Monday, December 23, 2013

Mallongigo de la vivo

28. Homo estas en agonio, potencata de kruelaj suferoj; oni scias, ke lia stato estas senesperiga; ĉu estas permesate ŝpari al li kelkajn momentojn da angoro, plirapidigante lian finon?

Kiu donus al vi la rajton antaŭjuĝi la decidojn de Dio? Ĉu Li ne povas konduki iun al la bordo de fosaĵo, el kie Li fortiros la homon, por devigi tiun ĉi reveni al si mem kaj havi aliajn pensojn? Kvankam la vivo de mortonto atingis sian ekstremon, neniu povas diri kun certeco, ke ties lasta horo venis. Ĉu la scienco neniam eraris pri tiuj antaŭdiroj?

Mi bone scias, ke estas okazoj, kiujn oni povas rigardi kiel senesperigajn; sed, se oni havas nenian fonditan esperon de definitiva reveno al la vivo kaj al la sano, ĉu oni ne konas sennombrajn ekzemplojn de tio, ke en la momento ellasi la lastan spiron, la malsanulo revigliĝas kaj reakiras siajn kapablojn dum kelkaj momentoj? Nu! tiu horo de graco, kiu estas donata al li, povas esti por li la plej grava; ĉar vi ne scias la pripensojn, kiujn lia Spirito eble faris dum la agonio, kaj kiajn turmentojn povas al li ŝpari ekfulmo de pento.

La materialisto, kiu vidas nur la korpon kaj neniel alkalkulas la animon, ne povas kompreni tiujn aferojn; sed la spiritisto, kiu scias, kio okazas post la tombo, konas la prezon de la lasta penso. Mildigu la lastajn suferojn tiom, kiom estos al vi eble; sed gardu vin, ke vi ne mallongigu la vivon, eĉ por unu minuto, ĉar tiu minuto povos ŝpari multajn larmojn en la estonteco.

- Sankta Ludoviko (Spirito). 
Parizo, 1860.


Ekstraktita el Ĉapitro V - Feliĉaj la afliktitoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Sunday, December 22, 2013

Ĉu oni devas meti finon al la provoj de sia proksimulo?

27. Ĉu oni devas meti finon al la provoj de sia proksimulo, kiam oni povas, aŭ ĉu oni devas, pro respekto al la planoj de Dio, lasi al la provoj liberan kuron?

Ni jam diris kaj rediris al vi tre ofte, ke vi estas sur tiu ĉi planedo por kulpelaĉeto, por kompletigi viajn provojn, kaj ke ĉio, kio okazas al vi, estas sekvo de viaj antaŭaj ekzistadoj, rento de la ŝuldo, kiun vi devas pagi. Sed tiu penso naskas ĉe iuj personoj pripensojn, kiujn estas necese kontraŭbatali, ĉar ili povas havi pereigajn efikojn.

Iuj pensas, ke, se oni estas sur la tero por kulpelaĉeti, estas necese, ke la provoj iru sian vojon. Iuj eĉ kredas, ke ne nur oni nenion devas fari por mildigi ilin, sed ke, kontraŭe, oni devas kunlabori por ilin fari pli profitaj, intensigante ilin. Tio estas granda eraro. Jes, viaj provoj devas ja sekvi la vojon, kiun Dio difinis por ili, sed ĉu vi konas tiun vojon? Ĉu vi scias, ĝis kiu punkto ili devas iri, kaj ĉu via favorkora Patro ne diris al la sufero de tiu aŭ de tiu alia el viaj fratoj: "Ci ne iros plu!"? Ĉu vi scias, ĉu Lia providenco ne elektis vin, ne kiel turmentilon, por pligravigi la suferojn de la kulpulo, sed kiel balzamon, por cikatri la vundojn, kiujn Lia justeco malfermis? Ne diru do, kiam vi vidas unu el viaj fratoj frapita: Tio estas la justeco de Dio, estas necese,  ke ĝi sekvu sian vojon; sed kontraŭe diru: Ni vidu, kiajn rimedojn nia kompatema Patro metis en miajn manojn, por mildigi la suferadon de mia frato. Ni vidu, ĉu miaj moralaj konsoloj, mia materia apogo, miaj konsiloj, povos helpi lin venki tiun provon kun  pli da energio, da pacienco kaj da rezignacio. Ni ja vidu, ĉu Dio metis en miajn manojn la rimedojn por ĉesigi tiun suferon; ĉu Li donis al mi ankaŭ kiel provon, eble kiel kulpelaĉeton, haltigi la malbonon kaj ĝin anstataŭigi per la paco.

