Wednesday, July 3, 2013

ONI EKKONAS LA KRISTANON LAŬ LIAJ VERKOJ

"Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo." 

Aŭskultu ĉi tiun parolon de la Majstro, vi ĉiuj, kiuj malakceptas la spiritisman doktrinon, kvazaŭ ĝi estus demona verko. Malfermu viajn orelojn, ĉar alvenis la momento por aŭdi. 

Ĉu sufiĉas vesti la livreon de la Sinjoro por esti fidela servisto? Ĉu sufiĉas diri: "Mi estas kristano", por sekvi la Kriston? Serĉu la verajn kristanojn, kaj vi ilin ekkonos laŭ iliaj verkoj. "Bona arbo ne povas porti malbonajn fruktojn, nek malbona arbo doni bonajn fruktojn." "Ĉiu arbo, kiu ne portas bonajn fruktojn, estas dehakata kaj ĵetata en la fajron." Jen la paroloj de la Majstro; disĉiploj de la Kristo, komprenu ilin bone. Kiajn fruktojn portu la arbo de Kristanismo, potenca arbo, kies densaj branĉoj kovras per sia ombro parton de la mondo, sed ankoraŭ ne ŝirmanta ĉiujn, kiuj devas kolektiĝi ĉirkaŭ ĝi? La fruktoj de l' arbo de la vivo estas fruktoj de vivo, espero kaj fido. Kristanismo jam de pluraj jarcentoj predikas ĉiam tiujn diajn virtojn; ĝi penas disdoni siajn fruktojn, sed kiom malmultaj ilin rikoltas! La arbo estas ĉiam bona, sed la ĝardenistoj estas malbonaj. Ili volis konformigi ĝin al sia ideo; ili volis modeligi ĝin laŭ siaj bezonoj; ili ĝin tranĉis, malgrandigis, stumpigis; ĝiaj sensukaj branĉoj ne portas malbonajn fruktojn, ĉar ili jam fruktojn ne donas. La soifanta vojiranto, kiu haltas en ĝia ombro por serĉi frukton de espero, kapablan rehavigi al li forton kaj kuraĝon, vidas nur mizerajn branĉojn, kiuj antaŭsentigas uraganon. Vane li petas pri  la frukto de vivo la arbon de vivo: ĝiaj velkintaj folioj defalas; la mano de la homo tiel multe ilin tuŝadis, ke ĝi bruligis ilin!

Malfermu do viajn orelojn kaj viajn korojn, miaj tre amataj! Flegu tiun arbon de vivo, kies fruktoj donas eternan vivon. Kiu plantis ĝin, tiu admonas vin flegi ĝin amplene, ĉar vi iam vidos ĝin abunde porti siajn diajn fruktojn. Konservu ĝin tia, kia la Kristo ĝin donis al vi: ne stumpigu ĝin; ĝia vastega ombro volas etendiĝi sur la universon: ne tranĉu ĝiajn branĉojn. Ĝiaj  bongustaj fruktoj abunde falas, por nutri la soifantan vojiranton, kiu aspiras al sia celo; ne kolektu tiujn fruktojn, por ilin enmagazenigi kaj lasi putri, por ke ili utilu al neniu. "Estas multaj vokitoj kaj malmultaj elektitoj"; ĉar ekzistas multaj akaparistoj de la pano de la vivo, kiaj ekzistas de la materia pano. Ne alkalkulu vin al tiaj homoj; la arbo, portanta bonajn fruktojn, devas disdoni ilin al ĉiuj. Iru do serĉi la soifantojn; gvidu ilin sub la branĉojn de l' arbo kaj dividu kun ili la rifuĝon, kiun ĝi proponas al vi.  "Oni ne rikoltas vinberojn el dornarbetoj". Miaj fratoj, foriru do de tiuj, kiuj vokas vin, por prezenti al vi la rubusujojn de la vojo, kaj sekvu tiujn, kiuj gvidas vin al la ombro de l' arbo de vivo.

La dia Savanto, la modela justulo, diris, kaj liaj paroloj ne forpasos: "Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo, sed nur tiuj, kiuj faras la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo." 

La Mastro de la beno vin benu; la Dio de lumo vin prilumu; la arbo de la vivo abunde disdonu al vi siajn fruktojn! Kredu kaj preĝu! 

- Simeon (Spirito), Bordeaux, 1863.


Ekstraktita el la Ĉapitro XVIII de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec

PERSONAJ PROBLEMOJ

Vivanta fido ne estas transdonebla hereda propraĵo. Ĝi estas persona konkero. 

