostisto, kaj ne fiere, kiel la fariseo; ekzamenu viajn kulpojn kaj ne viajn bonajn kvalitojn, kaj se vi komparas vin kun aliaj, serĉu tion malbonan, kio estas en vi.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXVII - Petu, kaj vi ricevos - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Saturday, October 26, 2013

Senpaga mediumeco

7. La modernaj mediumoj  — ĉar ankaŭ la apostoloj havis mediumecon  — same ricevis senpage de Dio ian specialan kapablon, nome la kapablon esti interpretantoj de la Spiritoj, por la instruado al la homoj, por montri al ĉi tiuj la vojon de la bono kaj ilin gvidi al la kredo, kaj ne por vendi al la homoj vortojn ne apartenantajn al ili, mediumoj, ĉar tiuj vortoj ne estas produktaĵo de konceptado, de esploroj, nek de persona laboro de tiaj perantoj. Dio volas, ke la lumo venu al ĉiuj; Li ne volas, ke la plej malriĉa ĝin ne ricevu kaj povu diri: "Mi ne havas kredon, ĉar mi ne povis pagi por ĝi; mi ne havis la konsolon ricevi kuraĝigojn kaj montrojn de amo de tiuj, kiujn mi priploras, ĉar mi estas malriĉa." Jen kial la mediumeco estas nenies privilegio kaj troviĝas ĉie; fari ĝin io pagata estus do ĝin deturni de ĝia providenca celo.

8. Kiu konas la kondiĉojn, en kiuj la bonaj Spiritoj komunikiĝas, ilian abomenon al ĉia egoisma intereso, kaj scias, kiel malmulte sufiĉas, por ke ili foriru, tiu neniel povas akcepti, ke la superaj Spiritoj estas al la dispono de iu ajn, kiu ilin vokus por ia prezo po kunsido; la simpla komuna saĝo forpuŝas tian penson. Ĉu ne estas ankaŭ sakrilegio voki por mono la estulojn, kiujn ni respektas aŭ kiuj estas al ni karaj? Sendube oni povas tiamaniere ricevi manifestiĝojn, sed kiu povus garantii ilian sincerecon? La Spiritoj frivolaj, mensogemaj, petolaj kaj la multego da malsuperaj Spiritoj, neniel skrupulaj, ĉiam venas kaj estas pretaj respondi, kion oni demandas, tute ne zorgante pri la vero. Kiu volas do seriozajn respondojn, tiu devas unue serioze peti ilin, poste informiĝi pri la speco de simpatioj de la mediumo por la estuloj de la spirita mondo; nu, la unua kondiĉo, por havigi al si la bonvolemon de la bonaj Spiritoj, estas la humileco, la sindonemo, la abnegacio, la plej absoluta morala kaj materiala sinforgeso.

9. Krom la morala demando prezentiĝas ne malpli grava fakta afero, dependanta de la naturo mem de la priparolata kapablo. La serioza mediumeco ne povas esti kaj neniam estos ia profesio, ne nur, ĉar ĝi morale senkreditiĝus kaj baldaŭ identiĝus kun tiu de l' "antaŭdiristoj de la sorto", sed ankaŭ tial, ke materia baro tion kontraŭstaras; efektive, ĝi estas kapablo esence ŝanĝema, nedaŭra kaj varia, je kies konstanteco neniu do povas kalkuli. Por ekspluatisto ĝi estus, sekve, tute necerta fonto de enspezoj, kiu povus manki al li en la momento, kiam li ĝin plej bezonus. Tute alia afero estas talento akirita per lernado kaj laboro kaj kiu, pro tio mem, estas propraĵo, el kiu oni kompreneble rajtas tiri profiton. Sed la mediumeco ne estas ia arto, nek ia talento, kaj  tial ĝi ne povas fariĝi profesio; ĝi ne ekzistas sen kunlaborado de la Spiritoj; se Spiritoj mankas, jam ne estas mediumeco; la kapablo povas daŭri, sed ĝia ekzercado estas nuligita; tial, nenia mediumo en la mondo povas garantii la okazigon de ia spirita  fenomeno en difinita momento. Ekspluati la mediumecon estas do disponi pri io, kion oni efektive ne posedas; aserti la kontraŭon estas trompi tiun, kiu pagas; cetere ne pri si mem la ekspluatisto disponas; li starigas prezon por la kunlaborado de la Spiritoj, de l' animoj de la mortintoj; tia penso naskas instinktan senton de abomeno. Ĝuste tiu negocado, degenerinta en ekscesan kutimon, ekspluatata de ĉarlatanoj, de malkleraj, de kredemaj kaj de superstiĉaj homoj, motivis la malpermeson de Moseo. La moderna Spiritismo, kompreninte la seriozan flankon de l' afero kaj per la diskreditado, en kiun ĝi faligis tian ekspluatadon, levis la mediumecon ĝis la rango de misio.