Helpu do ĉiam  unu alian en viaj respektivaj provoj, kaj neniam rigardu vin mem kiel turmentilojn; kontraŭ tiu penso vigle staru ĉiu sentema homo, precipe ĉiu spiritisto; ĉar spiritisto, pli bone ol aliaj, devas kompreni la senliman bonecon de Dio. La spiritisto estu ĉiam konvinkita, ke lia tuta vivo devas esti praktikado de amo kaj de sindonemo; ke, kion ajn li faros, por kontraŭi la decidojn de la Sinjoro, tiuj decidoj plenumiĝos. Li povas do sentime fari ĉiujn klopodojn, por mildigi la amarecon de la kulpelaĉeto, sed li estu certa, ke nur Dio povas ĝin haltigi aŭ ĝin plilongigi, laŭ tio, kiel Dio mem juĝas oportune.

Ĉu la homo ne montrus treegan fieron, se li pretendus havi la rajton, por tiel diri, turni la armilon en la vundo? pligrandigi la dozon da veneno en la internaĵo de la suferanto, sub preteksto, ke tia estas lia kulpelaĉeto? 

Ho! rigardu vin mem ĉiam kiel instrumenton, elektitan por ĝin ĉesigi. Ni resumu tie ĉi: vi estas sur la tero por elaĉeti kulpojn; sed vi ĉiuj, senescepte, devas fari ĉiajn klopodojn, por mildigi la kulpelaĉeton de viaj fratoj, laŭ la leĝo de amo kaj karito.

- Bernardeno,  protektanta Spirito. 
Bordeaux, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro V - Feliĉaj la afliktitoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Friday, December 20, 2013

Memvolaj provoj

26. Vi demandas, ĉu estas permesate al la homo mildigi siajn provojn. Tiu ĉi demando kondukas nin al la jena: Ĉu estas permesate al dronanto klopodi por savi sin? ĉu al iu, en kiun penetris dorno, ĝin eltiri? ĉu al malsanulo voki kuraciston? La celo de la provoj estas ekzercadi  la intelekton tiom, kiom la paciencon kaj la rezignacion; iu homo povas naskiĝi en peniga kaj embarasa pozicio, speciale por trudi al si la serĉadon de rimedoj, por venki la malfacilaĵojn. La merito konsistas en tio, ke oni eltenu sen murmuro la sekvojn  de la neeviteblaj malbonaĵoj, ke oni persistu en la batalado, ke oni ne malesperu antaŭ fiasko, sed ne en ia senkuraĝiĝo, kiu estus pli mallaboremo ol virto.

Tiu demando kondukas nin al alia. Se Jesuo diris: "Feliĉaj la afliktitoj", ĉu estas merito serĉi afliktojn por fari pli doloraj siajn provojn per memvolaj suferoj? Al tio mi respondas tute klare: Jes, ĝi estas granda merito, kiam la suferoj kaj la seniĝoj havas la bonon de la proksimulo kiel celon, ĉar tio estas karito per sinofero; ne, kiam la celo estas la suferanto mem, ĉar tio estas egoismo pro fanatikeco.

Tie ĉi estas necese fari gravan distingon: koncerne vin mem, kontentiĝu per la provoj, kiujn Dio sendas al vi, kaj ne pligrandigu la ŝarĝon kelkfoje jam tiel pezan. Akceptu ilin sen murmuro kaj  kun fido: nur tion Li postulas de vi. Ne malfortigu vian korpon per senutilaj seniĝoj kaj sencelaj torturoj, ĉar vi bezonas ĉiujn viajn fortojn, por plenumi vian mision de laboro sur la tero. Memvole torturi kaj martirigi vian korpon estas malrespekti la leĝon de Dio, kiu donas al vi rimedojn por ĝin subteni kaj fortikigi; senbezone ĝin malfortigi estas vera memmortigo. Uzu, sed ne trouzu: tia estas la leĝo; la trouzo de la plej bonaj aferoj alportas al la homo punon per siaj neeviteblaj sekvoj.

Estas alie pri la suferoj, kiujn la homo trudas al si, por mildigi la suferojn de sia proksimulo. Se vi suferas malvarmon kaj malsaton, por varmigi kaj satigi iun, kiu bezonas varmon kaj nutraĵon, kaj se via korpo suferas, jen la memofero benata de Dio. Vi, kiuj lasas viajn parfumitajn buduarojn, por iri en la haladzan mansardon porti konsolon; vi, kiuj malpurigas viajn delikatajn manojn kuracante vundojn; vi, kiuj maldormas por garde sidi ĉe la lito de malsanulo, kiu estas via frato nur per Dio; fine, vi, kiuj konsumas vian sanon en la praktikado de bonaj agoj, jen via punvesto, vere benata punvesto, ĉar la mondumaj ĝuoj ne sekigis vian koron; vi ne malvigliĝis en la sino de la forkonsumantaj plezuroj de la riĉeco, sed vi ja fariĝis konsolantaj anĝeloj de la senhavaj malriĉuloj.