Vera feliĉo ne estas pruntebla varo.  Ĝi estas intima realiĝo. 

Ĉiela graco ne hazarde venas. Ĝi devas esti meritita. 

La plej bona karito ne estas tiu farata pere de aliaj. Praktiki ĝin devas ja ni mem. 

Morala forteco ne estas ia rezulto de aliulaj petoj. Ĝi originas el nia klopodo persiste agadi por la bono. 

Fidela espero ne fiksiĝas en nia koro per simpla infekto. Ĝi estas frukto de pli alta kompreno. 

Vera amo ne naskiĝas el la ombroj de deziro.  Ĝi estas neelĉerpebla kristalklara fonto el la eterna spirito. 

Reala scio ne estas ia en kelkaj tagoj farita konstruaĵo. Ĝi estas verko de la tempo. 

La paradizo neniam estos akirita per ruza aĉeto. Ĝi estas atingebla nur per nia forta volo eviti la purgatorion aŭ la inferon en nia propra konscienco. 

Neneigebla estas la protekto de la Supera Sfero al ni ĉiuj, kiuj ankoraŭ moviĝas en la ombro. Tamen, ve al ni, se ni ne serĉas la benojn de la lumo!...


Ekstraktita el la Ĉapitro 43 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Tuesday, July 2, 2013

VI MEM

Memoru, ke vi mem estas

la plej bona sekretario de via tasko, 

la plej aktiva propagandisto de viaj idealoj, 

la plej klara demonstracio de viaj principoj, 

la plej alta normo de la supera instruo, kiun via spirito sekvas, 

kaj la vivanta mesaĝo de la altaj pensoj, kiujn vi komunikas al aliaj. 

Ankaŭ ne forgesu, ke 

la plej granda malamiko de viaj plej noblaj faroj, 

la plena aŭ parta negacio de la altega idealismo, kiun vi diskonigas, 

la disonanca noto de la simfonio de la bono, kiun vi deziras ludi, 

la arkitekto de viaj afliktoj, 

kaj la detruanto de viaj okazoj de altiĝo - estas vi mem.


Ekstraktita el la Ĉapitro 42 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko) 

Monday, July 1, 2013

MALŜPAREMAJ FILOJ

"Sed revinante al si, li diris: Kiom da dungitoj de mia patro havas panon abunde, sed mi ĉi tie pereas de malsato!" - (Luko, 15:17)
Ekzamenante la figuron de la malŝparema filo, ĉiuj idealigas riĉulon, malŝparante materialajn eblojn ĉe la festenoj de la mondo.

La bildo, tamen, devu esti plivastigitan, entenante malsamajn aspektojn.

La malŝparemaj filoj ne spiras nur tie, kie la mono estas abunda.

Ili sin akomodas en ĉiuj kampoj de la homa aktiveco, glitante el diversaj pozicioj.

Grandaj scientistoj el la Tero estas malŝparemaj de la inteligenteco, distilante intelektajn venenojn, malindaj de la donoj, kies ili estis dotitaj. Altvaloraj artistoj malŝparas, kelkfoje, vane, la imagon kaj la sentemon, per malŝatindaj aventuroj, falante, fine, en la antron de la malstreĉado kaj de la krimo.

Ĉie, ni vidas la malŝparemajn de valoraĵoj, de scio, de tempo, de sano, de oportunaĵoj...

Estas ili, kiuj, kontemplante la simplajn kaj humilajn korojn, marŝante al Dio, poseditaj de vera konfido, sentas la grandegan angoron de la vaneco kaj, foraj de la intima paco, senkuraĝaj ekkrias:

- "Kiom da etaj dungitoj gardas la panon de la trankvileco, dum la malsato de paco turmentas min la spirito!"

La mondo restas plena de malŝparemaj filoj, kaj ĉiu horo, miloj da voĉoj eldiras afliktigajn ekkriojn egalaj al tiu ĉi.


Tradukita el la Ĉapitro 24 de "Pão Nosso (Nia Pano)" - Chico Xavier (de la Spirito Emmanuel)

DEFENDU VIN

Ne ŝanĝu viajn orelojn en ian svarmejon de onidiroj. Intrigo estas ia vipuro, kiu ennestiĝus en via animo. 

Ne turnu viajn okulojn en vidilojn de la klaĉemo. Tiuj bildoj, kiujn vi misformus, sin montrus ĉiam kripligitaj sur la ekrano de via menso. 