10. Mediumeco estas io sankta, kion oni devas sankte, religie praktikadi. Ekzistas speco de mediumeco, postulanta en ankoraŭ pli absoluta maniero tiun kondiĉon, nome la kuraca mediumeco. La medicina doktoro donas la frukton de siaj studoj, kiujn li ofte faris koste de penigaj oferoj; la magnetizisto donas siajn proprajn emanaĵojn, ofte eĉ sian sanon: ili povas postuli por tio prezon; la sanigiva mediumo transdonas la sanigan emanaĵon de la bonaj Spiritoj: tiun li ne rajtas vendi. Jesuo kaj la apostoloj, kvankam malriĉaj, nenian pagon petis de la homoj, kiujn ili resanigadis.

Kiu do ne havas porvivon, tiu serĉu rimedon iel ajn, ne per mediumeco; se necese, li dediĉu al ĝi nur la tempon, je kiu li povas materiale disponi. La Spiritoj alte taksos liajn sindonemonkaj oferemon, sed, kontraŭe, forlasas la homojn, kiuj esperas fari el ili ŝtupon por sia altigo.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXVI - Donace vi ricevis, donace vi donu - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Vendistoj elpelitaj el la templo

5. Kaj ili venis en Jerusalemon; kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn kaj la aĉetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monŝanĝistoj kaj la seĝojn de la vendantoj de kolomboj; kaj ne permesis, ke oni portu ian vazon tra la templo. Kaj li instruis, kaj diris al ili: Ĉu ne estas skribite: Mia domo estas nomata domo de preĝo por ĉiuj popoloj?  Sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj. Kaj la ĉefpastroj kaj skribistoj aŭdis tion, kaj serĉis, kiamaniere pereigi lin; ĉar ili timis lin, ĉar la tuta homamaso miregis pro lia instruado.  (Marko, 11:15-18; Mateo, 21:12-13.)

6. Jesuo elpelis la vendantojn el la templo; per tia gesto li do kondamnis la negocadon de la sanktaj aferoj sub ia ajn formo . Dio ne  vendas Sian benon, nek Sian pardonon, nek la eniron en la regnon de la ĉielo; la homo ne havas do la rajton postuli pagon por ili.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXVI - Donace vi ricevis, donace vi donu - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Friday, October 25, 2013

PAGATAJ PREĜOJ

3. Kaj dum la popolo aŭskultis, li diris al siaj disĉiploj: Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj amas salutojn sur la placoj, kaj ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj ĉeflokojn en la festenoj; kaj  kiuj formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto longe preĝas . Ĉi tiuj ricevos pli severan kondamnon. (Luko, 20:45-47; Marko, 12:38-40; Mateo, 23-14.)

4. Jesuo diris ankaŭ: Igu neniun pagi vin por viaj preĝoj; ne faru kiel la skribistoj,  "kiuj formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto longe preĝas", tio estas, kiuj akaparas la riĉaĵojn. La preĝo estas ago de karitemo, impeto de la koro; postuli de alian pagon por preĝo, kiun por li oni turnas al Dio, estas fariĝi salajrata peranto; la preĝo fariĝas do ia formulo, kies longo estas proporcia al la alportata sumo. Nu, el la jenaj du aferoj unu estas certa: aŭ Dio mezuras, aŭ ne mezuras, Siajn gracojn laŭ la nombro de la paroloj; se multaj vortoj estas necesaj, kion helpas malmultaj aŭ preskaŭ neniaj al tiu, kiu ne povas pagi? tio estas manko de karito; se unu sola vorto sufiĉas, la ceteraj estas senutilaj; kial do postuli pagon por ili? tio estas malhonestaĵo. 

Dio ne vendas la bonaĵojn, kiujn Li konsentas. Kial do iu, kiu ne estas eĉ la disdonanto de tiuj favoroj, kiu ne povas garantii ties ricevon, postulu pagon por peto, kiu eble nenion rezultigos? Dio ne povus kondiĉigi konsenton de pardono, de bono aŭ de justaĵo, kiun oni petas de Lia favorkoreco, al ioma sumo da mono; alie, se la sumo ne estus pagita, aŭ se ĝi estus nesufiĉa, la justeco, la boneco kaj la pardonemo de Dio sin detenus de agado. La racio, la komuna saĝo, la logiko diras, ke Dio, la absoluta perfekteco, ne povus delegi al Siaj neperfektaj kreitoj la rajton tarifi Liajn verdiktojn. La justeco de Dio similas la Sunon: Ĝi ekzistas por ĉiuj, ĉu malriĉaj aŭ riĉaj. Se oni konsideras malmorale negoci pri favoroj de surtera suvereno, ĉu estus do morale vendi la gracojn de la Suvereno de l' Universo? 