Sed vi, kiu foriras for de la mondo, por eviti ĝiajn tentojn kaj vivadi en izoleco, kia estas via utileco sur la tero? kie estas via kuraĝo en viaj provoj, se vi fuĝas el la batalo, forkuras el la milito? Se vi volas punveston, surmetu  ĝin sur vian animon kaj ne sur vian korpon; humiligu vian Spiriton kaj ne vian karnon; skurĝu vian fieron; ricevu senplende la humiligojn; batu vian memamon; rigidiĝu kontraŭ la doloro de l' insulto kaj de la kalumnio, pli korŝira ol la fizika doloro. Jen la vera punvesto, kies vundoj estos konsiderataj favore al vi, ĉar ili atestos vian kuraĝon kaj vian submetiĝon al la volo de Dio.

- Unu Gardanĝelo. 
Parizo, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro V - Feliĉaj la afliktitoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Thursday, December 19, 2013

La melankolio

25. Ĉu vi scias, kial ia malpreciza malĝojo kelkfoje kaptas vian animon kaj igas vin trovi la vivon amara? Ĝi devenas de tio, ke via Spirito, aspirante la feliĉon kaj liberecon, sed katenite al la korpo, kiu enkarcerigas lin, lace konsumiĝas pro vanaj penoj por liberiĝi. Sed, vidante, ke tiuj penoj estas senutilaj, li falas en senkuraĝecon, kaj la korpo ricevas la influon de tiu senkuraĝeco; malvigleco, laciĝo kaj kvazaŭa apatio ekposedas vin, kaj vi sentas malfeliĉon.

Kredu al mi, rezistu energie al tiuj impresoj, kiuj malfortigas vian volon. Tiuj aspiroj al pli bona vivo estas denaskaj en la Spirito de ĉiu homo, sed ne serĉu ĝin sur la tero; kaj nun, kiam Dio sendas al vi Siajn Spiritojn, por instrui vin pri la feliĉo, kiun Li destinas por vi, atendu pacience la anĝelon de la liberigo, kiu venas helpi vin rompi la ligilojn, kiuj tenas vian Spiriton en kaptiteco. Pensu, ke vi devas plenumi, dum via provo sur la tero, mision, pri kiu vi neniel konscias, aŭ dediĉante vin al via familio, aŭ plenumante diversajn devojn, kiujn Dio konfidis al vi. Kaj se, dum la daŭro de tiu provo, kvitigante vin de via tasko, vi vidas la zorgojn, la maltrankvilojn, la ĉagrenojn torente fali sur vin, estu fortaj kaj kuraĝaj, por ilin elteni. Brave kontraŭstaru ilin; ili estas nedaŭraj kaj kondukos vin al  la amikoj, kiujn vi priploras kaj kiuj, ĝojante pro via alveno inter ilin, etendos al vi la brakojn, por konduki vin al loko, kien ne eniras la surteraj ĉagrenoj. 

- Francisko de Ĝenevo (Spirito). 
Bordeaux.


Ekstraktita el Ĉapitro V - Feliĉaj la afliktitoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Wednesday, December 18, 2013

La reala malfeliĉo

24. Ĉiuj parolas pri malfeliĉo, ĉiuj ĝin sentas kaj pensas, ke ili konas ĝian multforman karakteron. Mi venas diri al vi, ke preskaŭ ĉiuj eraras kaj ke la reala malfeliĉo neniel estas tio, kion la homoj, aŭ pli bone, la malfeliĉuloj, supozas. Ili vidas ĝin en la mizero, en la senfajra kameno, en la minacanta kreditoro, en lulilo forlasita de la ridetanta anĝelo, en la larmoj, en la ĉerko, kiun oni sekvas kun senĉapela kapo kaj rompita koro, en la angoro de la perfido, en la nudigo de la fiero, kiu volis envolvi sin en purpuro kaj kiu apenaŭ kaŝas sian nudecon sub la ĉifonoj de la vantamo; ĉiuj tiuj kaj ankoraŭ multaj aliaj aferoj estas nomataj malfeliĉo en la homa lingvo. Jes, tio estas malfeliĉo por tiuj, kiuj vidas nur la nuntempon; sed la vera malfeliĉo troviĝas en la sekvoj de iu afero, pli ĝuste ol en la afero mem. Diru al mi, ĉu iu  okazaĵo, kiun oni opinias feliĉa en la momento de ĝia fariĝo, sed kiu havas pereigajn sekvojn, ne estas ja pli malfeliĉa ol iu alia, kiu komence kaŭzas grandan ĉagrenon, sed kiu fine portas la bonon. Diru al mi, ĉu uragano, kiu rompas viajn arbojn, sed purigas la aeron, dispelante la malsanigajn miasmojn, kiuj kaŭzus la morton, ne estas pli ĝustadire bono ol malbono. 