Ne faru el viaj manoj lancojn por lukti sen profito. Uzu ilin por la semado de bono. 

Ne malnobligu viajn kreipovajn kapablojn, centrante ilin en la mundumaj plezuroj. Vi respondos pri tio, kion vi faros el ili. 

Ne trudu al via imagemo konstantajn ekscitiĝojn. Viaj malnoblaj kreaĵoj turmentus vian internan mondon. 

Ne konduku viajn sentojn en la malsanecan plezuron suferi. Instruu ilin ĝui la plezuron servi. 

Ne elzorgu por vi la vojon al la paradizo, indikante al la aliaj la vojon al la infero. La irejo al la  ĉielo estos konstruata interne de vi mem.


Ekstraktita el la Ĉapitro 41 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Sunday, June 30, 2013

VI POVAS KREDI

Se vi en ĉiu momento parolos pri boneco, sed tamen ne estos bona, tio estos senutila por via feliĉo. 

Se via mano skribos belajn paĝojn, laŭ supera inspiro, kaj vi tamen ne stampos ilian belecon en via spirito, vi estos ia simpla seninteligenta stafeto. 

Se vi legos mirindajn librojn kun emocio kaj larmo, sed tamen ne efektivigos tion, kion vi legis, vi estos nenio alia ol tre malbona registrilo.  

Se vi pie tenados sincerajn konvinkojn pri fido, sed tamen ne renoviĝos por la bono laŭ tiuj konvinkoj, via menso estos nura hoko kun religiaj sentencoj. 

Se via gvidkapableco disciplinos multe da homoj, plibonigante ilin, kaj vi tamen ne disciplinos vin mem, la Leĝo traktos vin kun tia sama severeco, kun kiu ĝi uzas vin por perfektigi la aliajn. 

Se vi perfekte konos la lecionojn por via vojo kaj, en la mortemaj okuloj de la mondo, iros en la societon de herooj kaj sanktuloj, sed tamen ne praktikos la bonajn instruojn, kiujn vi konas, vi antaŭ la Diaj Leĝoj ĉiam rekomencos vian laboron, ĉiufoje pli kaj pli malfacile.  

Se vi jene vokos al Jesuo: Majstro kaj Sinjoro..., sed tamen ne volos lerni servi kun li, viaj vortoj sonos sen ia senco.


Ekstraktita el la Ĉapitro 40 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Saturday, June 29, 2013

KUN JESUO

Abnegacio estos al vi privilegio.  

Sufero glorigos vian vivon. 

Provado grandigos vian povon. 

Laboro estos konfidatesto sur via vojo. 

Oferado plej altigos viajn impulsojn. 

Malsaneco de la korpo estos saniga medikamento por via animo. 

Kalumnio honorigos vian taskon. 

Persekutado kontraŭ vi estos motivo, por ke vi benu multajn. 

Angoro plipurigos viajn esperojn. 

Malbono invitos vian spiriton al farado de bono. 

Malamo ekscitos vian koron al elmontroj de amo. 

La Tero kun siaj kontrastoj kaj senĉesaj renovigoj estos por la individua pliboniĝo benata lernejo, per kies purigaj lecionoj vi forlasos la egoismon, frakasitan por ĉiam.


Ekstraktita el la Ĉapitro 39 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Friday, June 28, 2013

NE DIFEKTU VIAN TAGON

Via incitiĝo solvos nenian problemon.  

Viaj ĉagrenoj ne ŝanĝas la naturon de la okazaĵoj. 

Viaj elreviĝoj ne faras tian laboron, kiun nur la tempo sukcesos plenumi. 

Via galhumoro ne modifas la vivon. 

Via doloro ne malhelpos, ke la suno morgaŭ brilu super bonuloj kaj malbonuloj. 

Via malĝojo ne prilumos vojojn. 

Via senkuraĝeco edifos neniun. 

Viaj larmoj ne anstataŭas la ŝviton, kiun vi devas verŝi por via propra feliĉo. 

Viaj plendoj, eĉ tiuj el la koro, neniam aldonos ĉe aliaj eĉ unu gramon da simpatio al vi. 

Ne difektu vian tagon. Lernu el la Dia Saĝo senfine senkulpigi, ĉiam konstruante kaj rekonstruante por la senlima bono.