La pagataj preĝoj havas alian malbonaĵon: kiu aĉetas ilin, tiu plej ofte opinias, ke li ne havas mem la devon preĝi, ĉar juĝas sin kvita, donante sian monon. Oni scias, ke la Spiritoj estas tuŝataj de la fervoro de tiu, kiu interesiĝas pri ili; kia povas esti la fervoro de homo, kiu komisias al alia preĝi anstataŭ li, kontraŭ pago? kia la fervoro de tiu alia, kiam li delegas sian mandaton aŭ iu tria, tiu ĉi al iu kvara ktp? Ĉu tio ne estas redukti la efikon de la preĝo al la valoro de kursohava mono?

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXVI - Donace vi ricevis, donace vi donu - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

KAPABLO SANIGI

1. Malsanulojn sanigu, mortintojn levu, leprulojn purigu, demonojn elpelu: donace vi ricevis, donace vi donu. (Mateo, 10:8.)

2. "Donace vi ricevis, donace vi donu", diris Jesuo al siaj disĉiploj; per tiu maksimo li ordonas, ke ni ne devigu alian pagi al ni ion, por kio ni mem nenion pagis; nu, kion la disĉiploj senpage ricevis, tio estis la kapablo sanigi malsanulojn kaj elpeli demonojn, tio estas, la malbonajn Spiritojn; tiun kapablon ili senpage ricevis de Dio, por mildigi la sorton de la suferantoj kaj por helpi la disvastigon de la kredo; Jesuo do rekomendis al ili ne fari el tia kapablo ian komercon, negocon aŭ vivrimedon.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXVI - Donace vi ricevis, donace vi donu - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Thursday, October 24, 2013

NE AFLIKTIĜU POR POSEDI ORON

9. Ne provizu oron nek arĝenton nek kupron en viajn zonojn, nek saketon por vojaĝo, nek du tunikojn, nek ŝuojn, nek bastonon; ĉar la laboranto meritas sian nutraĵon.

10. Kaj en iu ajn urbo aŭ vilaĝo, en kiun vi eniros, demandu, kiu tie estas inda; kaj loĝu ie, ĝis vi foriros. Kaj venante en la domon, salutu ĝin. Kaj se la domo estas inda, via paco venu sur ĝin; sed se ĝi ne estas inda, via paco revenu al vi. Kaj se iu ne akceptos vin, nek aŭskultos viajn vortojn, tiam forirante el tiu domo aŭ el tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj. Vere mi diras al vi: Pli elporteble estos por la lando de Sodom kaj Gomora en la tago de juĝado, ol por tiu urbo. (Mateo, 10:9-15.)

11. En tiu tempo, nenion strangan havis tiuj ĉi paroloj, kiujn Jesuo diris al siaj apostoloj, kiam li sendis ilin je l’ unua fojo por anonci la Bonan Novaĵon; tiuj vortoj estis konformaj al la patriarkaj moroj en Oriento, kie la vojaĝanto estis ĉiam akceptata en la tendon. Sed tiam la vojaĝantoj estis maloftaj; ĉe la modernaj popoloj la kresko de la cirkulado devis krei kutimojn novajn; kutimojn de l’ antikva  tempo oni trovas nur en malproksimaj regionoj, kien la granda movado ankoraŭ ne penetris; se Jesuo revenus hodiaŭ, li ne povus diri al siaj apostoloj: Vojiru sen provizaĵoj. Krom la ĝusta senco, tiuj paroloj havas ankaŭ moralan sencon tre profundan. Per  ili Jesuo instruis siajn disĉiplojn konfidi al la Providenco; cetere, nenion havante, ili ne povus tenti la avidecon de la homoj, kiuj ilin akceptus; tio estis rimedo, por distingi la karitemajn de l’ egoistaj; tial li diris: "Demandu, kiu estas inda vin  gastigi", tio estas, kiu estas sufiĉe humana, por doni gastigon al vojaĝanto, havanta nenion por pagi, ĉar tiuj estas indaj aŭdi viajn parolojn; laŭ ilia karitemo vi ekkonos ilin.

Pri tiuj, kiuj ne volos ilin akcepti, nek ilin aŭskulti, ĉu li konsilis al  siaj apostoloj tiujn malbeni, sin trudi, uzi perforton kaj ĝenon por ties konverto? Ne; tute simple kaj pure, ke ili iru aliloken kaj serĉu pli bonvolemajn homojn.

Tion saman konsilas Spiritismo al siaj adeptoj: Neniun konsciencon perfortu; neniun devigu  lasi sian kredon, por adopti la vian; ne anatemu tiujn, kiuj ne pensas same, kiel vi; akceptu tiujn, kiuj venas al vi, kaj lasu pace tiujn, kiuj vin forpelas. Memoru la parolojn de la Kristo: iam oni perforte prenadis la ĉielon, nun oni envenas per mildeco.

- Allan Kardec.


Ekstraktita el Ĉapitro XXV - Serĉu, kaj vi trovos - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.