Por juĝi ion, oni devas vidi ĝiajn sekvojn; tiel, por taksi tion, kio reale estas feliĉo aŭ malfeliĉo por la homo, ni devas transpaŝi la limojn de tiu ĉi vivo, ĉar ja tie la sekvoj manifestiĝas; nu, ĉio, kion la homo nomas malfeliĉo laŭ sia mallarĝa vidado, ĉesas kun la surtera vivo kaj trovas sian kompenson en la estonta vivo.

Mi konigos al vi la malfeliĉon sub nova formo, sub bela kaj flora formo, kiun vi akceptas kaj deziras per ĉiuj fortoj de viaj animoj, vivantaj en iluzio. La malfeliĉo estas la ĝojo, la plezuro, la tumulto, la vana agitado, la freneza kontentigo de la vantamo, kiuj silentigas la konsciencon, kiuj subpremas la agadon de la penso, kiuj konfuzas la homon pri lia estonteco; la malfeliĉo estas la opio de la forgeso, kiun vi arde deziras.

Esperu, vi, kiuj ploras! tremu, vi, kiuj ridas, ĉar via korpo estas kontenta! Neniu trompas Dion; neniu homo evitas sian destinon; kaj la  provoj, tiuj kreditoroj pli senkompataj ol la hundaro malkatenita de la mizero sekrete observas vian iluzian ripozon kaj subite enprofundigas vin en la agonion de la vera malfeliĉo, de la malfeliĉo, kiu surprizas la animon, moligitan de l' indiferenteco kaj de l' egoismo.

Spiritismo klarigu viajn intelektojn kaj remetu en ilian realan lumon la veron kaj la eraron, tiel strange kripligitajn de via blindeco! Tiam vi agos kiel bravaj soldatoj, kiuj, anstataŭ fuĝi antaŭ la danĝero, preferas la luktojn en la riskplenaj bataloj, ol la pacon, kiu ne povas doni gloron nek promocion. Ne gravas al la soldato, ke en la konfuzego de la batalo li perdas siajn armilojn, siajn pakaĵojn kaj siajn vestojn, se li eliras kiel venkinto kovrita per gloro! Ne gravas al homo, kiu havas fidon al la estonteco, lasi sur la kampo de batalo de la vivo sian riĉecon kaj sian mantelon el karno, kondiĉe, ke lia animo eniru radianta en la ĉielan regnon.

- Delphine de Girardin (Spirito). 
Parizo, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro V - Feliĉaj la afliktitoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Tuesday, December 17, 2013

La memvolaj turmentoj

23. La homo senĉese kuradas post la feliĉon, kiu ankaŭ senĉese forflugas de li, ĉar senmiksa feliĉo ne ekzistas sur la tero. Tame, malgraŭ la sortoŝanĝoj, kiuj formas la neeviteblan akompanantaron de tiu ĉi vivo, li povas almenaŭ ĝui relativan feliĉon, sed li serĉas ĝin en la pereemaj aferoj, ĉiuj ŝanĝemaj, tio estas, en la materiaj ĝuoj, anstataŭ serĉi en la ĝuoj de l' animo, kiuj estas antaŭgustumado de la nepereemaj ĉielaj ĝuoj; anstataŭ serĉi  la  pacon de la koro,  solan realan feliĉon sur la tero, li avidas ĉion, kio povas lin agiti kaj konfuzi; kaj, stranga afero, ŝajnas, ke li intence kreas al si turmentojn, kiujn li devus nur eviti.