Ekstraktita el la Ĉapitro 38 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)

Wednesday, June 26, 2013

FORGESO PRI LA PASINTECO

392. Kial la enkarniĝinta Spirito perdas memoron pri sia pasinteco?

“La homo ne povas nek devas ĉion scii; Dio, per Sia saĝeco, tiel volas. Sen la vualo, kaŝanta al li iujn aferojn, la homo estus kvazaŭ blindigita, kiel iu, kiu subite transpasus de mallumo en lumon. Per la forgeso de sia pasinteco, li pli bone konservas sian memon.”

393. Kial la homo, devas respondi por faroj, kaj kiel li povas elaĉeti kulpojn, kiujn li ne memoras? Kiel profiti sian sperton, akiritan dum ekzistadoj falintaj en forgeson? Estus kompreneble, ke la suferoj estus por li
leciono, se li memorus ties kaŭzojn; sed, ĉar tia memoro ne ekzistas, tial ĉiu ekzistado estas kvazaŭ la unua kaj, ankaŭ, tial, li ĉiam denove komencas vivi. Kiel konformigi tion al la justeco de Dio?

“En ĉiu nova ekzistado la homo posedas pli da inteligenteco kaj pli klare povas distingi bonon de malbono. Kiu estus lia merito en la okazo, se li memorus sian tutan pasintecon? Kiam la Spirito revenas al sia primitiva vivo (la spirita vivo), lia tuta pasinta vivo disvolviĝas antaŭ li: li vidas la erarojn, kiujn li faradis kaj kiuj estas la kaŭzo de lia suferado, kaj tion, kion li povus esti farinta por ilin eviti: li komprenas la justecon de sia pozicio kaj serĉas, tiam, ekzistadon, en kiu li povos plibonigi tiun finitan. Li penas ricevi suferojn similajn al tiuj, kiujn li jam spertis, aŭ la luktojn, kiujn li opinias plej taŭgaj por lia progresado, kaj petas la Superajn Spiritojn, ke ili helpu lin ĉe lia nova tasko; ĉar li scias, ke la Spirito, elektita kiel lia gvidanto dum tiu nova ekzistado, penos igi lin kompensi siajn erarojn, inspirante al li ian intuicion pri tiuj eraroj. Pro tiu intuicio mem vi instinkte rezistas kontraŭ krima penso aŭ deziro, vin ofte subite atakanta; plej ofte vi atribuas tiun reziston al la principoj, kiujn vi ricevis de viaj gepatroj; tamen vere ĝi estas voĉo de via konscienco, voĉo, kiu estas memoro pri via pasinteco, voĉo avertanta vin, ke vi ne falu denove, ke vi ne refaru samajn erarojn. Se la Spirito, paŝanta en tiu nova ekzistado, kuraĝe elportas kaj superas siajn provojn, li plinobliĝas kaj estas promociita en la hierarkio de la Spiritoj, kiam li revenas en ilian rondon.”

Se, dum la enkorpa vivo, ni ja ne tute klare memoras, kio ni estis, kaj la bonon aŭ malbonon, kiujn ni faris dum antaŭaj ekzistadoj, pri ĉio ni havas almenaŭ ian intuicion. Niaj instinktaj inklinoj estas memoro pri la pasinteco; kontraŭ tiuj inklinoj nia konscienco, kiu estas nia deziro ne plu fari samajn erarojn, admonas nin rezisti. (Rimarko de Allan Kardec)

394. Ĉu, en la mondoj progresintaj pli ol la nia, en tiuj, kie la Spiritojn ne turmentas fizikaj bezonoj aŭ malsanoj, kiaj la niaj, la homoj komprenas, ke ili estas pri feliĉaj ol ni? Feliĉo, ĝenerale dirate, estas relativa; ni ĝin sentas, komparante ĝin kun malpli feliĉa stato. Ĉar kelkaj el tiuj mondoj, kvankam pli bonaj ol nia, ne estas ja perfektaj, tial iliaj loĝantoj nepre havas motivojn por ĉagrenoj propraj al tiu medio. Ĉe ni, riĉulon ne maltrankviligas materialaj bezonoj, kiel malriĉulon; tamen li estas ja turmentata de zorgoj, kiuj maldolĉigas al li la vivon. Nu, mi demandas, ĉu, en sia pozicio, la loĝantoj en tiuj mondoj ne opinias sin tiel malfeliĉaj kiel ni, kaj ĉu ili ne lamentas pro sia sorto, ĉar, efektive, ili ne memoras ian pli malaltan ekzistadon por fari komparon?