Ĉu ekzistas pli grandaj turmentoj ol tiuj, kiujn kaŭzas la  envio kaj la ĵaluzo? Por la enviema kaj la ĵaluzema neniam estas ripozo: ili estas ĉiam en febro; tio, kion ili ne havas, sed kion la aliaj posedas, kaŭzas al ili sendormemon; la sukcesoj de iliaj konkurantoj donas al ili kapturniĝon; ilia konkurado celas  ĉiam nur eklipsi iliajn ĉirkaŭantojn; ilia tuta ĝojo estas nur instigi en aliaj malsaĝuloj, kiel ili, la rabion de la ĵaluzo, kiu posedas ilin mem. Kompatindaj malsaĝuloj, efektive, kiuj ne pensas, ke eble morgaŭ ili devos forlasi ĉiujn tiujn amuzilojn, kies avidemo venenas ilian vivon! Ne al ili aplikiĝas jenaj vortoj: "Feliĉaj la afliktitoj, ĉar ili estos konsolataj", ĉar la zorgoj de la ĵaluza kaj enviema homo ne estas el tiuj, kiuj havas kompenson en la ĉielo.

Kiom da turmentoj, kontraŭe, ŝparas al si la homo, kiu scias kontentiĝi per sia havo, kiu vidas sen envio, kion li ne havas, kiu ne penas ŝajni pli, ol li estas! Li estas ĉiam riĉa, ĉar se li rigardas malsupren, anstataŭ rigardi supren, li vidas ĉiam personojn, kiuj posedas ankoraŭ malpli ol li; li estas kvieta, ĉar li ne kreas al si ĥimerajn bezonojn, kaj ĉu la kvieteco meze de l' uragano de la vivo ne estas ja feliĉo?

- Fénelon (Spirito). 
Lyon, 1860.


Ekstraktita el Ĉapitro V - Feliĉaj la afliktitoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Monday, December 16, 2013

"Se li estus bona homo, li estus mortinta"

22. Vi ofte diras, parolante pri malbona homo, kiu saviĝas de danĝero:  "Se li estus bona homo, li estus mortinta."  Nu, dirante tion, vi esprimas veraĵon, ĉar ofte okazas, ke Dio donas pli longan provon al Spirito, apenaŭ komencinta progresi, ol al bonulo, kiu ricevas, kiel rekompencon por sia merito, la gracon, ke lia provo estu kiel eble malplej longa. Tamen, kiam vi uzas tiun aksiomon, vi tute ne suspektas, ke vi diras blasfemon. 

Se mortas bona homo, kies najbaro estas malbonulo, vi rapidas diri:  "Estus pli bone, se estus tiu alia."  Vi estas en granda eraro, ĉar tiu, kiu foriras, finis sian taskon, kaj tiu, kiu restas, eble eĉ ne komencis la sian. Kial vi volus do, ke la malbonulo ne havu la tempon fari sian taskon, kaj ke la alia restu alligita al la tero? Kion vi dirus pri malliberulo, kiu estus fininta sian puntempon kaj kiun oni restigus plu en la karcero, dum oni donus liberecon al iu, kiu ne rajtus ricevi ĝin? Sciu do, ke por la Spirito la vera libereco rezultas el la rompo de la ligiloj de la korpo, kaj ke, dum vi estas sur la tero, vi troviĝas en sklaveco.

Alkutimiĝu ne mallaŭdi tion, kion vi ne povas kompreni, kaj kredu, ke Dio estas justa en ĉiuj aferoj; ofte tio, kio ŝajnas al vi malbono, estas bono; sed viaj kapabloj estas tiel limigitaj, ke la pleneco de la granda tutaĵo elglitas el viaj malakraj sentumoj. Penu eliri per la penso el via mallarĝa sfero, kaj laŭmezure kiel vi leviĝos, la graveco de la materia vivo malgrandiĝos antaŭ viaj okuloj, ĉar tiu vivo aperos al vi nur kiel okazeto en la senfina daŭrado de via spirita ekzistado, la sola vera ekzistado.

- Fénelon (Spirito).
Sens, 1861.


Ekstraktita el Ĉapitro V - Feliĉaj la afliktitoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Sunday, December 15, 2013

Perdo de amataj personoj

21. Kiam la morto venas falĉi en viaj familioj, forprenante sen ia konsidero la junulojn antaŭ ol la maljunulojn, vi ofte diras: Dio ne estas justa, ĉar Li estingas la vivon al tiu, kiu estas forta kaj havus brilan estontecon, sed konservas tiujn, kiuj jam vivadis longajn jarojn plenajn de elreviĝoj; ĉar Li forportas tiujn, kiuj estas utilaj, kaj lasas tiujn, kiuj jam taŭgas por nenio; ĉar Li disŝiras la koron de patrino, senigante ŝin je senkulpa estulo, kiu estis ŝia tuta ĝojo. 

Homoj, en ĉi tiu rilato vi devas leviĝi pli alten ol la surtera vivo, por kompreni, ke ofte la bono estas tie, kie vi kredas, ke vi vidas la malbonon, la saĝa antaŭvidemo tie, kie vi kredas, ke vi vidas la blindan fatalecon de la destino. Kial mezuri la dian justecon laŭ la via? Ĉu vi povas pensi, ke la Mastro de la mondoj volus, el simpla kaprico, trudi al vi kruelajn dolorojn? Nenio fariĝas sen ia inteligenta celo, kaj, kio ajn okazas, ĉio havas sian pravon de ekzisto. Se vi pli bone ekzamenus ĉiujn dolorojn, kiuj vin frapas, vi trovus ĉiam la dian pravecon, la rebonigan kaŭzon, kaj viaj mizeraj interesoj estus flanka afero, kiun vi forĵetus sur la lastan planon.

Kredu al mi, la morto estas preferinda, post dudekjara enkarniĝo, ol tiuj hontindaj diboĉaj ekscesoj, kiuj vundas honorindajn familiojn, rompas la koron de patrino kaj blankigas antaŭtempe la harojn al la gepatroj. La frua morto estas ofte granda bono, konsentita de Dio al tiu, kiu foriras, kaj kiu tiel liberiĝas de la ĉagrenoj de la vivo, aŭ de la delogoj, kiuj eble lin trenus al la pereo. Kiu mortas en floranta aĝo, tiu neniel estas viktimo de la fatalo; tio okazas, ĉar Dio pensas, ke ne bone estas, ke tiu homo restu plu sur la tero.

Estas terura malfeliĉo, vi diras, ke vivo tiel plena de esperoj estas tiel frue rompita! Pri kiaj esperoj vi volas paroli? ĉu pri l' esperoj de sur la tero, ke tiu, kiu foriras, povus brili, trabati al si vojon kaj riĉiĝi? Ĉiam tiu mallarĝa vido, nekapabla altiĝi super la materio! Ĉu vi scias, kia estus la sorto de tiu vivo tiel plena de esperoj laŭ via opinio? Kiu diras al vi, ke ĝi ne estus superŝutita per amaraĵoj? Ĉu vi kalkulas do kiel nenion la esperojn je l' estonta vivo, kaj preferas la esperojn je la nedaŭra vivo, kiun vi trenas sur la tero? Ĉu vi opinias do pli valora ian rangon ĉe la homoj ol ĉe la feliĉaj Spiritoj?

Ĝoju, anstataŭ lamenti, kiam plaĉas al Dio repreni unu el Siaj infanoj el tiu valo de plorado. Ĉu  ne estas egoismo deziri, ke li tie restu por suferi kun vi? Ho! tiun doloron oni komprenas ĉe tiu, kiu ne havas fidon kaj kiu vidas en la morto eternan apartiĝon; sed vi, spiritistoj, vi scias, ke la animo pli bone vivas senigita je sia korpa envolvaĵo; patrinoj, vi scias, ke viaj tre amataj infanoj estas apud vi; jes, ili troviĝas tute proksime de vi; iliaj fluidecaj korpoj ĉirkaŭas vin, iliaj pensoj vin protektas, via memoro pri ili ĝojigas ilin; sed ankaŭ viaj malpravaj doloroj afliktas ilin, ĉar tiuj doloroj montras mankon de fido ĉe vi kaj estas ribelo kontraŭ la volo de Dio.

Vi, kiuj komprenas la spiritan vivon, aŭskultu la batojn de via koro, vokanta viajn amatojn, kaj se vi preĝos al Dio, ke Li benu ilin, vi sentos tiun konsolon, kiu sekigas la larmojn, tiujn grandajn aspirojn, kiuj montros al vi la estontecon, promesitan de la suverena  Mastro.  

- Sanson,  eksmembro de la Spiritisma Societo de Parizo (Spirito).
1863.


Ekstraktita el Ĉapitro V - Feliĉaj la afliktitoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Friday, December 13, 2013

La feliĉo ne estas el tiu ĉi mondo

20. Mi ne estas feliĉa! La feliĉo ne estas farita por mi! ĝenerale ekkrias la homo en ĉiuj sociaj pozicioj. Tio, miaj karaj filoj, pruvas pli bone, ol ĉiuj eblaj rezonadoj, la verecon de jena maksimo de La Predikanto: "La feliĉo ne estas el tiu ĉi mondo." Efektive, nek la riĉeco, nek la povo, eĉ ne la floranta juneco, estas esencaj kondiĉoj de la feliĉo; mi diras plie: eĉ ne la kuniĝo de tiuj tri kondiĉoj tiel sopirataj, ĉar oni senĉese aŭdas, ĉe la plej privilegiaj klasoj, personojn de ĉiuj aĝoj, kiuj amare plendas pri sia situacio.