“Al tio estas necese doni du malsamajn respondojn. El tiuj mondoj, pri kiuj vi parolas, estas kelkaj, kies loĝantoj tre klare kaj precize memoras siajn pasintajn ekzistadojn; vi komprenas, ke tiuj estuloj povas kaj scias taksi la feliĝon, kiun Dio permesas al ili ĝui; sed estas aliaj mondoj, kies loĝantoj, starantaj, kiel vi diras, en kondiĉoj pli bonaj ol viaj, ne havas malpli da ĉagrenoj, eĉ ne malpli da malfeliĉaĵoj; tiuj ne taksas sian feliĉon, ĉar ili ne memoras ankoraŭ pli malfeliĉan staton. Tamen, se ili ĝin ne taksas kiel homoj, ili ĝin taksas kiel Spiritoj.”

Ĉu tiu forgeso pri la pasintaj ekzistadoj, precipe tiam, kiam ili estis penigaj, ne estas io providenca, en kio elmontriĝas la Dia saĝeco? Nur en la superaj mondoj, kie la memoro pri la malfeliĉaj ekzistadoj estas nur malbela sonĝo, ili estas revokataj. Ĉu, en la malsuperaj mondoj, la unuaj malfeliĉaĵoj ne estus pliakrigitaj per la memoro pri ĉiuj, kiujn ni jam elportis? Ni do konkludu, ke ĉio, kion Dio faris, estas bone farita, kaj ke ne koncernas nin kritiki Liajn faritaĵojn nek diri la manieron, en kiu Li devus direkti la universon.
La memoro pri niaj antaŭaj individuecoj kunportus tre gravajn malutilojn; ĝi povus, ĉe iuj okazoj, nin treege humiligi; ĉe aliaj, flamigi nian fieron kaj, tial, bridi nian liberan volon. Dio donis al ni, por nia perfektiĝo, tion ĝuste necesan kaj sufiĉan, nome la voĉon de l’ konscienco kaj niajn instinktajn inklinojn; Li forprenis de ni nur tion, kio povus nin malutili. Ni ankoraŭ aldiru, ke, se ni memorus niajn antaŭajn farojn, ni do ankaŭ memorus tiujn de aliulo, kaj ke tiu ekkono povus plej malagrable efiki sur la sociaj interrilatoj; ĉar nia pasinteco ne ĉiam havigas al ni motivojn por gloro, tial ni ofte devas ĝoji, ke vualo estas sternita sur ĝi. Tio akordas perfekte kun la doktrino de la Spiritoj pri la mondoj superaj ol nia. En tiuj mondoj, kie regas nur bono, la memoro pri la pasinteco estas neniom dolora, kaj tial iliaj loĝantoj memoras siajn antaŭajn ekzistadojn, kiel ni memoras tion, kion ni faris hieraŭ. Ilia vivo en la malsuperaj mondoj, kiel ni diris, estas por ili nenio pli ol malbela sonĝo. (Rimarko de Allan Kardec)


Ekstraktita el Ĉapitro VII de la Dua Parto de "La Libro de la Spiritoj" - Allan Kardec

LIBERIGU VIAN ANIMON

Ne kateniĝu al la beleco de l’ efemeraj formoj. Floro baldaŭ forvelkos. 

Ne amasigu multekostaĵojn, kiuj pezus en la pesilo de la mondo. Ĉenoj el oro ligas tiel forte, kiel mankatenoj el bronzo. 

Ne sklaviĝu al la opinioj de ventkapuloj aŭ malkleruloj. “Incitatus”, ĉevalo de Kaligulo, povis manĝi el sitelo ornamita per perloj, tamen malgraŭ tio ĝi ne ĉesis esti ĉevalo. 

Ne nutru la avidecon pri posedaĵoj. La domoj de numismatoj estas ĉiam plenplenaj de moneroj, kiuj servis al milionoj da homoj kaj kies posedantoj jam malaperis. 

Ne perdu vian konstruantan liberecon pro homaj vidpunktoj. Kaptilo, malliberiganta danĝeran beston, estas egala al tiu, surprizanta senzorgan kanarion.  

Ne kredu al laŭdo, kiu atribuas al vi imagitajn kvalitojn. Kruelaj vespoj kelkfoje sin kaŝas en la kaliko de lilio.  

Ne turmentiĝu per la sopirego ekhavi iajn tujajn superaĵojn dum la surtera elprovado. La muzeoj dormadas plenŝtopitaj per vestoj de reĝoj kaj de aliaj “kadavroj de mortintaj superaĵoj”.


Ekstraktita el la Ĉapitro 37 de "Kristana Agendo" - Chico Xavier (de la Spirito Andreo Ludoviko)