Ĉe tiu konstato, estas nekompreneble, ke la laborantaj kaj pene vivantaj klasoj envias tiel avide la pozicion de tiuj, kiuj ŝajnas favoritaj de la riĉeco. En  tiu ĉi mondo, kiom ajn oni klopodas, ĉiu havas sian apartan kvanton da laboro kaj da mizero, siajn suferojn kaj elreviĝojn, kiel lotaĵon. De tio estas facile veni al la konkludo, ke la tero estas loko de provoj kaj de kulpelaĉetoj. 

Tiel do, kiuj predikas, ke la tero estas la sola loĝejo de la homo kaj ke nur tie, kaj en unu sola ekzistado, estas al li permesite atingi la plej altan gradon de ĉiuj feliĉoj, kiujn lia naturo ebligas, tiuj eraras kaj erarigas siajn aŭskultantojn, ĉar estas pruvite per miljara  observado, ke tiu ĉi globo nur escepte prezentas la kondiĉojn necesajn al la plena feliĉo de l' individuo.  

Kiel ĝeneralan tezon oni povas aserti, ke la feliĉo estas utopio, al kies persekutado la generacioj unu post alia sin ĵetas, neniam sukcesante ĝin atingi; ĉar, se homo saĝa estas maloftaĵo en tiu ĉi mondo, homo absolute feliĉa ne estas pli ofta ol saĝulo.

Tio, en kio konsistas la feliĉo sur la tero, estas afero tiel mallongedaŭra por la homo, kiu ne estas gvidata de la saĝeco, ke por unu jaro, unu monato, unu semajno da plena kontenteco, la tuta resto de l' ekzistado estas sinsekvo da amaraĵoj kaj elreviĝoj; kaj rimarku, miaj karaj filoj, ke mi parolas tie ĉi pri la feliĉuloj de sur la tero, pri tiuj enviataj de la popolamasoj. 

Sekve, se la surtera restadejo estas difinita por la provoj kaj kulpelaĉetoj, estas necese akcepti, ke aliloke ekzistas loĝejoj pli favoritaj, kie la Spirito de la homo, kvankam ankoraŭ katenita al materia karno, tamen plene spertas la ĝuojn proprajn al la homa vivo. Jen, kial Dio semis en via kosma turnamaso tiujn belajn superajn planedojn, al kiuj viaj klopodoj kaj viaj inklinoj iam gravitigos vin, kiam vi estos sufiĉe purigitaj kaj perfektigitaj.

Tamen ne deduktu el miaj vortoj, ke al la tero estas destinite esti por ĉiam  malliberejo; certe ne! ĉar el la efektiviĝintaj progresoj vi povas facile dedukti la estontajn progresojn, kaj el la sociaj pliboniĝoj akiritaj vi povas antaŭvidi novajn kaj pli fruktodonajn pliboniĝojn. Tia estas la grandega tasko, kiun devas plenumi la nova doktrino, revelaciita al vi de la Spiritoj.

Tiel do, miaj karaj filoj, sankta konkuremo vin kuraĝigu, kaj ĉiu el vi energie seniĝu je la malnova homo. Vi ĉiuj devas dediĉi vin al la disvastigo de tiu Spiritismo, kiu jam komencas vian rebonigon mem. Estas via devo igi viajn fratojn partopreni en la radioj de la sankta lumo. Al la laboro do, miaj tre karaj filoj! En tiu solena kuniĝo, ĉiuj viaj koroj aspiru tiun grandiozan celon, prepari por la estontaj generacioj mondon, kie la feliĉo ne estos plu vana vorto.  

- Francisko-Nikolao-Magdalena, kardinalo Morlot (Spirito).
Parizo, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro V - Feliĉaj la afliktitoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.

Thursday, December 12, 2013

La malbono kaj ties forigilo

19. Ĉu via tero estas ia loko de ĝojo, ia paradizo de ĝuoj?  Ĉu la voĉo de la profeto jam ne resonas en viaj oreloj? Ĉu li ne avertis, ke estos ploroj kaj grincado de dentoj por tiuj, kiuj naskiĝos en tiu ĉi valo de plorado? Vi, kiuj venas tie vivadi, atendu bruligantajn larmojn kaj amarajn dolorojn, kaj ju pli akraj kaj profundaj estas viaj doloroj, des pli rigardu la ĉielon kaj benu la Sinjoron, tial ke Li volis elprovi vin!... Homoj! ĉu vi konos la potencon de via Mastro nur tiam, kiam Li resanigos la vundojn de via korpo kaj kronos viajn tagojn per feliĉo kaj ĝojo? Ĉu vi do rekonos Lian amon nur tiam, kiam Li ornamos vian korpon per ĉiuj gloroj kaj redonos al ĝi brilon kaj blankecon? Imitu tiun, kiu estis donita al vi kiel ekzemplo; alveninte al la lasta ŝtupo de la malŝato kaj de la mizero, li kuŝas sur sterko kaj diras al Dio: "Sinjoro! mi konis ĉiujn plezurojn de la riĉeco, kaj Vi reduktis min al la plej profunda mizero; dankon, dankon, mia Dio, ke Vi volis elprovi Vian servanton!" Ĝis kiam viaj rigardoj haltos ĉe la horizontoj strekitaj de la morto? Kiam via animo decidos fine salti trans la limojn de la tombo? Sed eĉ se vi devus plori kaj suferi dum tuta vivo, kio estus tio kompare kun la eterneco de gloro, destinita al tiu, kiu eltenis la provon kun fido, amo kaj rezignacio? Serĉu do konsolojn por viaj malfeliĉoj en la estonteco, kiun Dio preparas al vi, kaj la kaŭzon de viaj malfeliĉoj en via pasinteco; kaj vi, kiuj plej suferas, konsideru vin la feliĉuloj de sur la tero.

En la stato de elkarniĝintoj, kiam vi ŝvebis en la spaco, vi elektis vian provon, ĉar vi kredis vin sufiĉe fortaj por ĝin elteni; kial murmuri nun? Vi, kiuj petis riĉecon kaj gloron, vi volis lukti kontraŭ la tento kaj ĝin venki. Vi, kiuj petis batali per la Spirito kaj la korpo kontraŭ la malbono morala kaj fizika, vi sciis, ke ju pli kruda estos la provo, des pli glora estos la venko, kaj ke, se vi venkos, eĉ se via karno devos esti ĵetita sur sterkon, el ĝi elflugos ĉe la morto animo kun luma blankeco, repurigita per la bapto de kulpelaĉeto kaj de sufero.

Kian kuracilon do preskribi al tiuj, trafitaj de kruelaj obsedoj kaj de akraj malfeliĉaĵoj? Nur unu estas efika, nome la fido, la peto al la ĉielo pri helpo. Jes, ĉe l' atako de viaj plej kruelaj  suferoj, via voĉo kantu al la Sinjoro, kaj la anĝelo, apud la kapo de via lito, per sia mano montros al vi la signon de la savo kaj la lokon, kiun vi iam okupos... La fido estas la rimedo certa kontraŭ la sufero; ĝi montras ĉiam la horizontojn de la senlimo, antaŭ kiuj la kelkaj tagoj mallumaj de la nuna tempo forviŝiĝas. Ne demandu do nin, kiun kuracilon estas necese uzi kontraŭ tia ulcero aŭ tia vundo, kontraŭ tia tento aŭ tia provo; memoru, ke tiu, kiu kredas, estas forta per rimedo de la fido, kaj ke tiu , kiu dum unu sekundo dubas pri ĝia efikeco, estas tuj punata, ĉar en la sama momento li sentas la korŝirajn angorojn de l' aflikto.

La Sinjoro markis per Sia sigelilo ĉiujn, kiuj kredas al Li. La Kristo diris al vi, ke per la fido oni translokas montojn, kaj mi diras al vi, ke tiu, kiu suferas kaj havas la fidon por subtenilo, estos metata sub ĝian protekton kaj ne plu suferos; la momentoj de la plej fortaj doloroj estos por li la unuaj notoj de ĝojo de l' eterneco. Lia animo tiel malligiĝos de la korpo, ke, dum tiu ĉi tordiĝos pro konvulsioj, ĝi ŝvebos en la ĉielaj regionoj, kantante kun la anĝeloj himnojn de danko kaj gloro al la Sinjoro. 

Feliĉaj tiuj, kiuj suferas kaj ploras! iliaj animoj estu en ĝojo, ĉar Dio verŝos sur ilin abundon da favoroj.

- Sankta Aŭgusteno (Spirito).
Parizo, 1863.


Ekstraktita el Ĉapitro V - Feliĉaj la afliktitoj - de "La Evangelio laŭ Spiritismo" - Allan Kardec.